Muŝoj

АпухтинPoemo de Aleksej Apuĥtin

Muŝoj, simile al pensoj nigregaj, tuttage min tedas:
Zumas, zigzagas, bizare la kapon obsedas!
Pelu vi iun de l’ vango, l’ alia tuj trafas okulon,
Pro l’ aĉa aro vi trovi ne povas kvietan angulon,
Libro elfalas el manoj, parolo forvelkas enue,
Aĥ, se l’ vesper’ proksimiĝus! Se venus la nokto pli frue!

Pensoj nigregaj, simile al muŝoj, tutnokte min tedas:
Pikas, zigzagas, bizare la kapon obsedas!
Pelu vi iun de l’ kap’, tuj la koron penetras alia, –
Vana videblas la vivo, perdita en rev’ iluzia!
Volas forgesi pri l’ am’, sed pli amas – dolore, detrue…
Aĥ! Se la nokto plej vera, eterna, alvenus pli frue!

Tradukis Jurij Karcev

Pro ĉi tiu traduko Jurij Karcev iĝis laŭreato de la literatura konkurso Liro-2014 en la branĉo “Traduko el la rusa lingvo”.

Ĉi tiu traduko aperis en la marta kajero de La Ondo de Esperanto (2015).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2015, №3.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2015/04/apuhtin/

Se vi ŝatas la tekston, rakontu pri ĝi:
  • Facebook
  • Добавить ВКонтакте заметку об этой странице
  • Twitter
  • LiveJournal
  • Одноклассники
  • MySpace
  • Digg
  • В закладки Google
  • LinkedIn
  • Reddit
  • Яндекс.Закладки
  • email
  • Add to favorites

2 komentoj pri “Muŝoj”


  1. Martin Strid

    Bela poemo.
    Kie troveblas la rusa originalo?
    Kiam ĝi estas verkita?

    Amike,
    M.

  2. AlKo

    Dankon pro via reago. La poemo estis verkita en 1873, sed ĝi premiere aperis post pluraj jaroj. Ĝi estas konata ankaŭ kiel muzikaĵo (romanco).

    La originalo estas en pluraj retejoj, ekzemple, ĉi tie:
    http://www.stihi-rus.ru/1/Apuhtin/40.htm

Vi devas registriĝi por komenti.



Bad Behavior has blocked 850 access attempts in the last 7 days.