Armenio: Malgaja memordato

Armenio

[Musklaku la supran foton por pligrandigi ĝin.]

Hodiaŭ, la 24an de aprilo, estas memortago por la genocido de la armena popolo. Ĝuste antaŭ cent jaroj en Otomana (Osmanida) Imperio komenciĝis persekutado de la armenoj. En ĉi tiu malgaja tago ni memoras, ke en Armenio estis kaj estas relative vigla Esperanto-movado. Ekzemple, antaŭ 50 jaroj en la revuo Esperanto aperis la supra foto kun jena artikoleto:

Sovetunio. La Armena Societo por Amikeco kaj Kulturaj Kontaktoj kun Eksterlando ĵus fondis Esperanto-komisionon por disvastigi kulturajn k. a. infomojn pri Armenio per la Internacia Lingvo. Prezidanto estas akademiano prof. Gurgen Sevak. Adreso: AOKS, Esperanto-Komisiono, Str. Abovjan n-ro 3, Erevan, Armenio. (Esperanto, 1964, №4)

Per ci tiu publikigo ni dividas la sentojn de niaj armenaj gesamideanoj de Armenia Esperantista Unuiĝo.

Eble iu el ili povas komenti la supran foton.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Historio, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al Armenio: Malgaja memordato1

  1. José Antonio Vergara diras:

    Komparante la chi-supran foton kun aliaj troveblaj en la reto, oni povas konkludi ke prof. Gurgen Sevak estas tiu kiu foliumas la revuon Heroldo de Esperanto. Chu iu scias chu li kiel lingofakulo faris esplorojn pri interlingvistiko kaj esperantologio?

    Mi jhus legis artikolon pri la ankoraua rifuzo de la turka registaro pravigi la uzon de la termino “genocido” por priskribi tiun chi teruran okazintajhon.

Respondi