La tria Lingva Festivalo en Minsko

LF en Minsko

Irina Gonĉarova prezentas Esperanton al lingvemuloj en la ĉefurbo de Belarusio

La 29an de marto en la Belarusia Ŝtata Universitato sukcese okazis la vica Minska Lingva Festivalo. La festivalo, antaŭ du jaroj iniciatita de Anton Somin – talenta lingvisto kaj la vicdirektoro de la Moskva Lingva Festivalo – rapide evoluas, iĝante pli kaj pli riĉ-enhava kaj amasa. En la tria Minska LF ĉirkaŭ 700 homoj vizitis 50 prilingvajn lecionojn kaj lingvistikajn prelegojn.

Ĉi-foje granda grupo de moskvaj esperantistoj vizitis la Festivalon en la ĉefurbo de Belarusio. La direktoro de la Moskva Lingva Festivalo Irina Gonĉarova salutis la Minskan Festivalon kaj rakontis, ke ĝuste antaŭ 20 jaroj, en marto 1995, en Francio esperantistoj okazigis la unuan en la mondo Lingvan Festivalon. Tri membroj de MEA MASI kontribuis al la programo: Anastasija Golc prezentis la estonan lingvon; la talenta 17-jara interlingvisto Kuzjma Smirnov trifoje kolektis grandajn aŭskultantarojn rakontante pri la keltaj lingvoj, skot-angla kaj klingona, ĉiam kun admiraj reeĥoj; Irina Gonĉarova dufoje rakontis pri Esperanto sume al ĉirkaŭ kvindek homoj. La publiko estis atenta, sincere interesata, reagema kaj fine oni multe aplaŭdis. Ses aliaj MASIanoj ĉeestis kiel gastoj, seninterrompe dum ses horoj vizitante diversajn programerojn. Ni ĉiuj povas atesti, ke la Festivalo pasis modele!

Vivu Lingvaj Festivaloj!

Irina Gonĉarova
Direktoro de la Moskva Lingva Festivalo
Kunordiganto de MEA MASI

Legu ankaŭ

Dennis Keefe: Lingvaj Festivaloj kaj merkatiko: Vojaĝo de provlecionoj al landaj televidoj
Vjaĉeslav Ivanov: Sankt-Peterburgo: Rekorde granda lingva festivalo
Irina Gonĉarova: La 9a Moskva Lingva Festivalo: plia paŝo al rekono
Vjaĉeslav Ivanov: Minsko: La unua lingva festivalo

Ĉi tiu artikolo aperos en la junia kajero de La Ondo de Esperanto (2015).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2015, №6.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2015/04/minsko/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Lingvoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al La tria Lingva Festivalo en Minsko1

  1. Eduardo diras:

    Mi iom dubas pri la nivelo de tiu Lingva Festivalo en Minsko. Kial oni skribas Belarusio? Devas esti: Belorusio, Belorusujo, Blankrusio au Blankrusujo.

Respondi