Japanio: Obama, sed ne tiu

JapanioLa lastjara 100a Japana Esperanto-Kongreso okazis en la granda urbo Tokio, la ĉefurbo de Japanio. Kontraŭe, la ĉi-jara 101a kongreso gastis la 11-13an de oktobro en la malgranda urbo Obama kiu frontas al bela maro. La urbo Obama estas historio-riĉa kaj havas kelkajn fiŝajn havenojn. Estas interese, ke kiam Barack Obama kandidatiĝis por la posteno de la usona ŝtatprezidanto, la urbanoj apogis lin ĉar la literumoj koincidas.

Inter la 240 kongresanoj estis 29 el 9 landoj ekster Japanio, inkluzive de 12 el Ĉinio kaj 7 el Koreio, kiuj partoprenis en la 4a ILEI-Seminario en Orienta Azio (ISOA) en la antaŭa semajno. Krome, preskaŭ 200 personoj pagis reduktitan kotizon por morale subteni la kongreson sen ĉeesti ĝin.

En la inaŭguro salutis Suzuki Keiichiro, la prezidanto de Japana Esperanto-Instituto kiel la kongresa prezidanto; Kitagawa Syozi, la estro de Loka Kongresa Komitato; Matsuzaki Kouji, la urbestro de Obama; reprezentantoj de la invititaj landaj asocioj: Nan Youli el Ĉinio, Bak Suhyeon (Elstara) el Koreio kaj s-ro Huynh Van Ut el Vjetnamio; kaj invititaj prelegantoj: prof-ino Gong Xiaofeng (Arko) el Ĉinio kaj Kim Seon-Wook (Suno) el Koreio.

Ĝojigis la ĉeestantojn, ke la urbestro Matsuzaki salutis du-trione en la bele prononcita Esperanto – ja Kitagawa Syozi, la estro de LKK estis instruisto de la urbestro kiam li estis en duagrada mezlernejo.

La kongresa temo estis “Ni akordu trans la maro – manĝo, naturo kaj amikiĝo”. Prelegoj malfermaj al la civitanoj okazis pri jenaj temoj:

  1. Prof. Isobe Shosaku, specialisto kaj esperantisto, pri sekureco kaj kvalito de manĝaĵoj,
  2. Arko pri situacio de medio kaj energio en Ĉinio,
  3. Nisino Hikaru pri ĉi tiu distrikto, ne tro dependanta de atomcentraloj,
  4. prof. Kimura Goro Christoph pri energi-konverto el loĝlokoj – ekzemploj en Germanio kaj la ebleco en Japanio,
  5. Suno pri sia unumonata vojaĝo tra Japanio per Esperanto,
  6. s-ro Omori Kazuyoshi pri la de li reeltrovita historio, ke la vilaĝanoj savis la koreajn ŝipanojn, kies ŝipoj drivis al la bordo de Obama en 1900.

Okaze de la kongreso memore eldoniĝis la bild-libro La vilaĝo, al kiu blovis la vento en Esperanto.

Pri la nukleaj centraloj prelegis en alia programero la budhisma monaĥo Nalazima Tetuen, kaj la germana kuracisto d-ro Dieter Kleemann.

Kiel unu el la fakkunsidoj okazis “Azia Agado”. Tie la invititoj el Azio raportis pri sia agado en Koreio, Vjetnamio kaj Ĉinio.

Sekvis raportoj pri Japanio, KAEM (Komisiono pri Azia Esperanta Movado de UEA) kaj pri JEJ (Japana Esperanto-Junularo) kaj invito al la 33a Komuna Seminario okazonta en Vjetnamio. Menciiĝis, ekzemple, “kakaotokaj” (poŝtelefonaj) kursoj en Koreio, printempa kaj somera renkontiĝoj en Vjetnamio kaj kurso en universitato en Hanojo, la 10a kongreso kaj malfermo de la Esperanto-muzeo en la urbo Zaozhuang en Ĉinio, enketo de JEI-membroj pri taksado kaj farendaĵoj de JEI. Petiĝis kontribuo de japanoj al la azia movado. JEJ fortigas edukadon. Post ĉiu raporto okazis demandoj, kaj sekvis libera diskuto.

Multaj kongresanoj loĝis en vilaĝaj loĝejoj proksime de fiŝhaveno. La kongresa bankedo estis en la dua vespero ĉe la vilaĝloĝejoj. Do, en la bankedo oni preparis multajn freŝajn krudajn fiŝojn. Partoprenantoj multe ĝuis la manĝaĵojn.

La programeroj en la lasta tago estis mallongigitaj pro la proksimiĝo de tajfuno. Ni revenis hejmen kun kara memoro kaj refreŝigita energio.

Kimoto Yasuhiro

Ĉi tiu artikolo aperis en la decembra kajero de La Ondo de Esperanto (2014).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2014, №12.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2014/11/japanio-2/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi