Nia Proverbaro: Fungon englutis!

ProverbaroEn la postkongresa Ondo estis komencita la temo pri la figura signifo de kelkaj ne tute klaraj eroj el la Zamenhofa Proverbaro.

Ni komencis per la iom mistera “Bela birdo!” (№160 en la Waringhiena eldono). Franclingvano, pro simileco kun “joli coco” tuj sentos ĉe “Bela birdo!” aludon al individuo malfidinda, suspektinda, iu fripono, delogulo, ktp.

La demandoj estis: Kiu la unua uzis la esprimon en teksto? Zamenhof? Ĉu ĉiu el ni, legantoj, uzas aŭ uzus ĝin en la negativa senco de franclingvanoj? Ĉu la esprimo samas en aliaj naciaj lingvoj?

Alvenis du reagoj en la novaĵretejo La Balta Ondo:

Thomas Matus (Usono) skribis: «Bela birdo = joli coco = (angle) pretty Polly, ĉar “Polly”-nomon oni uzas pliofte por papago. Nu, konotacio por ni, naskitaj inter anglolingvanoj, eble estus: “homo kiu ripetas frazojn, pli intencante obteni kuketon (Polly wants a cracker!) ol komuniki sencon”. Do, mi konsentas, ke bela birdo estus fripono, kies diro sensenca allogas viktimon.

Vidu kompare la lastan frazon de forscena voĉo kiu enkondukas en la unuan esperantdialogan filmon Angoroj: “Kaj jen Karleto: ankoraŭ unu maltrankviliga figuro. Ŝajne li iun serĉas – ĉu kunulon por ludi kartojn? Ne – pli probable viktimon de kiu eltrudi monon. Nu, kial ne ĉi tiu digna miopa burĝo?” Jen nia bela birdo!»

Mikaelo Povorin (Ruslando) komentis: «Mi tute ne komprenas sen kunteksto “Bela birdo!”. Tamen post detala klarigo mi konstatas, ke simila esprimo ekzistas en la rusa: “Bona ansero!” (“Ĥoroŝ gusj!”) Verdire, mi ne sukcesus precize klarigi, eĉ kion tio signifas en mia gepatra lingvo, sed vortaro sugestas: ironie, pri subite evidentiĝintaj negativaj trajtoj de iu. Eble estas simile pri multaj esprimoj kun konotacio: iuj uzas ilin, aliaj ne, kaj ne ĉiuj kun tute sama kromsignifo».

Anne Jausions, ekster la temo pri “Bela birdo” prave kritikis la klarigon pri “ŝtono de falpuŝiĝo” el mia enkonduko: «La murangula ŝtono masonita por ŝirmi domojn kontraŭ la feraj radoj de ĉevalveturiloj ne celis faligi, sed nur peli ilin. Krome la uzo de “iĝ” ne taŭgas: la veturilo ne puŝiĝis, sed estis puŝita de la ŝtono. Oni rajtus do proponi, se la esprimo ne estus Zamenhofa, tiun alian dirmanieron: ŝtono de pelpuŝigo».

Dankon al la reagintoj!

La dua demando koncernas la esprimon “Fungon englutis!” Retroviĝas en tiu esprimo la krisigno jam vidita post “Bela birdo”! Ni do konkludas, ke enestas konotacio (abstrakta, figura kromsenco). Sed kiu? Eble akcepti ion malagrablan?

Tia prifunga diro estus sensignifa al multaj homoj, ekzemple, francoj, kiuj ŝatas manĝi fungojn. Por nomi devigan akcepton de malagrablaĵo, francoj anstataŭe diras: “Engluti kolubrojn!” (Tiu pluralo indikas malagrablan aferon vere daŭran ). Ĉu ĉiuj konsentas kun tiu pejorativa ideo en Fungon englutis?

Jean Luc Tortel

Ĉi tiu artikolo aperis en la decembra kajero de La Ondo de Esperanto (2015).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2014, №12.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2015/01/proverbaro/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Lingvoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi