Premio Maŭro La Torre

Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) kunlabore kun la familio La Torre anoncas konkurson pri esplorlaboro en unu el la kampoj, en kiuj laboris la karmemora prezidanto de ILEI, Profesoro Mauro La Torre (1946-2010). En 2011 la Komitato de ILEI elektis profesoron Mauro La Torre honora membro de ILEI.

La esplor-kampoj estas:

  • Aplikoj de lingvoteknologio al Esperanto kun rezultaj vortaroj aŭ pli ĝeneralaj lingvosciencaj pritraktoj
  • Interkultura edukado per Esperanto
  • Instruado de Esperanto kaj iloj por instrui Esperanton
  • Perfektigaj kursoj por instruantoj de Esperanto
  • Retaj kursoj pri Esperanto
  • Evoluo de la vorttrezoro de Esperanto tratempe kaj nuntempe

La kandidato anoncu sian intencon partopreni kaj sian temon ĝis la 1a de januaro 2015.

La ILEI-estraro kaj la familio La Torre tiam starigos juĝ-komisionon en rilato kun la temo de la esplor-laboro.

La esplor-laboro devas esti dokumentita kaj priskribita en raporto de almenaŭ 20 A4-paĝoj, maksimume 30 paĝoj.

La laboraĵo estu transdonita rete al ilei.prezidanto@gmail.com ĝis la 30a de aprilo 2015 por la unua okazigo de la konkurso, kaj en papera formo po unu ekzemplero al la familio La Torre, al ILEI kaj al la ĵurio (la kandidato ricevos la stratadresojn de la ricevontoj) (entute kvin ekzempleroj).

La anonco pri la gajninto okazos antaŭ la 30a de junio 2015. La gajninto devos sendi ok paperajn ekzemplerojn de sia laboraĵo, tio estas po unu, al diversaj gravaj bibliotekoj en la mondo laŭ la programo de ILEI “Ni Savu Niajn Semojn”.

La premio konsistas el sumo de 500 eŭroj. ILEI retenas al si la rajton eventuale aperigi la gajnintan raporton. La premio estos transdonita la unuan fojon en la jaro 2015 okaze de la 48a ILEI-Konferenco en Oostende, Belgio, kaj anoncita en la 100a Universala Kongreso de UEA en Lille. La konkurso okazos poste ĉiun duan jaron. En ĉiu konkursjaro la premio estos transdonita en la tiujara konferenco de ILEI kaj pli vaste prezentita en la samjara Universala Kongreso de UEA.

Mireille Grosjean
prezidanto de ILEI

Ĉi tiu artikolo aperis en la novembra kajero de La Ondo de Esperanto (2014).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2014, №11.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2014/11/ilei-7/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi