BET-52 kun aŭspicio de UEA

BET-52La Estraro de la Universala Esperanto-Asocio per sia ĵusa decido donis sian aŭspicion al la 52aj tradiciaj someraj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-52), kiuj okazos la 2-10an de julio 2016 en la urbo Birštonas, Litovio. Per tio UEA esprimas sian apogon al grava internacia aranĝo, kies okazigo konsiderinde servas la celojn de la Asocio. La aŭspicio de UEA estas kvazaŭ signo de kvalito de la aŭspiciata aranĝo. Per sia aŭspicio UEA agnoskas, ke la aranĝo estas prestiĝa kaj altnivela. Kutime estas aŭspiciataj nur la internaciaj esperantistaj aranĝoj kun longa tradicio.

La tradicio de BET naskiĝis kiel Ĉebalta Studenta Esperanto-Tendaro en 1959 kaj daŭras ekde tiam ĉiujare laŭvice en Latvio, Estonio kaj Litovio, escepte de du paŭzoj. Komence la partoprenantoj venis el la baltaj respublikoj, sed baldaŭ BET komencis altiri esperantistojn el la tuta Sovetunio. Post la resendependiĝo de la baltaj ŝtatoj BET evoluis al vere internacia renkontiĝo kun riĉa programo. Oni atendas, ke al BET-52 aliĝos ĉ. 300 esperantistojn el trideko da landoj. Menciindas, ke UEA aŭspiciis ankaŭ la du pli fruajn BETojn, kiuj okazis en Litovio, nome: BET-46 en Visaginas (2010) kaj BET-49 en Utena (2013).

Litova Esperanto-Asocio (LEA) invitis al BET-52 la tutan Estraron kaj la Ĝeneralan Direktoron de UEA.

Aktualaj informoj pri BET-52 estas troveblaj en la retejo de LEA www.esperanto.lt/board/zboard.php?id=BET52.

Povilas Jegorovas
prezidanto de LEA

Legu ankaŭ:

Halina Gorecka. BET-49: Interesaj kaj agrablaj tagoj en Utena
Halina Gorecka. BET-46
Halina Gorecka. La plej granda BET ĉi-jarmile
Halina Gorecka. BET-40: malgranda provo de UK
Vytautas Šilas. Aspiranto kaj Esperanto

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi