Komentoj pri: Jubileaj eventoj dum APERo-9

De: Mirina
GRATULU NIN, karaj samideanoj!

Ĉiuj viaj bondeziroj aperos en la socia retejo de MEA MASI

https://vk.com/ek_masi

MASI iĝis 20-jara

Se vi estas eksterrusia esperantisto, eble, vi neniam aŭdis pri MASI. Jen la skizaj informoj por vi.

Esperanta klubo “MASI” estis solene fondita la 24-an de februaro 1995 en MASI (Moskva ŝtata aŭtomobil-konstrua instituto, nun nomata Moskva ŝtata industria unuversitato — MGIU). La solenaĵon partoprenis dekoj da profesoroj kaj studentoj el kelkaj universitatoj, la rektoro de MGIU, la verdant rubandon tondis Djord Nanovski — la tiama ambasadoro de Hungario en Rusio. Sub lia gvido la unuaj klubanoj recitis ĵuron pri fideleco al Esperanto. Tiutempe la instituto estis la bazo por la agado de la Asocio subtena por AIS San-Marino, la prezidanto de AIS Helmar Frank kelkajn jarojn estis profesoro de MASI-MGIU. En la instituto okazis AIS-sesioj, enkadre de kiuj la studentoj defendadis diplomajn laborojn en Esperanto. Dum 17 jaroj (1994-2011) Irina Gonĉarova etate instruas Esperanton por studentoj de diversaj fakultatoj kiel devigan studobjekton.

Esperanto-klubo MASI (en 2013 transformiĝinta al la Moskva Esperanto-Asocio MASI) estas la plej granda (iujare — ĝis 80 membroj) kaj la plej stabile funkcianta loka E-kolektivo en Rusio. MEA MASI estas sendependa E-organizo, konstante akumuliĝanta novajn gejunulojn kaj realiganta novajn projektojn konforme al sia Misio http://ek-masi.weebly.com. La plej gravaj:

- amasaj ĉiujaraj Esperantaj renkontiĝoj en diversaj rusiaj urboj “StRIGo” (1996-2006);

- lingvomergiĝaj E-renkontiĝoj “Apero” (2007-2015);

- rektmetoda E-kurso “Faru la Rondon!” (FaRo), ekde 2002 (en marto 2015 startos la FaRo-45);

- SAT-Kongreso en MASI (2000), REU-Kongreso (1998), IJK-60 en Kovrov (2004), SES en Rusio (2014)

- kontribuaĵoj en la organizon kaj programojn de internaciaj eksterlandaj aranĝoj (IJK-61 en Zakopane, SES-1 en Slovakio, “Flugiloj de malfacila vento” en Pollando kaj Germanio ktp);

- muzika E-teatro (2008-2011), gastrolanta dum ASo, ISo, IJK, JES;

- Moskvaj Lingvaj Festivaloj (http://www.lingvafestivalo.info/moskvo/), ekde 2005 (en 2015 pasos la 10-a);

- kaj multo-multo alia.

Ajnokaze, ĉu vi delonge scias aŭ nur ĵus unuan fojon informiĝis pri MASI — disdividu nian ĝojon: ni 20-jariĝis, kaj la ĵus finiĝinta senkrokodila MASI-aranĝo APERO-9 malkovris antaŭ ni novajn belajn perspektivojn. Viajn gratulojn — tuj kaj tra la tuta nia jubilea 2015 jaro — ni akceptas al la adreso:

mirinda.strigo@gmail.com.

Mirina (Irina Gonĉarova)

MASI-kunordiganto