Jam pli ol 2000 aliĝis al la 100a UK

UK-100La statistiko de la jubilea Universala Kongreso de Esperanto en Lillo (25 julio – 1 aŭgusto 2015) eniris la trian milon la 11-an de marto, kiam estis asignita la kongresa numero 2003. Laŭ la nombro de aliĝintoj la 100-a UK troviĝas jam sur la 32a loko inter ĉiuj UK-oj. Ĉar restas ankoraŭ pli ol kvar monatoj ĝis ĝia komenco, ĝi sendube grimpos ankoraŭ multe pli supren en la historia statistiko. Post la 91a UK en Florenco (2006) tiu en Lillo estos la unua kun pli ol 2000 partoprenantoj.

Kun 549 aliĝintoj Francio, kiu ofte liveras plej multe da kongresanoj eĉ kiam la UK okazas alilande, suverene okupas la unuan lokon. Kun pli ol 100 aliĝintoj sekvas Germanio (153) kaj Japanio (130), dum tiun limon preskaŭ atingis Pollando (92). Aliaj landoj kun pli ol 25 aliĝintoj estas Belgio (81), Brazilo (77), Nederlando (68), Italio (60), Korea Resp. (50), Hispanio (45), Britio, Ĉeĥio kaj Ĉinio (po 43), Danio (38), Svislando kaj Usono (po 37), Hungario (35), Finnlando (33), Rusio (30), Litovio (29) kaj Svedio (28). Entute la kongresanaro reprezentas jam 70 landojn.

La aliĝkotizoj plialtiĝos la 1an de aprilo. Ĝis tiam validos la malpli kosta tarifo de la nuna kotizperiodo. Oni povas aliĝi per la reta aliĝilo aŭ per papera aliĝilo, kiun oni povas peti de la Centra Oficejo de UEA aŭ de la kotizperanto de UEA en sia lando.

Gazetaraj Komunikoj de UEA, 2015, №573

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi