La 60a datreveno de Montevideo

UneskoLa Esperanto-movado festas hodiaŭ la 60an datrevenon de ĝia unua oficiala agnosko kadre de la sistemo de Unuiĝintaj Nacioj.

La 10an de decembro 1954 la Ĝenerala Konferenco de Unesko per oficiala rezolucio notis la kontribuojn de Esperanto sur la kampo de internaciaj intelektaj interŝanĝoj kaj por la proksimigo de la popoloj de la mondo, kaj agnoskis, ke tiuj rezultoj respondas al la celoj kaj idealoj de Unesko. Jam du tagojn pli frue, la Organizo starigis konsultajn rilatojn kun Universala Esperanto-Asocio (UEA), la ĉefa tutmonda organizo de la subtenantoj kaj uzantoj de la lingvo.

De tiu tempo, la Esperanto-movado ludas aktivan rolon inter la neregistaraj organizoj kunlaborantaj kun Unesko kaj UN. Aparte sur la kampoj de lingvaj rajtoj, la rajto de komunikado, edukado por paco, kaj interkultura dialogo, UEA fariĝis konata kaj respektata kunaganto en tiuj medioj. Nelaste pro tiuj kontribuoj, Unesko en 1985 akceptis duan rezolucion, per kiu ĝi denove rekonis la potencialon kaj jamajn atingojn de la uzo de Esperanto kiel ilo de internacia kompreniĝo. La dua rezolucio aparte notis la tre gravan kontribuon de la Esperanto-movado, kaj precipe de Universala Esperanto-Asocio, al la disvastigado de informoj pri la agado de Unesko, same kiel ĝian partoprenon en tiu agado.

Okaze de la 60-jariĝo de la unua Unesko-rezolucio, la prezidanto de UEA, d-ro Mark Fettes, verkis koncizan deklaron, kiu resumas la signifon de la kunlaboro inter la Esperanto-movado kaj Unesko. [Legu ĝin ĉi-sube.]

Laŭ la decido de la Komitato de UEA en Bonaero, d-ro Fettes nun realigas kun siaj kolegoj en la Estraro tutjaran programon por festi la datrevenon kaj reliefigi la multajn ligojn inter la agadoj de la Esperanto-movado kaj la laboro de Unesko. Kulmino de la Jaro Montevideo 60 estos la 100-a Universala Kongreso de Esperanto, okazonta de la 25-a de julio ĝis la 1-a de aŭgusto 2015 en Lillo, Francio. Por scii pli:Tekstoj de la rezolucioj de Unesko pri Esperanto.

Deklaro de la Prezidanto de UEA:

Esperanto kaj Unesko: 60 jaroj de komunaj streboj

markfettesHodiaŭ, en la Internacia Tago de Homaj Rajtoj, la movado por la internacia lingvo Esperanto samtempe festas la 60-jariĝon de sia kunlaboro kun Unesko, la branĉo de Unuiĝintaj Nacioj taskita pri edukado, scienco kaj kulturo.

Esperanto mem estas lanĉita antaŭ pli ol 127 jaroj, en 1887, kun la celo faciligi toleremon, kunlaboron kaj interkompreniĝon inter homoj el ĉiuj landoj. Per la disvastigo de lingvo, kiu estas komuna kaj libere uzebla posedaĵo de ĉiuj popoloj, la esperantistoj ekde tiu tempo laboras por la konstruado de unuiĝinta, paca, justa kaj prospera mondo.

Siavice, Unesko naskiĝis el la detruaj jaroj de la dua mondmilito, kiam fariĝis evidente, ke vera paco devas konstruiĝi en la mensoj kaj la koroj de la homoj. Tiu eduka misio ampleksas ne nur bazan klerigadon, sed ankaŭ la profundigon de reciprokaj kulturaj konoj inter la diversaj landoj kaj popoloj, inkluzive de la roloj de scienco kaj teknologio en la konstruado de paca mondo.

Hodiaŭ tiuj streboj estas same aktualaj kaj urĝaj, kiel antaŭ 60 jaroj. La mondo intertempe fariĝis multe pli proksime interligita, sed la principoj de egaleco kaj justeco ne estas tiuj, kiuj regas la procezon de tutmondiĝo. Kreskas la minacoj al kultura kaj lingva diverseco, kiun Unesko same kiel la esperantistoj rigardas kiel trezoron de la homaro; kreskas malegaleco, inkluzive de lingva malegaleco, en multaj sferoj de la homa vivo; kaj daŭras persekutoj, konfliktoj kaj militoj surbaze de diferencoj kulturaj, religiaj kaj politikaj.

Kiel la ĉefa tutmonda organizo de la parolantoj de Esperanto, Universala Esperanto-Asocio rekonfirmas la profundan paralelon inter ĝiaj agadoj kaj la laboro de Unesko. Esperanto estas ne nur teknika rimedo de komunikado, sed kultura kaj eduka projekto, celanta daŭripovan kaj justan mondan socion. En tiu spirito ni alvokas por vasta subteno al la streboj de Unesko sur plej diversaj kampoj de edukado, scienco kaj kulturo, kaj deklaras nian intencon plu energie labori por ilia diskonigo kaj realigo.

Mark Fettes
Prezidanto de Universala Esperanto-Asocio

Gazetaraj Komunikoj de UEA, 2014, №562

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi