Paĝoj el la historio de la Sukcena Lando (19)

Kenigsbergo post la bombado 1944
La 19a paĝo. La antaŭaj 18 paĝoj estas legeblaj en nia arkiva retejo.

La septembra kampanjo

Ni haltis ĉe la eventoj de 1939. La Pollanda kampanjo, konata kiel la operaco Weiss (en Pollando: Septembra kampanjo), de la nazia Germanio komenciĝis la 1an de septembro 1939 en la libera urbo Dancigo per batalo ĉe la duoninsulo Westerplatte, kie lokiĝis Pollanda armea transita deponejo. Samtempe la naziaj trupoj invadis Dancigon; tie la Pollanda poŝtejo rezistis dum 14 horoj. Ĉi tiun heroan defendadon fare de polaj poŝtistoj kaj nemultaj popolarmeanoj priskribis en Lada tamburo Günter Grass, kies kaŝuba onklo estis inter la mortpafitaj poŝtej-defendantoj.

Rezulte Germanio aneksis Dancigon kaj parton de Pollando. Tio ŝanĝis la limojn de la provinco Orienta Prusio al kiu estis enkorpigita la distrikto Zichenau (Ciechanów), formita sur la konkerita Pollanda teritorio. Okcidenta Prusio, Pomerio kaj Dancigo formis la novan provincon Dancigo-Okcidentprusio.

La milito pluen ruliĝis

La Dua Mondmilito baldaŭ forlasis la limojn de Orienta Prusio, sed en la provinco sentiĝis la spirito de la milito: komandejoj, hospitaloj, servaj kaj provizaj taĉmentoj… Ĉi tie baziĝis la armea grupo Nordo, partopreninta en la operaco Weiss, kaj – kune kun la armeaj grupoj Centro kaj Sudo – en la operaco Barbarossa kontraŭ Sovetunio. Nordo post la konkero de la Balta regiono ekde septembro 1941 kun la Finnlandaj trupoj partoprenis la sieĝon de Leningrado.

Pro la proksimeco de la Orienta fronto, Orienta Prusio estis loko taŭga por militkaptitoj. Ĉi tie estis aranĝitaj ĉ. 20 koncentrejoj. Ekzemple, en Stalag-I-A – Stablack (nun Furmanovo en Kaliningrada regiono) unue troviĝis nur la polaj militkaptitoj. Poste ĉi tien estis venigitaj francoj kaj belgoj. Sovetuniaj militkaptitoj aperis en julio 1941, ili baldaŭ iĝis la nacia plimulto. Averaĝe en la koncentrejo estis ĉ. 60 mil homoj. La sovetuniaj kaptitoj lokiĝis en aparta zono, kien ne rajtis veni medicinistoj, ili amasmortadis pro malsato, malsanoj kaj labortraŭmoj.

Pro la mobilizado de germanoj necesis kompensi nesufiĉon de laborfortoj per militkaptitoj kaj alilandaj laboristoj. La nocio “orienta laboristo” (ostarbeiter) en majo 1942 estis oficialigita por la negermanaj laboristoj, venigitaj el la okupitaj teritorioj. Por ili estis konstruitaj barakaroj kun pli bonaj kondiĉoj ol tiuj por la militkaptitoj. En septembro 1944 en Orienta Prusio estis 237.229 alilandaj laboristoj, el kiuj 52.906 orientaj laboristoj. La ŝipkonstruejo Schichau iĝis la plej granda entrepreno en Kenigsbergo kun 19 mil laboristoj, el kiuj ĉirkaŭ duono estis alilandanoj.

La Lupa Kuŝejo

En Orienta Prusio situis la ĉefrestadejo de Hitlero Wolfsschanze (Lupa kuŝejo) en la arbaro Görlitz je 8 km de Rastenburg (nun Kętrzyn en Pollando). Ĝi estis vera urbo kun areo 2,5 km², plus 8 km² da arbaroj kun ĉ. cento da bunkroj, fortikigitaj konstruaĵoj, du aerodromoj, elektrocentralo, komunikada centro, mallarĝtraka fervojo… La tuta teritorio estis ĉirkaŭita per 10-kilometra minkampa strio larĝa je 50-150 metroj. (Dum la malminado, kiu daŭris ĝis 1956, estis trovitaj 54 miloj da minoj.)

