UEA kaj Esperanto en la Monda Eduka Forumo de Unesko

Koreio
Kunlabore kun Korea Esperanto-Asocio (KEA), nome de UEA, tri koreoj ĉeestis en la Monda Eduka Forumo organizita de Unesko de la 18a ĝis la 22a de majo en la urbo Incheon, Koreio. La tri personoj estas Lee Jungkee (estrarano de UEA), Lee Young-koo (prezidanto de KEA) kaj Park Yong-sung (sekciestro de ILEI-Koreio).

Koreio

Lee Jungkee kun la prezidanto de la Koalicio pri Eduka Politiko de Vanuatu.

La slogano de UEA por la forumo estas“ Edukado por Mondo de Najbaroj”. Apud la forumejo estis starigita Esperanto-budo – permeson por tio ricevis nur naŭ Neregistaraj Organizaĵoj.

Tio simbole diras, ke Esperanto estas unu el la gravaj organizaĵoj en la internacia komunumo. Oni taksis, ke du mil konferencanoj plus klasgrupoj kun instruistoj vizitos la budojn, KEA sekve presis tri mil trilingvajn flugfoliojn (vidu la supran foton) por disdoni kune kun Esperanto-naztukoj.

Fonto: EKO 2015-20 majo 22

Se vi ŝatas la tekston, rakontu pri ĝi:
  • Facebook
  • Добавить ВКонтакте заметку об этой странице
  • Twitter
  • LiveJournal
  • Одноклассники
  • MySpace
  • Digg
  • В закладки Google
  • LinkedIn
  • Reddit
  • Яндекс.Закладки
  • email
  • Add to favorites
  1. Komentoj mankas

Vi devas registriĝi por komenti.



Bad Behavior has blocked 855 access attempts in the last 7 days.