Mireille Grosjean respondas

GrosjeanAntaŭ unu monato la svisa emerita instruistino Mireille Grosjean, prezidantino de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI), estis proklamita la Esperantisto de la jaro 2014. Malgraŭ la granda okupateco ŝi bonvole konsentis respondi kelkajn demandojn dum ŝia restado en Kotonuo, Benino. Ŝi kutimas prezenti sin dirante: senrita emerito, senbrutara nomado, babilema poligloto.

Kiel impresis vin la informo pri via laŭreatiĝo?

Estis kompleta surprizo. Mi estis en preparlaboroj por vojaĝi al Afriko… por instrui pri koridora agado en la seminario AMO 7 en Togolando… Mi aŭdis pri tiu premio, sed ne atentis vere. Mi tre ĝojas pri la klarigoj, kiuj akompanis la premion. Estas fakto, ke mi ege multe laboras por ILEI kaj por Afriko, sen ripoztagoj, sen dimanĉoj, sen ferioj; tamen dediĉi multe da tempo ne nepre signifas, ke la laboro estas efika kaj adekvata. Mi aŭdis “La nova ILEI…”, mi konstatas fortan subtenon, do mi ricevadas kelkajn eĥojn, ke mia laboro kaj gvidado konvenas. Tio enorme kuraĝigas min. Same la premio motivigas min.

La internacia elektantaro laŭreatigis vin pro kelkaj meritoj. La unua estas la sukcesa agado en Afriko. Kiam kaj kial vi ekagis por Esperanto en ĉi tiu kontinento?

Mi estas en kontakto kun afrikanoj ekde mia plej juna aĝo pro la malfermiteco kaj engaĝiĝo de miaj gepatroj en socia laboro. Due, en la universitato en Neuchâtel (Svislando) mi studis kun pluraj afrikanoj. Kelkaj partoprenis mian geedziĝfeston. Mi multon legis tiam el la franclingva afrika literaturo. Mi memoras pri la sendependiĝoj en la sesdekaj jaroj. Poste aperis subite la eblo iri al Afriko okaze de la ILEI-Konferenco en 2008 en Benino. Tiam mi pensis: jen bona okazo mem vidi, mem sperti Afrikon. En la aviadilo deĵoranto diris al mi: “Ĉu estas via unua flugo al Afriko? Vi vidos, ke vi tuj ŝatos!” Kaj tio okazis. Dum la Konferenco mi konatiĝis kun pluraj afrikanoj, kaj inter ili estis Privas Tchikpe, la unua esperantisto en Benino, kiu sugestis kunlaboron por Esperanto en Afriko.

Tiu kunlaboro trovis juran formon: “Scio Sen Bariloj” (SSB), ĝi plu daŭras efike en diversaj landoj kaj faris ĝis nun naŭ diversajn agadojn. Feliĉe venas subteno de aliaj esperantistoj, kiujn mi elkore dankas. Vi povas subteni SSB-n uzante ĝian UEA-konton “assb-k”.

Mi multe esploris pri la historio de Afriko kaj la evoluo de tiu mondoparto. Pri tio mi prelegas same multe en Eŭropo kiel en Afriko mem. Ni devas sukcesi pacigi la rilatojn inter tiuj du kontinentoj post kvar kruelaj jarcentoj. Legu pli en mia blogo http://mirejo3.blogspot.com/. Mi komencis verki libron pri tiu temo.

Mi miras pri la bona lingvonivelo de afrikaj esperantistoj. Mi miras, ke ili neniam krokodilas. Mi miras, kiom demokratie ili sukcesas debati kaj decidi. Mi miras, kiom malfermite ili demandadas min pri ĉio ajn. Ĉar mi konvinkiĝis, ke mi estas frato de ĉiuj aliaj homoj sur la Tero (Esperanto helpas al tio), tiaj kontaktoj povas okazi harmonie kaj serene. Subtenon mi alportas en iliaj klopodoj por Esperanto en ilia lando.

Mi sukcesas adaptiĝi al malsama medio, alia mondo, aliaj kutimoj. Mi trovis afrikanojn, kiuj klarigas siajn kutimojn al mi. Tiel mi progresas en la kompreno de tiu mondoparto. En miaj vojaĝoj mi esploras pri universalaĵoj kiel familio, eventoj de la vivo, nutrado, edukado, akiro de vivrimedoj, organizado de socia vivo…. Ĉiu socio devas iel solvi tiajn aspektojn de la vivo.

En la 1990aj jaroj okazis kvar Afrikaj Esperanto-Kongresoj, laste je la jarŝanĝo 1995-96. Kial oni devis atendi 18 jarojn ĝis la kvina?

Laŭ mia supozo ne estas precizaj klarigoj. Kial estis unue Afrika Komisiono, Amerika Komisiono kaj Azia Komisiono ĉe UEA kaj finfine Eŭropa Komisiono? Neniu povas precize diri; simple okazis tiel. Ĉiu esperantisto agas en sia urbo, vilaĝo, loka klubo, kaj ne nepre havas la okazon starti en tia projekto kaj trovi la bezonatajn monrimedojn por tia agado. La kvina Afrika Kongreso de Esperanto estis fakte provo: la skipo de “Scio Sen Bariloj” lanĉis diversajn agadojn en Kotonuo alportante lernolibrojn en lernejojn, organizante prelegojn kaj kursojn pri Esperanto. Ni lanĉis entute ses agadojn kaj venis al la ideo, ke UK eblus en tiu urbo. Ni faris esploron pri farebleco kaj sendis ĝin al UEA-prezidanto kaj al la Centra Oficejo (aŭgusto 2009). Ĉio eblas en Kotonuo; tamen la movado en Benino ne estas forta. Tiam ni ekpensis pri provo kaj defio: Afrika Kongreso ebligos al ni konstati, ĉu ni sukcesos okazigi tian eventon kaj kolekti bezonatajn financajn rimedojn. Mirinda subteno venis. La rezulto de tiu kongreso estis ne brila pro la dimensio de la grupo, sed tre riĉa pro ĝia organizado, enhavo kaj sekvoj. Nun ni pretas por UK en Kotonuo.

Ĉu okazigo de la Universala Kongreso de Esperanto en Afriko estas realisma ideo?

Certe! Unue, kelkaj esperantistoj timas pri varmeco kaj humideco. Mi devas rideti: ni havis UKon en Pekino kaj Jokohamo, kie humideco estas 90%. En Afriko ĝi estas 50%, en Eŭropo 30% (proksimumaj informoj). Varmeco estas multe pli alta en Tel-Avivo ol en Kotonuo. Do la klimato ne devus bremsi neafrikanojn. Due, ĉio troviĝas en Kotonuo: presejo por la kongresa libro, aŭtomataj bankgiĉetoj, vidindaĵoj, el kiuj kelkaj estas kulturaj mondheredaĵoj de Unesko, kvinstelaj hoteloj por luksemuloj, malsanulejoj okaze de bezono… Trie, estus tre pozitiva fakto, ke niaj kutimaj gekongresanoj malkovru la movadon en Afriko per sia persona sperto. La problemo estas, ke la amaskomunikiloj montras al okcidentanoj nur malsatajn infanojn afrikajn cele al monkolektado; konsekvence ni pensas, ke nur tiaj homoj ekzistas en Afriko. Sed kaj okcidentanoj kaj afrikanoj havas malĝustan imagon pri la alia grupo. Vojaĝi helpas al ĝustigo de tiu imago kaj al forviŝado de stereotipoj.

La sekva kialo de via elekto estas via aktivado en ILEI. Bonvolu rakonti pri ĝi…

La kuraĝa kaj efika agado de Ileana Schroeder el Danlando okaze de UK en Kopenhago kuraĝigis min (malgraŭ mia aĝo) kandidatiĝi por la posteno de prezidanto de ILEI pro la fakto, ke lingvoinstruado kongruas kun mia lertigado kaj longjaraj profesiaj spertoj. La Komitato elektis min. Certe miaj kontaktoj tra la mondo kaj alikulturaj spertoj estis atuto. Mi provas efike zorgi pri la ĉiutaga mastrumado de la Ligo en kunlaboro kun la estraro, sekciestroj kaj reprezentantoj. Mi provas atingi pli forajn celojn, kiel reakiro de statuso ĉe Unesko. La kresko de la Ligo kaj firmigo de diversaj sekcioj ankaŭ estas grava celo.

Kio interesa okazis en la Montevidea konferenco de ILEI?

Por mi ĉio estis interesa. Kompreneble la solena malfermo en la Parlamenta Palaco estis epokfara. Dum mia enkonduka prelego pri la eventoj de 1954 mi vidis la urbestrinon kaj la direktorinon de Unesko por Sud-Ameriko sekvi atenteme mian Esperantlingvan paroladon kun aprobaj kapmovoj, tio ĝojigis min ege; mi iom helpis dirante “futuro” anstataŭ “estonteco” ekzemple, por helpi al ili kompreni Esperanton sen tradukado. Dum la Konferenco eĉ komitatkunsidoj estis interesaj: Aŭdi la opiniojn de la komitatanoj, pripensi solvojn, diskuti pri fareblaĵoj, tio kaptas mian atenton, plezurigas min kaj motivigas ĉiujn. Dum komenca neformala kunveno naskiĝis interesaj ideoj pri la agado de ILEI “Ni Savu Niajn Semojn” (NSNS). Estis multaj atentokaptaj prelegoj, amuzaj momentoj, agrabla internacia etoso.

La tria elektomotivo estas la Tria Tutmonda Kolokvo pri Instruado de Esperanto okazonta en 2015. Kiel progresas la preparado?

Ni trovis du sponsorojn kaj tiel akiris 4500 CHF. Mi atendas pliajn respondojn de kontaktitaj instancoj. Jam ni havas Honoran Komitaton kun nun entute 18 personoj, inter kiuj aperas ok diplomatoj. La programskizo pretas, prelegantoj anoncas sin; mi kontaktis personojn por ion prezenti laŭ la elektitaj temoj. Subteno venas el Chambéry (Francio): duopo tradukos la prelegojn por ebligi dulingvajn prezentojn.

En la pasinta jaro vi ankaŭ havis plian atingon, nome, vi sukcese finis la Interlingvistikajn Studojn ĉe la universitato Mickiewicz en Poznano. Ĉu la studado valoris la tempajn kaj financajn elspezojn, kiujn vi faris por ĝi?

Sendube jes. Mi lernis multon. Mi verkis multon: “Postŝerca streĉo” estas la titolo de mia taskaro: 150 paĝoj! Mi proponis al la gvidantoj fari esplorojn en rilato kun Afriko kaj ili aprobis. El tio vi komprenas, ke estis ofte ligoj inter miaj studoj ĉe UAM kaj mia agado en Afriko. La profesoroj en UAM estas altnivelaj. La kontaktoj inter la gestudentoj estas pozitivaj, kelkaj el ili estas elstaraj esperantistoj. Mi povas vigle rekomendi tiujn postdiplomajn studojn kaj esperi, ke profesorino Ilona Koutny plu gvidos tiun valoran programon.

En esperantistaj retdiskutoj oni vidas multe da pesimismo pro la stagnado aŭ krizo en pluraj tradiciaj movadaj strukturoj. Kion vi opinias pri la nuna stato kaj estonteco de Esperanto?

Vi tuŝas du aspektojn: vi demandas pri la strukturoj kaj pri la lingvo.

Pri la strukturoj: La asocia vivo kun komitatkunsidoj ne multe interesas homojn, ĉar ni vivas en la okcidenta parto de la mondo en individuisma etoso, bedaŭrinde. Certe naskiĝos novaj ideoj, novaj formoj, laŭ la nuntempaj teknikaj ebloj kaj la bezonoj de la homoj. Mi estas malfermita al tio.

Pri la estonteco de Esperanto: Kiam mi laboris ĉe Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo kiel delegito de UEA, mi havis tri celojn. Unue, ke homoj konsciiĝu, ke la nuna lingvosituacio en la mondo ne estas kontentiga. Due, ke plej multe da homoj sciu, kio estas Esperanto. Lingvo. Trie, ke homoj parolu pri Esperanto sen antaŭjuĝoj, objektive kaj racie. Ĉe UN la delegitaro de UEA atingas tion. En la vasta publiko ne ankoraŭ.
Informlaboro nepras.

Neevitebla demando: kiujn tri librojn en Esperanto vi kunprenus al neloĝata insulo?

Ebono de Kapuściński en la bonega traduko de Tomasz Chmielik kun multaj informoj pri Afriko, etosoj kaj gustoj de tiu alloga kontinento. Certe ion de Tibor Sekelj mi kunportus: ĉu Ĝambo Rafiki, ĉu Kolektanto de Ĉielarkoj, mi hezitas. Mi tre ŝatas lian stilon kaj la enhavon de liaj rakontoj. La Infana Raso de William Auld. Mirinda libro, kies belecojn oni ne povas ĉesi admiri.

Kaj, fine, pri viaj planoj?..

MITE. Certe tio plej urĝas. Temas pri Modula Instruista Trejnado de Esperanto. Se la informado funkcias bone, se homoj deziras lerni nian lingvon, ILEI devas provizi la movadon per lertigitaj instruistoj. Temas pri prioritata celo. Ĝis nun la mastrumado de la ĉiutaga vivo de la Ligo okupis min komplete.

Ekde la 17a de majo 2015, tuj post la fino de la Tria Tutmonda Kolokvo pri Instruado de Esperanto, MITE devos akiri la unuan lokon en niaj pripensoj kaj klopodoj. La enhavo de la moduloj grandparte jam pretas. Finpretigado endas. Moduloj ebligos okazigi en iu loko parton de la lertigado laŭ la surlokaj eblaj prelegantoj / instruistoj. Kandidato povos kolekti atestilojn pri diversaj moduloj iom post iom ĝis kompleta kolektado de ĉiuj aspektoj de la lertigado. Tio ŝajnas al ni la plej taŭga kaj racia organizado de la lertigado, konsiderante la vojaĝkostojn kaj la problemojn pri akiro de vizoj.

Ni devus pensi pri eldonendaĵoj. Jam ni decidis pri du eventoj en 2016: nia kutima ĉiujara Konferenco kaj la unua PAFO – Pedagogia Avangarda FestivalO. Kaj eble nia Konferenco en 2017 okazos denove en Afriko.

Privataj planoj ekzistas… Mi verkis Afrikanoj kaj mi laŭ Esperanto kaj mi de Hori Jasuo. En preparo estas Afrikanoj kaj mi 2, Japanoj kaj mi, Artistoj, teknikistoj kaj mi pri la preparlaboroj de Internacia Arta Vespero dum UK (2002-2014), Lernantoj kaj mi pri mia profesia vivo, kaj Tout Doux Tout Doubs, le retour en la franca lingvo, satira teatraĵo pri mia vilaĝo Les Brenets ĉe la rivero Doubs kaj la translima kunvivado de svisaj kaj francaj ĵurasanoj. Kolektiva verko Lagoj kaj larmoj pri la Tria Mondmilito, la nuntempa milito en la orienta Kongo, estas en preparo; kontribuoj alvenadas…

Ek al la laboro. Kuraĝe antaŭen!

Intervjuis Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu intervjuo aperis en la februara kajero de La Ondo de Esperanto (2015).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2015, №2.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2015/01/grosjean-2/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

4 Responses to Mireille Grosjean respondas

  1. Emilo Mas diras:

    Gratulojn, kara Mirejo ! kia bonega ekzemplo vi estas por ni !! Mi subtenas ALTERNATIBA http://www.alternatiba.eu, kies chefaj dokumentoj, ni tradukis en esperanton .
    Estime kaj amike
    Emilo Mas

  2. Synnöve Mynttinen diras:

    Bonega artikolo,

    Mirejo modele estras ILEI:n kaj laboras por esperanto, cxiuj seriozaj esperantistoj helpu al sxi en enormalaboro por disvastigado de bona esperanto!
    Dankon al Ondo pro la gxusta nomumo.

  3. Mikelo diras:

    Multajn gratulojn al Mirejo pro la admirinda laboro!!!
    Jes ja! Kuraĝe antaŭen!

Respondi