Vojmezaj respondoj de prezidanto Fettes

markfettesĈi-vintre la Estraro de UEA, elektita somere 2013 en Rejkjaviko, atingis duonon de sia trijara mandato. Tio estas taŭga momento por vidi la (mal)atingojn de la 18-monata agado. La prezidanto de UEA Mark Fettes trovis kelkajn minutojn por respondi tri demandojn de nia redakcio:

Kiujn planitajn celojn kaj projektojn vi kaj via teamo atingis dum la unua duono de via mandato?

La plej sukcesa novaĵo estas la serio de trejnseminarioj por aktivuloj (la tiel nomataj AMO-seminarioj), kiuj jam okazis ĉiukontinente kaj helpas naski novajn ideojn kaj iniciatojn plurlande. Necesas ĉi-rilate aparte laŭdi la laboron de Stefan MacGill, nia vicprezidanto, kiu prenis tiun prioritaton el la Strategia Laborplano kaj brile efektivigis ĝin.

En la 99a Universala Kongreso en Bonaero ni elprovis plurajn aliajn novaĵojn, interalie serion de UEA-seminarioj pri la agadkampoj de la Laborplano kaj pli ampleksajn strategiajn diskutojn en la Komitataj Forumoj. Tiuj estis sufiĉe sukcesaj, sed ankoraŭ mankas strukturoj por certigi la plenumon de la diversaj ideoj kaj planoj naskitaj dumkongrese. Signifa baro (kaj malsukceso) estas la daŭra manko de interaga retejo kie niaj aktivuloj povus facile diskuti, kunplani, raporti, kaj ĝenerale antaŭenigi la agadon inter la kongresoj. Ni nun laboras por adapti la UEA-vikion por tiu celo, sed miaj esperoj pri pli vasta reteja renovigo ankoraŭ ne realiĝis. Pozitiva paŝeto estas la enkonduko de sistemo de reta voĉdonado por la Komitato, post plurjara diskutado. Ni devos ankoraŭ vidi, ĉu tio kondukos al plia aktiveco flanke de la komitatanoj.

Se temas pri la rekreskigo de nia membraro kaj la resanigo de nia financo, ni havis etan sukceson en 2014 (denove super 5000 membroj!), kvankam ne la celitan 10%-an kreskon kompare kun la antaŭa jaro. Klare la nuna jaro estos pli bona pro la grandeco de la 100a UK en Francio, sed restas la fakto, ke nia membraro estas relative aĝa kaj tendencos plu malkreski se ni ne trovos manierojn allogi kaj teni gejunulojn. Tiurilate mi estas tre kontenta pri nia kunlaboro kun TEJO, kiu helpis sekurigi grandan subvencion por nia junulara sekcio en la nuna jaro. Sed mi kredas ke necesas multe pli profunda reorientiĝo de UEA por vere solvi tiun strukturan problemon, kaj tio restas defio por la venontaj jaroj.

Kion el la plano la Estraro ne sukcesis plenumi?

Se vi rigardos la Strategian Laborplanon, vi vidos ke multaj celoj estas nur parte aŭ tute ne atingitaj. Mi menciis la retejan malsukceson, kaj tio estas nur unu aspekto de pli vasta problemaro, nome ke niaj strukturoj kaj labormanieroj ne estas tiaj, kiajn oni atendus de moderna tutmonda organizo en la interreta epoko. Parte temas pri teknika, mastruma afero, sed ankaŭ la kulturo de UEA ne ofte montras tiun entrepreneman, kapabligan, mondoŝanĝan spiriton, kiu kapablas fari miraklojn. Tiaj homoj kaj tiaj agadoj ja ekzistas en la movado, sed ni bezonas pli multajn, sur ĉiuj agadkampoj. Nia sepkapa volontula Estraro povas mem plenumi nur kelkajn el la centoj da farindaĵoj.

Per tio mi ne volas diri ke la afero estas senespera. Verkante la Strategian Laborplanon, mi ne imagis, ke ĉio estos realigita laŭ tiu vizio. Mi prefere vidas ĝin kiel unuan paŝon al pli kohera kaj konstanta kulturo de planado kaj kunlaboro. Kunlige kun la ŝanĝo de Ĝenerala Direktoro (ĉar Osmo emeritiĝos post unu jaro), ni havos ŝancon esplori, kiel la Centra Oficejo povos helpi en la disvolvado de tiu kulturo – ĉar tiaj generaciaj transiroj estas ĉiam bonaj momentoj por analizoj, pritaksoj, kaj reorientiĝoj. Samtempe ni devos pripensi la formon kaj enhavon de la posta Strategia Laborplano, kiu eventuale estos multe pli konciza kaj fokusita ol la unua provo. Do, la aferoj ja evoluas, kaj mi kredas ke ni estas sur bona vojo.

Ĉu en via agado okazis io neatendita (pozitiva aŭ negativa)?

Mi bedaŭras, ke mia ideo pri Konsilio ne alportis la esperitajn fruktojn. Sciante ke la laborkapablo de la Estraro havas limojn, mi celis krei ĉirkaŭ ĝi kunlaborantaron, kiu aktive engaĝiĝos pri ĝiaj taskoj kaj planoj. La Konsilianoj estas estimindaj homoj, kiuj ja donas bonajn konsilojn kaj ideojn, sed montriĝis ke ankaŭ ili plejparte ne havas tempon aŭ emon por surpreni aldonan laborŝarĝon. Do, restas la bezono trovi novajn kadrojn por varbi kaj teni kunlaborantojn.

Surprize pozitiva sperto por mi estis la argentina UK, kiu vere estis tre bona aranĝo, eĉ se pli malgranda ol kutime. Ekzistas granda potencialo en Ameriko, se ni nur trovos manierojn utiligi ĝin! Kaj mi ne ĉesas senti dankemon al la centoj da homoj, kiuj donacas al niaj fondaĵoj aŭ membras en Societo Zamenhof por montri sian subtenon al UEA. Eble mi devus ne surpriziĝi pri tiu fideleco, sed fakte ĝi daŭre kortuŝas kaj inspiras min.

Dankon pro la respondoj!

Legu ankaŭ

Subteni kaj nutri la kreajn fortojn de la movado: Intervjuo

Ĉi tiu intervjuo aperis en la februara kajero de La Ondo de Esperanto (2015).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2015, №2.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2015/02/fettes-5/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

2 Responses to Vojmezaj respondoj de prezidanto Fettes

  1. Dieter Rooke diras:

    Pravas S-ano Synnöve Mynttinnen ,

    La ” tria agho ” nun estas la plej longa kaj ech pli valora ol la junula. Preskau en chiu shtatoj tra la mondo regas la maljuna generacio – tial ankau ghi estu en la E- movado!

  2. Synnöve Mynttinen diras:

    Dankon al Prezidanto pro realismaj vortoj. Nuntempe homoj vivas pli longe ol antauxe estas pli bone edukitaj kaj multaj ecx pli bonhavaj, tial UEA devus ankaux pensi la grandan forton, kiu estas cxe pensiuloj. Ekz. en Francio, Germanio kaj versxajne ankaux en Italio estas dekoj da esperentistoj, kiuj lernis la lingvon suficxe altnivele en”tria agxo”, kiel prizorgi ilin tiel, ke ili sentas gxin egalvaloraj kun pli junaj homoj. Mi atendas entuziasme la 100:an UK:n en Lillo.

Respondi