Wolfsschanze

Wolfsschanze: Hitlero akceptas la SS-estron Heinrich Himmler (malantaŭ Hitlero staras lia sekretario Martin Bormann).

Unuafoje Hitlero kun la tuta supera estraro kaj la stabo venis al Wolfsschanze la 23an de junio 1941, la sekvan tagon post la atako kontraŭ USSR. De ĉi tie Hitlero gvidis siajn armeojn, pasiginte ĉi tie entute 800 tagojn, nur de tempo al tempo forveturante al Berlino kaj aliaj rezidejoj. Ĉi tie la 20an de julio 1944 estis entreprenita atenco kontraŭ Hitlero. La 25an de januaro 1945 Wolfsschanze estis eksplodigita kaj forlasita 48 horojn antaŭ la alveno de la Sovetia armeo.

Kiam la ĉielo falis sur la teron

Bombado 1944
En aŭgusto 1944 Kenigsbergo estis preskaŭ komplete neniigita per la bombado de la brita aerarmeo. La germana filozofo Volker Gerhardt atentigas, ke la mondkonatan tragedion de Dresdeno antaŭis ne malpli terura detruo de Kenigsbergo, kiu iĝis la unua granda germana urbo en kiu estis elprovita science ellaborita detrua tekniko.

La mezepoka Kenigsbergo, kiu neniam estis grave damaĝita de militoj dum siaj 700 jaroj da ekzisto, malaperis dum du noktaj aeratakoj, la 26-27an kaj la 29-30an de aŭgusto 1944.

Kiel raportis la sekvan tagon post la unua atako Manchester Guardian la bombaviadiloj faris 2000-mejlan flugon por efektivigi la atakon kontraŭ la ĉefurbon de Orienta Prusio, la plej grava haveno por provizado de germanoj, kiuj je 100 mejloj oriente batalas kontraŭ la Ruĝa Armeo. Bombaviadiloj pasigis en aero dek horojn, ŝarĝitaj per novaj bruligaj bomboj. La bombado limiĝis per 9,5 minutoj. La fajro estis videbla je 250 mejloj de la urbo. La unua atako trafis la orientan parton de Kenigsbergo.

Tri tagojn poste 189 Lancaster-oj ĵetis 480 tunojn da bomboj al la urbocentro, kiu malhavis industriajn objektojn. Laŭ la pritaksoj rezulte de la britaj bombadoj estis neniigitaj nur 20% da industriaj objektoj, sed 41% da ĉiuj konstruaĵoj. Plej suferis la historia urbocentro: ruiniĝis la reĝa kastelo, la mezepoka katedralo, la malnova kaj nova konstruaĵoj de la universitato Albertina kaj kirkoj. Pereis ĉ. 5 mil loĝantoj, 200 mil kenigsberganoj iĝis senhejmaj.

La germana-juda violonisto Michael Wieck, kiu kiel 16-jarulo travivis la bombadon, en sia libro Sunsubiro de Kenigsbergo skribis: “Estis infero… La tuta centro ekflamis preskaŭ samtempe”. Pri la bombadoj ankaŭ rakontis deviga laboristo Jurij Ĥorĵempa venigita el Gomelj:

La dua bombado estis vera infero, kiu, ŝajnis, neniam finiĝos. La britoj unuafoje uzis ŝargaĵon kun napalmo. Fajrobrigadanoj penis estingi ĉi tiun maron da fajro, sed nenio helpis. Ĝis nun antaŭ miaj okuloj duonvestitaj homoj sin ĵetas diversloken inter flamoj, dum el la ĉielo kun hurlo falas pliaj kaj pliaj bomboj…

Fine de aŭgusto ĉi-jara en Kaliningrado oni omaĝis la 70an datrevenon de la bombado. En la rekonstruita katedralo okazis koncerto Rekviemo kaj prezento de la libro de Volker Gerhardt La leĝoj de milito aŭ militaj krimoj? La vero pri la detruado de Kenigsbergo. En la Germana-rusa domo okazis diskuto kaj renkontiĝo kun la travivintoj.

Halina Gorecka

(Daŭrigota)

Ĉi tiu artikolo aperis en la oktobra kajero de La Ondo de Esperanto (2014).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2014, №10.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2014/11/gorecka/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Halina Gorecka, Historio, Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi