Decembro 2014: Jubileoj, memordatoj kaj festoj

Decembro1. Monda kontraŭaidosa tago.

Tonkin2. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Humphrey Tonkin (1939-), filologo, brita kaj usona esperantisto, prezidanto de UEA (1974-80).

4. Antaŭ 50 jaroj naskiĝis la turka kantistino Sertab Erener (1964-), gajninto de la Eŭrovido-Kantokonkurso en 2003.

6. Antaŭ 25 jaroj (1989) en la Montreala Politekniko la kanada kontraŭfeministo Marc Lépine mortigis 14 junulinojn kaj sin mem.

8. Antaŭ 100 jaroj (1914) ĉe Falklandoj la brita mararmeo de Sturdee venkis la germanan mararmeon de von Spee.

Antaŭ 150 jaroj mortis Georgo Buleo (George Boole; 1815-64), fondinto de la “bulea algebro” kaj de la matematika logiko.

Luyken10. Tago de homaj rajtoj.

Antaŭ 150 jaroj naskiĝis Heinrich August Luyken (1864-1947), germandevena brita esperantisto, aŭtoro de kvar romanoj en Esperanto.

Sam Cooke11. Antaŭ 50 jaroj mortis la usona kantisto Samuel “Sam” Cooke (1931-64), ofte nomata la Reĝo de Soulo.

12. Antaŭ 75 jaroj (1939) la finnlanda armeo venkis la sovetuniajn trupojn ĉe Tolvajärvi.

Antaŭ 75 jaroj mortis la usona filmaktoro Douglas Fairbanks (1883-1939).

13. Antaŭ 150 jaroj (1864) Paragvajo komencis militon kontraŭ Brazilo.

Antaŭ 25 jaroj (1989) estis fondita la Liberal-demokrata partio de Sovetunio, nun konata kiel Liberal-demokrata partio de Ruslando (gvidanto: Vladimir Ĵirinovskij).

Софья ЗаменгофAntaŭ 125 jaroj naskiĝis Sofia Zamenhof (1889-1942), esperantistino, filino de Lazarj “Ludoviko” Zamenhof.

Antaŭ 50 jaroj naskiĝis la japana kantisto kaj gitaristo Hideto “hide” Matsumoto (1964-98).

14. Antaŭ 25 jaroj mortis la sovetunia fizikisto Andrej Saĥarov (1921-89), kunkreinto de H-bombo kaj politikisto, laŭreato de la porpaca nobelpremio (1975).

Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Karl Carstens (1914-92), prezidanto de FR Germanio (1979-84).

15. Tago de Zamenhof – Tago de la Esperanta libro.

Antaŭ 50 jaroj mortis Sergej Oĵegov (1900-64), aŭtoro de la plej populara vortaro de la rusa lingvo.

16. Antaŭ 1300 jaroj mortis Pepino el Herstalo (ĉ. 635-714), reĝo de frankoj (680-714).

17. Antaŭ 775 jaroj naskiĝis Kujo Yoritsugu (1239-56), kakamuea ŝoguno (1244-52).
Sabonis
19. Antaŭ 50 jaroj naskiĝis Arvydas Sabonis (1964-), le plej fama litova korbopilkisto, olimpika ĉampiono (1988) en la teamo de USSR, sesfoje proklamita la plej bona korbopilkisto de la jaro en Eŭropo.

20. Antaŭ 25 jaroj (1989) Usono invadis en Panamon.

Racine22. Antaŭ 375 jaroj naskiĝis la franca dramaturgo Jean-Baptiste Racine (1639-99).

Antaŭ 25 jaroj mortis Samuel Beckett (1906-89), irlanda verkisto, kunfondinto de la “absurda teatro”, laŭreato de la literatura nobelpremio (1969).

Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Swami Satchidananda (1914-2002), barata filozofo, guruo kaj jogmajstro.

24. Antaŭ 200 jaroj (1814) Usono kaj Britio subskribis pactraktaton en Gento.

25. Kristnasko laŭ la Gregoria kalendaro.

Antaŭ 25 jaroj post mallonga juĝo estis pafekzekutitaj la rumania komunisma ŝtatestro Nicolae Ceauşescu (1918-89) kaj lia edzino Elena Ceauşescu (1919-89).

26. Antaŭ 150 jaroj naskiĝis Yun Chi-ho (1864-1945), korea politikisto, unue aktivulo de la sendependisma movado kaj ministro pri eksteraj aferoj, poste partiano de Japanio.

27. Antaŭ 75 jaroj en la nazia koncentrejo Mauthausen mortis la germana filmteoriisto, historiisto kaj esperantisto Hermann Wilhelm Häfker (1873-1939), aŭtoro de la libro Jarmiloj pasas (1931), kiun li verkis en Esperanto.

30. Antaŭ 1975 jaroj naskiĝis Titus Flavius Vespasianus (39-81), romia imperiestro Tito (79-81).

31. Antaŭ 500 jaroj en Bruselo (tiam: en Brabanto) naskiĝis Andreas Vesalius (Andries van Wesel, 1514-64), fondinto de la scienca anatomio de la homo.

Ĉi tiu listo aperis en la decembra kajero de La Ondo de Esperanto (2014).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2014, №12.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2014/12/decembro-2/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Historio, Historio de Esperanto, Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi