Interlingvistika Simpozio la 3an fojon en UAM

UAM

Prof. Zbygniew Galor, prof. Ilona Koutny, prof. Marek Nawrocki (vicrektoro de UAM) dum la malfermo de la simpozio

La 25–26an de septembro 2014 okazis la 3a Interlingvistika Simpozio en la Lingvistika Instituto (Novfilologia Fakultato) de la Universitato Adam Mickiewicz (UAM, Poznano) kun la ĉefa temo Problemoj de internacia lingva komunikado kaj iliaj solvoj. La simpozion malfermis prof. Marek Nawrocki, vicrektoro de UAM, parolis d-ro Paweł Nowakowski, vicdirektoro de la Lingvistika Instituto kaj Kajetan Pyrzyński, honora konsulo de Peruo.

En nia tutmondiĝinta epoko la internacia kaj interkultura komunikado estas ĉiutaga neceso, pro tio la simpozio koncentriĝis al temoj: Kiuj estas la scenaroj de efika komunikado certiganta ankaŭ la egalecon de la partneroj? Kiom estas la kostoj, investoj por ĝin atingi? Kiel ni povas konservi kaj transdoni niajn naciajn kulturajn valorojn kaj identecon en la multkultura mondo? Kiel konstruitaj lingvoj povas kontribui al la internacia komunikado? Kiel Esperanto peras inter kulturoj?

Okazis kvar ĉefprelegoj kaj 34 prelegoj en du sekcioj en la tri oficialaj lingvoj: Esperanto, pola kaj angla. Pli ol 60% de la partoprenantoj (ĉ. 70 personoj) estis eksterlandano. La sekcio pri lingvopolitiko traktis aktualajn demandojn en Urkrainio, en la eksjugoslaviaj ŝtatoj, Litovio kaj Kimrujo. Temis ankaŭ pri la influo de la angla al naciaj lingvoj kaj pri la psikologia ekonomio de la industrio de la angla lingvo. Ankaŭ la lingvouzo en Afriko estis tuŝita. La sekcio pri tradukado analizis la kulturo-transigajn problemojn de tradukado.

La ĉefprelego de S. Fiedler prezentis la tendencojn en la fakliteraturo solvi la problemojn de la internacia komunikado, tiu de I.Ertl aplikojn kaj misaplikojn en la lingvopolitiko de la Eŭropa Unio. Ĉu eblas analizi Esperanton laŭ kriterioj aplikataj al naturaj lingvoj – revenis en la ĉefprelegoj de N. Dols kaj I. Koutny.

Interkultura komunikado per Esperanto aperis en pluraj prelegoj, traktantaj, ekzemple, la eblecojn en internacia komunumo, inter malsamlandaj lernejoj kaj en familio. Okazis prelego pri logikecoj en lingvoj, kritiko de la malfortaj punktoj de Esperanto kaj reciprokaj influoj inter Esperanto kaj gepatraj lingvoj de la parolantoj. Okazis prelego pri klasifiko de konstruitaj lingvoj, pri la vojo de Bliss-sistemo de planlingvo al helpilo por la handikapitoj. La ekzemplo de Sanskrito montris, ke lingvoplanado jam okazis antaŭ pluraj mil jaro.

La programo kaj resumoj troviĝas en: http://www.staff.amu.edu.pl/~interl/interlingvistiko/simp14programo.html. Elektitaj artikoloj aperos en la universitata lingvistika revuo JKI (Lingvo.Komunikado. Informado).

La simpozion antaŭis la unua sesio de la Postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj, startigitaj jam la 6-an fojon ekde 1998 en la Lingvistika Instituto sub la gvido de prof. Ilona Koutny. 26 aliĝintoj el 14 landoj komencis sian 3-jaran studadon.

Ni intervjuis mallonge du gastojn kiuj kontribuis kaj al la programo de sesio kaj de la simpozio.

Sabine Fiedler (profesoro en la angla fako de la Universitato en Leipzig, prezidanto de la Germana Interlingvistika Societo)
Fiedler
Pri kio okupigxas interlingvistiko?

Unu el la problemoj de interlingvistika esplorado estas, ke la termino “interlingvistiko” estas diversmaniere komprenata kaj uzata. Tion, cetere bone prilumis la simpozia prelego de Szabolcs Szilva Diversaj aliroj al la klasifiko de planlingvoj, prezentante la rezultojn de sia diplomlaboraĵo por la Postdiplomaj Studoj en Poznan. Laŭ la opinio de la germana Societo pri Interlingvistiko (Gesellschaft für Interlinguistik e.V.: www.interlinguistik-gil.de) la studobjekto de interlingvistiko estas internacia lingva komunikado kun ĉiuj aspektoj (i.a. lingvistikaj, kulturaj, ekonomiaj kaj politikaj). La fokuso de interlingvistikaj studoj estas la strukturo kaj funkcio de planlingvoj kiel ekz. Esperanto.

Via anglalingva ĉefprelego trarigardis la fakliteraturon en la tereno internacia komunikado kaj planlingvoj. Kiun rolon povas havi Esperanto en la komunikado de EU?

Esperanto (aŭ alia planlingvo) ĝis nun ne estis vere sukcesplena en sia tasko plifaciligi grandskale internacian lingvan komunikadon. Pro tio oni povus atendi, ke planlingvo tute ne ludas rolon en la fakliteraturo pri lingvopolitiko kaj lingvistiko. Sed tio ne ĝustas. Ŝajnas, ke esploristoj en tiu tereno ne povas ignori la temon. En la fakliteraturo estas diskutataj la avantaĝoj de uzado de planlingvo (kiel komunika egalrajteco, efikeco, la t.n. propedeŭtika valoro) kaj malavantaĝoj (malbona reputacio, limigita komunika funkcio, eŭropeca karaktero de Esperanto); temoj kiel la ekzisto de propra kulturo, la evoluo de la lingvo kaj la influo de denaskuloj estas traktataj kiel debateblaj aspektoj. Por respondi al la demando: Por la komunikado de EU nuntempe ne gravas unu unueca lingvo – nek nacia, nek planlingvo –, sed la konservado de multlingveco. Ĉu Esperanto kapablas kontribui al tiu (ekz. kiel pontlingvo por tradukado – kiel R. Phillipson proponis en sia libro Only-English Europe ‘Nur-angla Euxropo ?’ en 2003 – tion oni devas detale pristudi.

Viaj esploroj rilatas ankaŭ al frazeologio de la angla kaj de Esperanto, vi aperigis pri ambaŭ librojn. Ĉu eblas paroli pri frazeologio de planlingvo?

Kompreneble! Frazeologiaĵoj estas fiksitaj esprimoj, kiujn la lingvo metas je nia dispono pro ofta uzo en specifaj situacioj; temas pri fiksitaj vortgrupoj kaj frazoj, kiuj estas storataj kiel tutaĵoj en nia memoro. Ĉiu vivanta lingvo, lingvo uzata de parolantaro, enhavas ilin, do ankaŭ Esperanto. Esperanta frazeologio, cetere, evoluas simile al tiuj de nacilingvoj: parto inter ili estas prunteprenitaj el aliaj lingvoj (ekz. la nigra ŝafo, formulo kiel en nuksoŝelo), t.e. ili estas internacie konataj; alia parto estas kunligita kun la vivo en la lingvokomunumo kaj malfacile tradukebla (ekz. Ne krokodilu!, La nepoj nin benos). La ekzisto de tiu laste menciita parto fakte estas pruvo por la viveco kaj esprimeco de la lingvo, por la kultureco de Esperanto, por tiel diri.

Nicolau Dols Salas (profesoro kaj dekano en la Filologia fakultato de la Universitato en la Balearaj Insuloj, membro de la Kataluna Scienca Akademio)

Vi okupiĝas pri fonetiko kaj fonologio. Ĉu internacia planlingvo kiel Esperanto havas fiksitan fonetikan sistemon, ĉu ekzistas prononca normo?

Unu el la komunaj trajtoj de artefaritaj lingvoj estas ke ili kutime estas planitaj surpapere kaj ne ekestas buŝe, male al la “naturaj” lingvoj, kiuj naskiĝis el la buŝo de siaj parolantoj antaŭ ili atingis paperon. Diverseco en la prononcado de Esperanto ekzistas. Tamen komprenado eblas tute senproblema, ĉar interkomunikado ne dependas nur de la malkodado de sonĉeno, sed ankaŭ de la kunteksto kaj de aliaj faktoroj. Aliflanke, la fonologia sistemo de Esperanto malfaciligas konfuzojn, eĉ se la parolantoj apartenas al malsamaj lingvofamilioj.

Via ĉefprelego temis pri malrigideco kaj moderneco de Esperanto. Ĉu vi povus diri tre mallonge, pri kio temas?

Modernigado entenas kunfluon de pluraj aspektoj de vivmaniero: nutraĵoj, vestaĵoj, rutinoj, eĉ estetiko kaj ŝatoj evoluas al unueco, ne nur ene de ĉiu lando, sed ankaŭ internacie. En ĉiu lingvo oni observas tendencon al malapero de akĉentoj, ĉefe en formala komunikado, kiam, ekzemple, oni parolas al malkonataj homoj, kiel oni faras en la televido. Lingva malrigideco signifas lasi larĝajn spacojn de libereco al parolantoj, lingva modernigado devigas redukti tian liberecon, eĉ se ĝi ne signifas perfortan agadon, sed memvolan akomodiĝon al respektindaj ŝablonoj.

Ĉu la angla aŭ Esperanto pli taŭgas el fonetika vidpunkto por la rolo de mondolingvo?

El fonetika vidpunkto estas du aspektoj gravaj en ĉi tiu kampo: (1) la simpleco de la sonsistemo, kaj (2) la rilato inter skribo kaj prononco. Esperanto havas tute regulan skribmanieron, kaj pro tio oni povas legi iun ajn vorton eĉ se oni ne konas ĝian signifon aŭ neniam antaŭe aŭdis alian homon prononcantan la vorton. Tio ne eblas en la angla. La angla havas ankaŭ pli multe da vokalaj tembroj ol Esperanto, kies vokalaro estas nur kvinmembra. Fonetike estas pli facile lerni Esperanton ol la anglan…, sed ĉi tio ne sufiĉas haltigi la fortegan impulson de la angla.

Raportis kaj intervjuis Ilona Koutny

Ĉi tiu artikolo aperis en la novembra kajero de La Ondo de Esperanto (2014).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2014, №11.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2014/10/uam-7/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Lingvoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi