Nia trezoro: Gustav John Ramstedt

Gustav John RamstedtPer la suba artikolo en Nia trezoro finiĝis la dujara ciklo dediĉita al eminentuloj, kiuj subtenis Esperanton. En la sekva jaro ĉi-rubrike aperos artikoloj pri dek plej gravaj movadorganizantoj.

La granda finna lingvisto kaj diplomato Gustav John Ramstedt naskiĝis la 22an de oktobro 1873. La malriĉa familio havis 11 infanojn, el kiuj ne nur Gustav John iĝis elstara civitano. El liaj fratoj Rafael (1888-1933) estis populara ŝlagrokantisto kaj Manu (1881-1960) socialista parlamentano, dum Armas (1894-1979) iĝis la ĉefa finna adepto de Occidental-Interlingue.

Ramstedt lernis Esperanton verŝajne en 1890 kiel la unua finno, kies esperantisteco estas dokumentita. En 1891 li aperis en la adresaro de Zamenhof kiel №3604. En lia taglibro tamen la unua mencio pri Esperanto aperas nur en januaro 1895, kiam li aĉetis lernolibron por perfektigi sian lingvoscion.

Tiutempe li jam havis kontaktojn kun alilandaj esperantistoj, precipe rusoj. En 1897 A. Zinovjev proponis al li kompili liston de Esperanto-radikoj kun finna traduko, sed por tio li ne havis tempon. Por sia planata kolekto Voĉoj de popoloj A. Kofman mendis de li tradukojn el pluraj lingvoj, i. a. la japana, kiun Ramstedt tiam ne sciis, kvankam Kofman ial kredis tion. La libroprojekto ne realiĝis, sed multaj tradukoj de Ramstedt aperis dise, iuj eble celitaj por Kofman. En sia periodo en Tokio Ramstedt esperantigis por La Revuo Orienta du poemojn de V. A. Koskenniemi, kiuj aperis en 1920 kiel la unua prezento de la finna beletro en Japanio.

Ramstedt ekstudis teologion en la Universitato de Helsinko, sed baldaŭ lingvoj konkeris lin, kaj la intenco iĝi pastro cedis al kompara lingvistiko. Post magistriĝo en 1898 li komencis esplorvojaĝon, kiu daŭris ĝis 1901 kaj direktiĝis al la centra regiono de Volgo kun pluraj finn-ugraj popoloj, al la regiono sude de Bajkalo kaj al la centro de Mongolio. Li celis verki disertacion pri siaj eltrovaĵoj, sed okazis katastrofo: la kesto kun liaj notoj k.a. materialoj estis ŝtelita en trajno. Tamen, dank’ al bona memoro kaj notoj en unu kunportita kajereto li povis fari en 1902 licenciulan kaj tuj poste doktoran disertaciojn.

Printempe 1903 Ramstedt vizitis la regionojn en Kaŭkazo kaj norde de la Kaspia Maro. Aŭtune 1903 startis la tria vojaĝo, kiu iris tra Kaŭkazo kaj la Kaspia Maro al Turkmenio kaj Kazaĥio, sed baldaŭ li malsaniĝis je malario kaj devis reveni. En 1904 li faris dum ok monatoj esplorojn ĉe kalmukoj en la regiono de Volgo kaj Dono. En majo 1905 li iris al Turkestano, la nuna aŭtonoma regiono Xinjiang en Ĉinio, por esplori orientmongolajn lingvojn, sed en decembro li tamen devis reveni hejmen pro la milito inter Japanio kaj Ruslando kaj la kaoso post la revolucio de 1905. En 1909 li faris dum duona jaro esplorojn en la centra parto de Mongolio. Tien iris ankaŭ la lasta vojaĝo en 1912, kiu daŭris kvin monatojn. Siajn sep esplorvojaĝojn li priskribis en Seitsemän retkeä Itään (Sep vojaĝoj orienten, 1944).

Ramstedt fariĝis docento en la Universitato de Helsinko en 1906 kaj en 1917 ĝia unua profesoro pri la altaja lingvistiko. En 1916 li fariĝis ankaŭ ano de la Finnlanda Scienca Akademio.

En 1908 Ramstedt faris prelegserion Lingvoscienco kaj Esperanto en la Universitato de Helsinko, la unuan tian universitatan kurson en la mondo. Tio verŝajne eblis, ĉar li estis docento de la universitato kaj ĉar inter ĝiaj aŭtoritatuloj troviĝis ankaŭ la prestiĝa lingvisto Emil Setälä, patro de Vilho Setälä kaj amiko de Esperanto.

Ankaŭ poste, kiam Ramstedt vivis en Tokio, li daŭrigis lingvosciencajn esplorojn kaj ekstudis ankaŭ la korean. El tio rezultis en 1939 la unua moderna korea gramatiko A Korean Grammar (Грамматика корейского языка, 1951).

En 1939 Japana Esperanto-Instituto eldonis Traktaton pri la origino de japana popolo de Motojuki Tokieda, kiun Ramstedt unue legis en Japan Advertiser en 1929. Li konsentis kun la aŭtoro, ke “la origino de la japana popolo estas intermiksita raso naskita el la geedziĝo inter viroj de suda gento kaj virinoj de norda gento”. Apoge al la konkludoj de Tokieda li verkis leteron, kiun la sama revuo aperigis. La du tekstoj estis eldonitaj kune de JEI en Esperanta traduko.

Al Tokio Ramstedt venis en 1919 kiel la unua finnlanda ambasadoro kaj restis tie dek jarojn. Pri tiu periodo li poste faris radioprelegaron, eldonitan kiel libro en 1950 (Lähettiläänä Nipponissa; Kiel ambasadoro en Nipono). En ĝi temas ankaŭ pri kontaktoj kun esperantistoj, kiuj ofte invitis lin prelegi. La prelegoj instigis multajn lerni Esperanton, i. a. la verkiston Miyazawa Kenji, kiu aŭdis Ramstedt en 1926. (Lia Nokto de la Galaksia Fervojo, en kiu ankaŭ Esperanto rolas, aperis Esperante en 1984 en traduko de Konisi Gaku.) Ne mankis tamen ankaŭ malamikoj de Esperanto; ekzemple, la guberniestro de Shizuoka malpermesis Esperanto-klubojn, post kio tieaj aktivuloj petis konsilon de Ramstedt. Li rakontas:

Pripensinte la aferon el diversaj flankoj, ni fine decidis, ke mi faros prelegvojaĝon al Shizuoka. Mi prelegos Esperante – tiam ni vidos, kiel sin tenos la guberniestro al tio. – Mi veturis al Shizuoka. Ĉiuj esperantistoj de la urbo estis en la prelegejo. En la salono certe estis ankaŭ multaj aliaj, kiuj konis la situacion kaj scivolis, kio okazos. En streĉita atmosfero mi komencis la prelegon. La publiko sekvis ĝin sciavide. Oni atendis, ke en iu ajn momento aperos policanoj kaj dispelos la kunvenon. Tamen, mi povis sen ĝeno fini mian prelegon. Eble iuj elrevigis, sed almenaŭ la esperantistoj estis ĝoje surprizitaj. Ili estis tre dankaj al mi pro la afero. Ili komprenis, ke ĉar mi apartenis al la diplomataro, mi iom ŝanĝis la opinion de ilia guberniestro pri esperantistoj. Ankaŭ sian societon ili povis poste ekfunkciigi sen interveno de aŭtoritatoj.

Por esperantistoj en Osaka Ramstedt verkis Kalevala-stilan longan laŭdpoemon, kiu aperis en Verda Utopio (marto 1921). Lia okupiĝo pri poezio komenciĝis frue; kiel 20-jarulo li jam eldonis kolekton de kontraŭalkoholaj poemoj. Li kompilis ankaŭ antologion de japana poezio en la finna (1953), sed ĝian aperon li ne plu vidis, ĉar li mortis la 25an de novembro 1950.

Osmo Buller

Ĉi tiu artikolo aperis en la decembra kajero de La Ondo de Esperanto (2014).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2014, №12.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2014/12/trezoro-4/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Historio de Esperanto, Nia trezoro kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

3 Responses to Nia trezoro: Gustav John Ramstedt

  1. Osmo Buller diras:

    Al Kirilo: Dependas ja de la interpreto, ĉu finnoj kaj rusoj estis samlandanoj en la 1890-aj jaroj. Ili ja estis samimperianoj sed alilandanoj. Finnlando havis vastan aŭtonomion, kun propraj parlamento, ŝtata administracio, armeo, polico, mono, poŝtmarkoj. Post la anekso al la Rusa Imperio en 1809 plu validis la konstituciaj leĝoj, kiuj validis, kiam ĝi apartenis al Svedio. Dum la sveda periodo Finnlando estis provinco, sed en la rusa periodo (ĝis 1917) ĝi estis “promociita al nacio” laŭ la vortoj de caro Aleksandro la 1-a.

    Al José Antonio: En 1988 mi aperigis artikolon en la revuo “Esperanto”, por kiu mi tradukis ĉiujn erojn el la radioprelegaro “Kiel ambasadoro en Nipono”, en kiuj Ramstedt rakontas pri siaj kontaktoj kun japanaj esperantistoj. Ĝi legeblas ĉe http://www.scribd.com/doc/53736000/Ambasadoro-en-Nipono-1988

  2. José Antonio Vergara diras:

    Dankon al Osmo Buller kaj la Balta Ondo pro tre interesa artikolo.

    Kiel grave estus retrovi kaj publikigi liajn prelegotekstojn el 1908!! Por komparo, mi menciu ke la serion da priesperantaj radiopelegoj de la sveda lingvisto Björn Collinder (1935-1936) publikigis Paul Nylén en 1938, ĉe la eldonejo Muuses-Purmerend.

    Koincide al la ĉi-artikola rakonto, Miyamoto Masao aparte mencias la gravecon de Ramstedt por la japana movado, kvankam en sia verko (Historieto de la Japana Esperanto-Movado, 2-a eldono, KLEG-Oosaka, 1975) li erare mencias la jaron 1920 kiel kiamon de la alveno en tiun landon (p. 24), dum la Enciklopedio de Esperanto konfirmas la daton 1919.

    Interese, la monografio pri Occidental-Interlingue de la sveda interlinguaisto Ingvar Stenström, aperinta en 1997, mencias la Societé Interlinguistic de Helsinki kaj ĝian motoron A. Z. Ramstedt ĝuste kiel unu el la unuaj aktivuloj de tiu konstruita interlingvo en Skandinavio, kiu i.a. kontribuis per teksto al ĝia ĉefa verko (Occidental-die Weltsprache).

  3. Kirilo diras:

    Interesa artikolo, dankon.
    Iomete nur iritis min la sekva frazo: “Tiutempe li jam havis kontaktojn kun alilandaj esperantistoj, precipe rusoj.” – ĝis 1917 finnoj kaj rusoj ja estis samlandanoj.

Respondi