Junulara plankunsido en Italio kaj tra la mondo

TEJO

Ĉiu kun komputilo: de maldekstre: Stefan MacGill (UEA), Michael Boris Mandirola (vicprezidanto de TEJO). Radojica Petrović (ILEI), Nico Huurman (kasisto de TEJO), Tomasz Szymula (Ĝenerala Sekreario de TEJO), Veronika Poór (TEJO). La prezidanto de TEJO ne aperas en la bildo.

(GAZK 7) La estraro de TEJO revenis post jaro kunveni denove en Novara, Italio. De la 6a ĝis la 8a de marto kunvenis kvin el la sep estraranoj, plus TEJO-volontulo kaj observantoj de UEA kaj ILEI. La protokolado kaj taskmastrumado okazis pere de la interaktiva komputila programo Trello, tiel ke la protokolado, la registro de plenumitaj taskoj kaj la laborplano por la sekva periodo estis interaktive kaj real-tempe kreitaj. TEJO subvencipetis al la Eŭropa Volontula Servo (EVS) kaj pere de tio sukcesis ricevi monsumojn por alpreni du volontulojn por plenumi praktikajn taskojn por junaj esperantistoj.

TEJO konstatis, ke ekzistas komputile KATO-paro. KATO 1 estas dokument-stokejo, kaj KATO 2 skribkomunika programo – por eviti konfuzon, la dua eknomiĝas KATIMO. Okazas laboroj por certigi la okazigon en 2015 de muzika konkurso, kun perreta prijuĝo malferma al ĉiu. Sekvis diskutoj pri kulturo kaj buĝetaj pretigoj, pri la pretigo de nova enketilo por la Landaj Sekcioj, realigataj pere de la reteja programo KODEJO. Estis decidita programo de reprezentiĝoj de TEJO en Esperanto-renkontiĝoj de nun ĝis la IJK.

Plurfoje kaj diversteme oni aldonis aliajn junulojn per skajpo (el Brazilo, Skotlando) kaj estraranojn de UEA en Kanado, Meksikio kaj Ĉilio por duonhora interparolo.

Inter TEJO, UEA kaj ILEI okazis planado de AMO-seminarioj en IJF post tri semajnoj, kaj diskutoj pri ebloj de AMO en IJK en Wiesbaden (Germanio), kaj eble jarŝanĝe en JES en Eger (Hungario) aŭ en Sudorienta Eŭropo.

Inter TEJO kaj UEA, pri reformo de membro-kategorioj okazis instigoj, ke la koncerna komisiono en UEA aktiviĝu, tiel ke ĝis Lillo la Komitato de UEA havu voĉdoneblan proponon. Laborgrupo proponos kelkajn modifojn al la Interna Regularo de TEJO, tiun same la Komitato devas aprobi.

Inter TEJO kaj ILEI okazis intensaj diskutoj kaj interkonsentoj, i. a. pri edukaj programeroj en la IJK en 2016 en Wroclaw, Pollando, prezentiĝo de TEJO en ILEI-konferencoj, kaj la kunligo en 2017 de IJK kaj ILEI-konferenco en Afriko en du sinsekvaj semajnoj.

Łukasz Żebrowski (prezidanto de TEJO)
Radojica Petrović (estrarano de ILEI)
Stefan MacGill (vic-prezidanto de UEA)

Konstanta referenco

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi