Nia Proverbaro (3)

ProverbaroRespondon al la demando pri “Fungon englutis” el la Zamenhofa proverbaro sendis la usona-pollanda esperantisto Russ Williams:

Kiel pri multaj tiaj esprimoj, mi povus pro kunteksto eble supozi, ke temas pri io negativa, ekzemple (kiel vi sugestas), ke iu devige akceptas malagrablaĵon… Sed ne vere klaras kial ĝi estu negativa, aŭ kial tiu specifa negativa signifo (deviga akcepto de malagrablaĵo) kaj ne alia negativa senco (ekzemple manĝado de io nur bongusta sed ne ege nutra; manĝado de io tro malgranda por satigi; manĝado de eble tro-luksa/fanfarona frandaĵo anstataŭ ordinara popola manĝaĵo kiel terpomo; ktp).
Kiel denaska anglalingvano, mi ne tuj rekonas similan anglan esprimon (krom evidenta laŭvorta signifo, ke oni simple manĝas fungojn…). Nek trovas similan rete:

Tamen iafoje manĝi fungon aludas manĝi halucinigajn fungojn. Kaj serĉante rete, mi trovis la jenan liston de zamenhofaj proverboj verŝajne kun rusaj klarigoj: (http://www.miresperanto.com/frazeologio/frazeologismoj-1.htm): “Он как белены объелся. Li fungon englutis. Li freneziĝis”.

Do eble “fungon englutis” aludas, ke iu freneziĝis/haluciniĝas?

Sekvas pliaj Zamenhofaj proverboj:

3. Mano manon lavas. Figursence, diras PIV: Interhelpo. Nu bone; sed kial “lavas”? Oni atendus: subtenas, tiras, apogas, premas, varmigas, helpas… Verŝajne iu lingvo, aŭ iuj lingvoj, havas la esprimon. Kiu(j)?

4. Razisto raziston razas. Tio tre similas al “Mano manon lavas”. Laŭvorte tre komprenebla diro, sed kion ĝi signifas? PIV pridiras: (f); tio estas figursence. Ja certe; sed kiun figuran sencon ĝi havas?

La respondoj atingu la redakcion antaŭ la 15a de junio.

Jean-Luc Tortel

Ĉi tiu artikolo aperis en la aprila-maja kajero de La Ondo de Esperanto (2015).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2015, №4-5.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2015/04/proverbaro-2/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Lingvoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

3 Responses to Nia Proverbaro (3)

  1. Pri “Razisto raziston razas” kaj aliaj kun simila senco vidu ankaŭ:
    http://tatoeba.org/deu/sentences/show/2995624

  2. “Mano manon lavas” en la:
    germana: Eine Hand wäscht die andere
    (oni interhelpas, oni atendas reciprokan subtenon)
    angla: One hand washes the other
    franca: Une main lave l’autre
    (c’est donnant donnant)
    itala: Una mano lava l’altra
    latina: Manus manum lavat

  3. Antanas Gr. diras:

    La proverbo “Mano manon lavas” estas ankau en litova lingvo (Ranka ranką plauna). Kial “lavas”? Vi provu lavi nur unu manon kaj vi komprenos.

Respondi