Novembro 2014: Jubileoj, memordatoj kaj festoj

Novembro1. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Philip Noel-Baker (1889-1982), brita diplomato, sportisto, laŭreato de la Nobela pacpremio (1959).

2. Antaŭ 100 jaroj (1914) Ruslando deklaris militon al la Otomana Imperio.

Antaŭ 50 jaroj (1964) en Sauda Arabio estis detronigita Saudo la 4a; la reĝecon prenis lia frato Fajslaj.

Ruslando4. Tago de Nacia Unueco en Ruslando.

5. Antaŭ 25 jaroj en Novjorko mortis Vladimir Horovic (1903-89), juda pianisto, formigrinta el Sovetunio en 1925.

6. Antaŭ 200 jaroj naskiĝis Antoine-Joseph “Adolphe” Sax (1814-94), inventinta saksofonon kaj arkokornon.

Sax

8. Antaŭ 150 jaroj naskiĝis Vera Komisarĵevskaja (1864-1910), la plej konata rusa aktorino en la komenco de la 20a jc.

Deng Xiaoping9. Antaŭ 25 jaroj (1989) Deng Xiaoping forlasis sian lastan oficialan postenon en Ĉinio.

Antaŭ 25 jaroj (1989) GDR malfermis la trapasejojn en la Berlina Muro.

10. Antaŭ 150 jaroj (1864) la aŭstria ĉefduko Maximilian Ferdinand Joseph von Habsburg-Lothringen iĝis imperiestro Maksimiliano de Meksiko.

Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Russell Charles Means (1939-2012), aktivulo de la indiana movado en Usono.

Клавдия Боярских11. Antaŭ 150 jaroj naskiĝis Maurice Leblanc (1864-1941), franca verkisto, aŭtoro de krimlibroj pri Arsène Lupin.

Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Klavdija Bojarskiĥ (1939-2009), sovetunia skiistino, trifoja ĉampiono en la 9a Vintra Olimpiko (Insbruko, 1964).

12. Antaŭ 25 jaroj mortis Dolores Ibèrruri (1895-1989), kromnomita La Pasionaria, ĝenerala sekretario (1932-60) kaj prezidanto (1960-89) de la Komunista Partio de Hispanio.

14. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Jawaharlal Nehru (1889-1964), la unua ĉefministro de Barato.

15. Antaŭ 125 (1889) jaroj Brazilo estis proklamita respubliko.

Tiny Goldsmith16. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Cecil Charles Goldsmith (1889-1972), angla esperantisto, administranto de Brita Esperanto-Asocio, sekretario de The Esperanto Publishing, ĝenerala sekretario (= direktoro) de IEL (1936-47) kaj UEA (1947-1955).

17. Internacia Studenta Tago.

Antaŭ 25 jaroj en Ĉeĥoslovakio komenciĝis la Velura Revolucio.

18. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Stanisław Kosior (1889-1939), la unua sekretario de CK de la Ukrainia Komunista Partio (1934-38) konsiderata kiel la ĉefa organizanto de la Granda Malsato en Ukrainio.

Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Haguroyama Masaji (1914-69), japana sumoisto, la 36a jokozuno.

19. Antaŭ 175 jaroj naskiĝis Emil Škoda (1839-1900), ĉeĥa inĝeniero kaj entreprenisto, fondinto de la fabriko Škoda en Plzeń.

20. Monda Infana Tago.

Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Edwin Powell Hubble (1889-1953), usona kosmologo kaj astronomo, kies nomon havas la kosmoteleskopo Hubble.

21. Antaŭ 50 jaroj en Novjorko estis konstruita la pendoponto Verrazano-Narrows, kiu ĝis 1981 estis la plej longa pendoponto en la mondo.
Nov-Jorko
22. Antaŭ 25 jaroj (1989) estis murdita la 13a libana prezidento René Moawad.

24. Antaŭ 375 jaroj (1639) Jeremiah Horrocks unuafoje en la mondo observis pasadon de Venuso antaŭ Suno.

Tina Turner26. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Tina Turner (aŭtente: Anna Mae Bullock, 1939-), usona kantistino, aktorino kaj dancistino, okfoja laŭreato de la premio Grammy.

27. Antaŭ 25 jaroj (1989) la drogmafia organizo de Pablo Escobar eksplodigis aviadilon Boeing 727.

29. Antaŭ 700 jaroj mortis Filipo la 4a de Francio (1268-1314), kromnomita Filipo la Bela.

Antaŭ 150 jaroj (1864) en Usono okazis la masakro de Sand Creek, en kiu pli ol cent indianoj estis murditaj.

30. Antaŭ 75 jaroj (1939) Sovetunio atakis Finnlandon, komenciĝis la Vintra Milito.

Antaŭ 25 jaroj (1989) en Berlino teroristoj el la Ruĝarmea Frakcio murdis la prezidanton de Deutsche Bank financiston Alfred Herrhausen.

Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Mieczysław Sygnarski (1889-1979), pola instruisto kaj esperantisto, aŭtoro de kelkaj lerniloj de Esperanto.

Ĉi tiu listo aperis en la novembra kajero de La Ondo de Esperanto (2014).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2014, №11.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2014/11/novembro-2/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Historio, Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi