Forpasis Pierre Babin

La 2an de marto 2015 en Le Château d’Olonne (Francio) forpasis

Pierre Babin (1919-2015)

Li naskiĝis la 18an de oktobro 1919. Profesie li estis instruisto de la angla lingvo kaj poste inspektoro pri la instruado de la angla.

Babin lernis Esperanton en 1947. Li partoprenis en la aranĝoj de la Kulturdomo de Franclandaj Esperantistoj (Kastelo Greziljono) ekde ĝia fondo en 1952. Kiel ĝia direktoro (1964-92) li krome aktive partoprenis per artikoloj kaj redaktado de ĝia revuo Kulturaj kajeroj ĝis 1999. En la revuo aperis, krom informoj pri la agado de la kastelo, ankaŭ resumoj de la prelegoj prezentitaj tie kaj beletraĵoj. Li ofte gvidis kursojn ankaŭ dum staĝoj en Nantes, Tours, Bouresse kaj aliloke. Tre populara fariĝis lia progresiga lernolibro de Esperanto Por la praktikantoj: pluaj paŝoj al vivanta lingvo, kies unua eldono aperis en 1957 kaj la kvina en 1991. Babin estis estrarano de Unuiĝo Franca por Esperanto de 1975 ĝis 1979 kaj prezidanto de Franca Esperanto-Instituto de 1989 ĝis 1998.

Babin membriĝis en UEA en 1951. De 1952 ĝis 2013 li estis delegito kaj fakdelegito pri instruado. En la 83-a UK en Montpeliero (1998) li estis elektita kiel Honora Membro de UEA.

Gazetaraj Komunikoj de UEA, 2015, №572

2 komentoj pri “Forpasis Pierre Babin”


  1. Mikelo

    Mi sincere kondolencas…

  2. Dennis Keefe

    Estas kun granda malghojo, ke mi eklegis pri la forpaso de Sinjoro Babin. Mi ekkonis lin en la Kastelo de Gresillon en augusto, 1983. Unu monaton antaue en la somero, Esperantistoj de Zaragozo en Hispanio kuraghigis min iri al tiu fama loko, dirante ke en tiu granda domo oni instruas Esperanton bone kaj profesie. Mi volis vidi kaj sperti tian instruadon.

    Do mi vojaghis de Hispanio al la Kastelo de Gresillon en augusto, 1983. Mi ofte en tiu monato parolis kun Sinjoro Babin en la oficejo de la Kastelo. Mi estis nova Esperantisto kaj mi volis lerni multe. Mi havis multege da demandoj por li.

    Sinjoro Babin, kiel menciite en la artikolo supre, estis iam instruisto de la angla. Dum kelkaj jaroj de mia vivo ankau mi instruis la anglan. Tamen, inter Sinjoro Babin kaj mi, ni neniam parolis angle.

    Kelkajn jarojn poste, Sinjoro Babin permesis al mi instrui Esperanton en la Kastelo kaj poste invitis min por kunestri pedagogian semajnon kun Audrey Childs Mee. Antaue, por plani tiun semajnon, mi, lia edzino kaj mi interparolis en la urbo Alicante en Hisapanio, char mi loghis tiam en Valencio, kaj li kaj lia edzino ofte vintrumis en suda Hispanio.

    Sinjoro Babin estis tre lerta observanto de la kutimoj de homoj. Li diris al mi, en Alicante, ke li kaj lia edzino shatis observadi la homojn en la hispanaj restoracioj, kaj diveni la situacion de ili: chu novaj geedzoj, malnovaj geedzoj, geamantoj, ktp. Sinjoro Babin estis interesa homo, kaj mi lernis de li.

    Post la semajno kun Audrey Childs Mee kaj mi pri instruado de Esperanto, mi kunvojaghis kun Gesinjoroj Babin al ilia domo proksime de la centro de la franca urbo Nantes. Tie mi lernis multe pri lia laboro pri Kulturaj Kajeroj. Li havis malgrandan chambron en sia domo kie li faris tiun laboron. Li tre shatis tion.

    Tiam li jam estis emerito, kaj ne plu profesie laboris. Esperantistoj povas multe lerni de tiaj homoj, char ili estas liberaj, kaj povas dedichi multe da tempo kaj multe da talento al la Esperanto-Movadoj.

    Mi dankas al Sinjoro Babin, kiu multe helpis al mi, kaj poste al mia unua edzino Nadia Costes Keefe en la Kastelo de Gresillon. Antau ol geedzighi kun Nadia, Sinjoro Babin helpis al ni trovi pastron proksime de Gresillon, kiu parolis Esperanton. Estis en Esperanto, ke mi kaj mi edzino preparighis por nia geedzigho (Nadia estas katoliko, kaj mi protestanto, kaj en la katolika preghejo tia preparado estas enda, mi pensas).

    Sinjoro Babin estis tre lerta homo kaj ne nur pri lingvoj kaj lingvoinstruado. Li ankau kapalblis tre rapide kalkuli en sia menso. Che si, li ofte shatis rigardi la francan televidan programon nomatan Chiffres et Lettres, en kiu konkursantoj devis kalkuli mense kaj krei vortojn mense. Li fulmorapide kapablis fari tiajn kalkulojn, ech pli rapide ol la lertaj homoj en la televida programo mem.

    Gresillono, Francio kaj Esperantistoj vere perdis unu el la plej bonaj Esperantistoj en Europo. Sed ni povas mildigi tiun perdon se ni povas trovi tiujn Kulturajn Kajerojn, verkitajn de li, kaj se ni povas meti ilin chiujn sur la Interreton. Mi pensas, ke tio ankau plachos al Sinjoro Babin.

Vi devas registriĝi por komenti.