Radio Esperanto denove en la reto

Radio EsperantoDum 2008-2013 aperis 31 sonprogramoj de “Radio Esperanto” el Kaliningrado (Ruslando). Ĉi tiuj programoj estis aŭskulteblaj, elŝuteblaj kaj aboneblaj ĉe la unua Ruslanda podkastejo Rpod ĝis la fino de la 2014a jaro, kiam Rpod estis fermita. Ĉar pluraj personoj petis nin redisponigi la malnovajn programojn, la redakcio de “Radio Esperanto” ĉi-printempe komencis publikigadon de la malnovaj podkastoj ĉe PodFM.ru.

Tie jam estas la unuaj dek sonprogramoj, registritaj en 2008. Krom pluraj ne plu aktualaj aktualaĵoj (Esperanto-novaĵoj, komentarioj, Kaliningrada felietono, prezento de novaj (jam malnovaj) kajeroj de “La Ondo de Esperanto”) la programoj de “Radio Esperanto” enhavas ne novaĵecajn erojn, inter kiuj estas literaturaĵoj originalaj (Vasilij Devjatnin, Czesław Kozłowski) kaj tradukitaj (Lev Tolstoj, Anton Ĉeĥov, Ippolit Bogdanovich), prezentoj de gravaj Esperanto-libroj en la rubriko “Nia Trezoro” (Fundamento de Esperanto, PIV), kanzonoj en Esperanto (Doktoro Kverkradiko, Duoble Unu, Jacques Ivart, La Perdita Generacio, Natalia Striĵnjova) kaj alia valora materialo.

Pliaj malnovaj programoj iom post iom estos aldonataj. Estas planata almenaŭ unu nova sonprogramo de “Radio Esperanto”.

La programojn gvidas Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov. Intervenas Aleksej Korĵenkov, Andrej Peĉonkin kaj Natalia Striĵnjova.

La programoj daŭras ĉ. 30 minutojn.

“Radio Esperanto” estas aŭskultebla kaj elŝutebla ĉe PodFM.ru
http://sezonoj.podfm.ru/esperanto/

“Radio Esperanto” estas abonebla:
http://sezonoj.podfm.ru/esperanto/rss/rss.xml

Bonan aŭskultadon!

HaGo, AlKo

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Halina Gorecka kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi