Jubileaj eventoj dum APERo-9

MASI ekfestis la 20-jariĝon

Foto: Julija Samsonova
La 20-23-an de februaro 2015 en la apudmoskva ripozejo “Jerŝovo” jubile pasis Antaŭprintempa Esperanta Renkontiĝo APERo-9 — la tradicia sezonŝanĝa lingvomergiĝo de la Moskva Esperanta Asocio MASI. Ĉi-jara APERo estis neordinara: la organiza kolektivo ekfestis sian 20-jariĝon.

La jubilea programo plene okupis la sabatan tagon. Kompreneble, ni komencis de la rakonto pri MASI, ĝia misio, ĝiaj tradiciaj aranĝoj, pasintaj atingoj kaj stabila evoluo. Sekvis gratulvortoj de la gastoj. Necesas mencii, ke unu el la specialaĵoj de APERoj estas la fiksita kvanto de la partoprenantoj (ne pli ol 40), ĉar ĉe plia anaro malfacilas konservi la ĉefan trezoron de la aranĝo — la striktan lingvan disciplinon. Aldona ĝojo de ĉi-jara renkontiĝo estis pli amasa veno de aliurbanoj (11 homoj el naŭ urboj, inter kiuj du eksterlandanoj — el Latvio kaj Italio).

Gaste por la festa tago venis kun siaj gratuloj konataj rusiaj aktivuloj Garik Kokolija, Mikaelo Ĉertilov, Dima Ŝevĉenko kaj Anna Striganova. Gravan parton de la jubileaj solenaĵoj konsistigis mesaĝoj, fotoj kaj filmetoj de kelkaj samideanoj. Elkore ni dankas al Germain Pirlot el Oostende (Belgio), Nelly Darbois el Shamberio (Francio) kaj Tereza el Val-de-Marne (Francio) kaj al la nialandaj samideanoj Raja Kudrjavceva el Jekaterinburg, Nikolao Gudskov el Moskvo, Mikaelo Bronŝtejn el Tiĥvin.

Por la donaco masianoj anticipe mendis de la partoprenontoj prezentadon de ideoj por la Esperanto-projektoj, kiujn ni povus realigi kune kun aliurbanoj. Al tiu temo estis dediĉita granda atento — trejnadoj, prezentoj, diskutoj, konkreta planado. Vespere kaj dum preskaŭ la tuta nokto ni festenis ĉe la riĉa dolĉa te-tablo, kaj por la multnombraj gratultostoj estis eĉ diversaj alkoholaĵoj, malkutimaj por MASI-aranĝoj. Amikoj, ni aŭdis tiom da admiroj kaj dankoj — ĝis la konfesoj, ke aliĝo al MASI ŝanĝis homajn vivojn al plia feliĉo — ke eblas elspiri kontente: ni ekzistis ne vane, kaj enspiri plenpulme — ni devas plu iri antaŭen!

La novajn inspirojn donacas alveno de la gejunuloj-novuloj — nunaj Esperanto-lernantoj. Tio atestas, ke MEA MASI kiel Esperanta organizaĵo iras ĝustan vojon kaj havas belajn perspektivojn! Du trionoj el la ĉeestintoj aĝis de 17 ĝis 35 jaroj, 20 homoj el 34 partoprenis APEROn la unuan fojon, por ok homoj ĝi estis la unua Esperanta aranĝo. La lingvan disciplinon helpis teni la ideala distribuo de la partoprenintoj laŭ la lingvaj niveloj: 10 komencantoj, 9 progresantoj, 15 fluparolantoj.

Por kompletigi la bildon ni listigu aliajn programerojn, kvankam kutimajn, sed ĉiam freŝajn danke al inventemo de la gvidantoj, novaj kontribuantoj kaj la aktiva engaĝiĝo de la danka kaj sprita publiko: lingvistikaj prelegoj, politikaj diskutoj, konkurso de interpretistoj, peĉakuĉo, voĉlegado, poezi-kanta vespero, skeĉoj, kvizoj, “Homlupoj”, tabloludoj, promenado al la noblula bieno, manlaboroj (perlumado, desegnado, kreado de marionetoj, plektado de sonĝkaptiloj), komuna kantado, flugigo de lanternoj ktp. Ĉio pasis en gaja, hejmeca, vere familia etoso, kun ĉiamaj kantadoj, ŝercoj, ridoj kaj reciproka admirado de ĉies talentoj. Nur tiuj, kiuj havis similan sperton, povas vere trasenti tion, pri kio mi penas rakonti vorte… Simple: ni ĉiuj estis tre feliĉaj dum tiuj tri tagoj!

APERO-10 pasos post unu jaro en la samaj datoj en la sama loko. Venu!

Irina Gonĉarova,
kunordiganto de MEA MASI

Fotoj de Julia Samsonova

Ĉi tiu artikolo aperis en la aprila-maja kajero de La Ondo de Esperanto (2015).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2015, №4-5.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2015/03/masi-13/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al Jubileaj eventoj dum APERo-91

  1. Mirina diras:

    GRATULU NIN, karaj samideanoj!
    Ĉiuj viaj bondeziroj aperos en la socia retejo de MEA MASI
    https://vk.com/ek_masi
    ***
    MASI iĝis 20-jara
    Se vi estas eksterrusia esperantisto, eble, vi neniam aŭdis pri MASI. Jen la skizaj informoj por vi.
    Esperanta klubo “MASI” estis solene fondita la 24-an de februaro 1995 en MASI (Moskva ŝtata aŭtomobil-konstrua instituto, nun nomata Moskva ŝtata industria unuversitato — MGIU). La solenaĵon partoprenis dekoj da profesoroj kaj studentoj el kelkaj universitatoj, la rektoro de MGIU, la verdant rubandon tondis Djord Nanovski — la tiama ambasadoro de Hungario en Rusio. Sub lia gvido la unuaj klubanoj recitis ĵuron pri fideleco al Esperanto. Tiutempe la instituto estis la bazo por la agado de la Asocio subtena por AIS San-Marino, la prezidanto de AIS Helmar Frank kelkajn jarojn estis profesoro de MASI-MGIU. En la instituto okazis AIS-sesioj, enkadre de kiuj la studentoj defendadis diplomajn laborojn en Esperanto. Dum 17 jaroj (1994-2011) Irina Gonĉarova etate instruas Esperanton por studentoj de diversaj fakultatoj kiel devigan studobjekton.
    Esperanto-klubo MASI (en 2013 transformiĝinta al la Moskva Esperanto-Asocio MASI) estas la plej granda (iujare — ĝis 80 membroj) kaj la plej stabile funkcianta loka E-kolektivo en Rusio. MEA MASI estas sendependa E-organizo, konstante akumuliĝanta novajn gejunulojn kaj realiganta novajn projektojn konforme al sia Misio http://ek-masi.weebly.com. La plej gravaj:
    – amasaj ĉiujaraj Esperantaj renkontiĝoj en diversaj rusiaj urboj “StRIGo” (1996-2006);
    – lingvomergiĝaj E-renkontiĝoj “Apero” (2007-2015);
    – rektmetoda E-kurso “Faru la Rondon!” (FaRo), ekde 2002 (en marto 2015 startos la FaRo-45);
    – SAT-Kongreso en MASI (2000), REU-Kongreso (1998), IJK-60 en Kovrov (2004), SES en Rusio (2014)
    – kontribuaĵoj en la organizon kaj programojn de internaciaj eksterlandaj aranĝoj (IJK-61 en Zakopane, SES-1 en Slovakio, “Flugiloj de malfacila vento” en Pollando kaj Germanio ktp);
    – muzika E-teatro (2008-2011), gastrolanta dum ASo, ISo, IJK, JES;
    – Moskvaj Lingvaj Festivaloj (http://www.lingvafestivalo.info/moskvo/), ekde 2005 (en 2015 pasos la 10-a);
    – kaj multo-multo alia.

    Ajnokaze, ĉu vi delonge scias aŭ nur ĵus unuan fojon informiĝis pri MASI — disdividu nian ĝojon: ni 20-jariĝis, kaj la ĵus finiĝinta senkrokodila MASI-aranĝo APERO-9 malkovris antaŭ ni novajn belajn perspektivojn. Viajn gratulojn — tuj kaj tra la tuta nia jubilea 2015 jaro — ni akceptas al la adreso:
    mirinda.strigo@gmail.com.

    Mirina (Irina Gonĉarova)
    MASI-kunordiganto

Respondi