Vivanta lingvo de vivanta komunumo

KCEKultura Centro Esperantista anoncas la definitivan daton de la kolokvo pri “Vivanta lingvo de vivanta komunumo”. Ĝi okazos ĉe la Esperanto-Domo en Ĉaŭdefono, salono Claude Piron, 27 februaro (alvenoj) – 2 marto 2015. La 1an de marto ĝi paŭzos pro la ĝenerala Asembleo de LF-koop.

Anoncis jam sian partoprenon pluraj (eks)akademianoj de esperanto kaj lingvaj komitatanoj de Esperantio: interalie la nuna prezidanto, prof. d-ro Christer Kiselman, kaj la eksa ĝenerala sekretario, d-ino Perla Martinelli. KCE estas klopodanta venigi la reprezentantojn de diversaj tendencoj (raŭmistoj, bonlingvistoj, piĉistoj, ktp) por ke la debato estu kiel eble plej artikita kaj nuancita.

En la programo

Vendredon la 27an
Alvenoj, mendebla vespera spagetumado en salono Klara

Sabaton la 28an matene (ekde 9h30)

Inaŭgura alparolo de Marie-France Conde Rey
Prelego de Christer Kiselman: “La lingvoj de Zamenhof 1878-2015: rapida trarigardo de rapida lingva evoluo”
Prelego de Giorgio Silfer: “Kio estas lingvo, laŭ diversaj kaj diverĝaj lingvopolitikoj en la nuna Esperantio”
(mendebla tunizia kuskuso, en salono Klara)

Sabaton posttagmeze (ekde 14h30)
Prelego de Carlo Minnaja: “Poeto kun popolo: ho animleva scio!”
(17h00 en unua kunvoko, 17h30 en dua)
Asembleo de KCE / Paralele vizito de unikaĵo: la interlingvistika CDELI aŭ la plej bela sinagogo en Svislando
(mendebla napola pico, en salono Klara)

Dimanĉon la 1an matene (ekde 9h30)
Ĝenerala Asembleo de LF-koop / Paralele vizito de unikaĵo: la Internacia Horloĝa Muzeo
aŭ la plej bela framasona loĝio en Svislando
(mendebla itala lunĉo, en la apulia restoracio Da Beppe)

Dimanĉon posttagmeze (ekde 14h30)
Prelego de Sabine Fiedler: “Frazeologio kiel pruvo de esprimriĉeco kaj viveco: la ekzemplo de esperanto”
Prelego de Zlatoje Martinov “Niaj retgazetoj: reala lingvo kaj virtuala komunumo?”
(mendebla ĵurasa fonduo, en salono Klara)

Lundon la 2an matene (ekde 9h30)
Prelego de György Nanovfszky: “La socilingvistika situacio en Indonezio: ĉu vivanta planlingvo de naciÙtata komunumo?”
Prelego de Perla Martinelli: “Kion postuli por esperanta lingvotestado?”
(mendebla lunĉo, en la bufedo de la najbara liceo)

Lundon posttagmeze (ekde 14h30)
Ebla konkluda debato (gvidus Bertil Nilsson)
(ekde 16h30)
Asembleo de Esperanta PEN-Centro
Post ĉiu prelego sekvos demandoj kaj respondoj, plus kafopaŭzo

Poŝta adreso: Postiers 27 – 2301 La Chaux-de-Fonds
Telefono: (41) 32 9267407
Retadreso: kce@esperantio.net

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo. Legosigni la fiksligilon.

Respondi