Estonteco kaj lingvaj rajtoj

estonteco

En septembro 2024 Unuiĝintaj Nacioj okazigos la Pintkonferencon de la Estonteco, inter kies esperataj rezultoj estos Pakto por la Estonteco pri la demando kiel trakti la nunajn urĝajn defiojn kiujn la mondo frontas. Bedaŭrinde, la unua malneto de la Pakto por la Estonteco tute ne mencias multlingvecon nek lingvajn rajtojn. Temas pri grava defio, ĉar solvi la krizojn de la mondo postulas inkluzivecon kaj malferman komunikadon, kiuj estas neeblaj dum daŭras lingva diskriminacio.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Mondo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Kunveno en Pekino: Esperanto, disvolvo kaj estonteco

Pekino

Posttagmeze de la 13a de aprilo en Pekino okazis kunveno de Pekina Esperanto-Asocio kun la temo “Esperanto, disvolvo kaj estonteco”. Yu Jianchao, prezidanto de la asocio, faris resumon de la asociaj laboroj en 2023, kaj vicprezidanto Chen Ji prezentis la planon por 2024. La kunvenon prezidis Zhang Yongle, ĝenerala sekretario de la asocio, kaj ĉirkaŭ 30 lokaj esperantistoj partoprenis.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Antaŭ 107 jaroj forpasis Ludoviko Zamenhof

ZamenhofHodiaŭ, je la 107a mortodatreveno de Ludoviko Zamenhof, forpasinta la 14an de aprilo 1917 en Varsovio, La Ondo de Esperanto proponas (re)legi fragmentojn el la 16a ĉapitro de la dua eldono de la libro Homarano (2011) de la Ruslanda ĵurnalisto Aleksander Korĵenkov, en kiu temas pri la tri lastaj vivojaroj de la aŭtoro de Esperanto.
La teksto estas iomete modifita por gazeta aperigo (ekzemple, estas forigitaj referencoj kaj notoj, kiuj ĝenus la legadon). La gazeta teksto unue aperis en aprilo 2017, je la centa mortodatreveno de Ludoviko Zamenhof.

Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Longe kongresi en Hispanio

Hispanio

Ĉi-jare la landa Esperanto-Kongreso de Hispanio okazos la 5-9an de septembro en la regiono Valencio, kaj specife en “Universidad Laboral”, tre proksime de la historie fama Esperanto-Urbo de Hispanio, Cheste. Ĉiaj detaloj kune kun la aliĝilo jam aperis rete ĉe https://kongreso.esperanto.es. La aliĝo-prezo por homoj ekster Hispanio estas malalta: 15 eŭroj.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Bobelarto: Legosalono kun Roberto Peres-Franko

BobelartoLa 13an de aprilo 2024, ĉi-sabate, ni legos kelkajn novelojn de Roberto Peres-Franko. Liaj verkoj aperis en la Beletra Almanako, kaj li mem kompilis la PDF-on por via plezuro kaj la legosalono. Elŝutu ĝin ĉe https://mcusercontent.com/

Roberto Peres-Franko loĝas en Aŭstralio, do la kutimaj legosalono-tempoj estas iom malfrue, eĉ meznokte ĉe li. Pro tio ni organizas trian legosalonon je 8:00 UTC, ke li ankaŭ povu trankvile partopreni sesion. Laŭ la planoj eĉ du!

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

La printempa Ondo – ampleksa, bunta kaj leginda

printempaKomence de la pasinta semajno aperis la marta (printempa laŭ la nordhemisfera vidpunkto) eldono de la ĉiusezona gazeto La Ondo de Esperanto (2024, №319). Sur ĝiaj 132 paĝoj (legeblaj laŭ la normoj “pdf” kaj “ePub”) estas pli ol sesdek tekstoj, garnitaj de multaj ilustraĵoj.

En la 36-paĝa primovada sekcio “Eventoj” estas publikigitaj tri dekoj da artikol(et)oj pri esperantista aktivado dum la tri unuaj monatoj de la 2024a jaro, interalie, pri tri novjafestaj renkontiĝoj en Germanio (JES, NR kaj Luminesk’) kaj unu en Tajvano, pri la 14a Himalaja renkontiĝo en Nepalo kaj pri Kristana Esperanto-Seminario en Malagasio (grupfoto el Malagasio ornamas la martan kovropaĝon), pri multaj aliaj renkontiĝoj kaj seminarioj esperantistaj en pluraj landoj, pri ekspozicioj en Barato kaj Litovio, pri universitata kurso en Pekino kaj lerneja kurso en Benino, pri partopreno de esperantistoj en la Monda Socia Forumo en Katmanduo, pri laborkunsido kun partopreno de Esperanto-aktivuloj kaj neesperantistaj fakuloj en Shenyang… Enestas ankaŭ informoj pri okazontaj kongresoj kaj renkontiĝoj.

Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Strasburgo kun 549 aliĝintoj dume superas Aruŝon kun 432

Strasburgo

Jam 549 personoj aliĝis al la Eŭropa Esperanto-kongreso 2024, kiu okazos la 8-12an de majo en Strasburgo (Francio). Ĉi tiu nombro je pli ol cent superas 432 aliĝintoj al la 109a Universala Kongreso de Esperanto en Aruŝo (Tanzanio). Tamen ĝis la unua Afrika UK restas ankoraŭ pli ol tri monatoj, dum kiuj supozeble aliĝos pluraj personoj.

Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

La 52a IIK: Lingva safario: Esploru la mondon kune

IIK

La 52a Internacia Infana-adoleskanta Kongreseto (IIK) okazos en Aruŝo (Tanzanio) de la 3a ĝis la 10a de aŭgusto 2024 samtempe kun la 109a Universala Kongreso de Esperanto.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Mediteranea Esperanto-Semajno 2024

Mediteranea

De la 9a ĝis la 16a de marto okazis en la bela hotelo Miléade en Les Issambres, en suda Francio, la jam bone konata Mediteranea Esperanto-Semajno (MES). La novan torĉon transprenis la Provenca Esperanto-Federacio. La organiza teamo konsistis el la entuziasmaj esperantistoj Thierry Spanjard, Renée Triolle, Marc Gallardo kaj Rosy Inaugi. La staĝon partoprenis okdek geesperantistoj el dek landoj. Post la alveno, sabate posttagmeze, nin akceptis la organizantoj kiuj disdonis al ni la necesajn materialojn.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

La 14a literatura konkurso “Esperanto ligas homojn”

konkurso

Podlaĥia Libraro Łukasz Górnicki en Bjalistoko kaj Bjalistoka Esperanto-Societo invitas vin partopreni en la 14a literatura konkurso “Esperanto ligas homojn” por rakonto sub la titolo “Mia viv-aventuro”.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

La 17a Antaŭprintempa Esperanto-Renkontiĝo

Apero

La 17an fojon okasis APERo – la Antaŭprintempa Esperanto-Renkontiĝo, kies datoj ne plu estas en la fino de februaro, sed en la komenco de marto, ĉi jare la 7-10an de marto. Ĝia temo estis “Hejmo”. Kvankam la temo estis elektita nur unu semajnon antaŭ la kunveno, hodiaŭ venas la tento pravigi foreston de la invitanoncoj per la klarigo: la hejmanoj senreklame scias. Rezulte partoprenis nur 25 esperantistoj, sed la ĝenerala etoso estis vere intimhejma.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Topaze; La ŝipego “Tenacity”: Aprila rabato de la libroservo de UEA

TopazeAntaŭ 50 jaroj, la 18an de aprilo 1974, forpasis la franca verkisto kaj membro de la Franca akademio Marcel Pagnol (1895-1974). Dum la tuta monato aprilo la libroservo de UEA kun triona rabato, sendepende de la mendata kvanto, ofertas la libron Topaze; La ŝipego “Tenacity”, kiu konsistas el du teatraĵoj: Topaze de Marcel Pagnol kaj La ŝipego “Tenacity” de Charles Vildrac.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Pli ol kvarcent aliĝoj al la unua Afrika UK

aruŝoJe la 1a de aprilo 2024 al la 109a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos de la 3a ĝis la 10a de aŭgusto 2024 en Aruŝo (Tanzanio), aliĝis 426 personoj el 54 landoj. Plej multe da aliĝoj venis el Germanio (46) kaj Francio (39).
Vidu la liston de la landoj, el kiuj aliĝis almenaŭ dek personoj.

Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Finnlando: Vintraj Tagoj 2024

Finnlando
Finnlando: Vintraj Tagoj 2024

Vintraj Tagoj de Esperanto-Asocio de Finnlando (EAF) okazis en la norda urbo Oulu [Oŭlo] semajnfine la 9an kaj 10an de marto 2024 kun ĉirkaŭ 30 partoprenantoj el Finnlando, krome kelkaj partoprenis distance.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

IJK: Unuafoje en Baltia regiono

ijk

La 80a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO okazos en Šventoji (Litovio), la 18-25an de de aŭgusto 2024. Ĝin organizas la Litova Esperanta Junulara Organizo (LEJO) sub gvidado de la Tutmonda Esperanto-Junulara Organizo (TEJO), kaj ĝi estos la unua IJK en Baltia regiono.

Vizitu la kongresan retejon por ricevi pliajn informojn https://ijk2024.tejo.org/

La aliĝilo estas ĉe https://ijk2024.tejo.org/alighilo

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/04/

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton