Fieron sentu ni interne

Vortoj de komitatano Z

La estraro de UEA lanĉis membrovarban kampanjon. Ni ne plu memoras, kiam iu antaŭa estraro faris similan provon. Alvokoj ne mankis, sed sistema plano ne estis farita almenaŭ en tiu ĉi jarmilo. La alvokoj estis io por festparoladoj kaj novjaraj salutoj de la prezidanto, sed en la ĉiutago oni restis kontentaj tiom longe, kiom la membraro pendolis ĉirkaŭ 6000. Necesis fali sub la kritikan limon de 5000 membroj por vekiĝi. Laŭ la informoj al la komitato la risko estas granda, ke ankaŭ ĉi-jare UEA restos sub tiu limo, por la dua jaro sinsekve. La vekiĝo de la teamo de Fettes estas pli ol komprenebla, ĉar en sia Strategia Plano Fettes engravuris la celon, ke la membraro kresku ĉiujare 10%. Laŭ la lastaj informoj eĉ unuprocenta kresko ne okazos en la unua jaro de la planperiodo.

La evoluo mobilizis la estraranojn ne nur al varbkampanjo. Ili ne povis ne atenti, ke plej multe malaperis membroj, kiuj ricevas la revuon Esperanto. Se ilia nombro restus senŝanĝa, UEA facile rehavus 5000 membrojn. Tio estus sukceso en la jaro de la plej malgranda UK post la 2a mondmilito. La fama kongresa efiko influas la statistikon foje pluse foje minuse, sed ĝi ne difinas la evoluon en longa daŭro. La malbonfaranto jam de longe estis la “revua efiko”, kiu mordis el la statistiko 100–200 membrojn jare. Dum jardeko estraroj pretekstis, ke tio estas neevitebla pro la interreto, ĝis tuj post sia elekto la nova prezidanto Fettes kuraĝis montri al la revuo mem. Se varo ne vendiĝas, io devas esti misa pri la varo. Devis esti elreviĝo al li, ke la nova redaktoro Valle ne plenumis liajn esperojn. Malnaivan observanton tio ne surprizis, ĉar per tiel vakua bombasto Valle prezentis sin kaj sian – ĉu vi memoras? – novelanismon jam antaŭ ol aperis lia unua numero. Nun ni donu al Fettes novan poenton pro la kuraĝo almenaŭ duone agnoski la realon kaj daŭrigi la kontrakton kun Valle nur per duonjaro. Ĝis la kunsido en marto la mensoj en la estraro eble sufiĉe maturiĝos por adiaŭi Valle kaj ekserĉi alian, al kiu konfidi la oficialan organon. Fettes agos saĝe, se li silente ekserĉos jam pli frue.

La estraro komencis plani ankaŭ agadon sub la etikedo “Montevideo 60″ memore al la rezolucio de Unesko en 1954. Tiu atingo signifis enorman kuraĝigon al la Esperanto-movado kaj kreskigis la prestiĝon de UEA inter esperantistoj pli ol iu ajn alia unuopa evento. La skipo de Fettes devus nun klopodi denove briligi la blazonon de UEA, utiligante la jubileon de Montevideo. Al herboradika esperantisto gravas povi fieri pri sia esperantisteco, almenaŭ interne de si mem se ne publike. Lapenna kaj Tonkin sciis ŝmiri tiun memfieron per elstara atento al la rilatoj kun UN kaj Unesko, ĝis oni ekridis pri uneskismo, kiu atingas nenion konkretan por antaŭenigi Esperanton. Feliĉe en la pinto de UEA ĉiam restis sufiĉe da uneskismo por prizorgi, ke la asocio ne perdu sian statuson ĉe UN kaj Unesko. Sen ĝi UEA estus pli ordinara faktoro en Esperantujo kaj tio eĥus ankaŭ en ĝia membrostatistiko.

Finfine UEA ne savos sian statistikon nur per leginda revuo aŭ alloga retejo, sed ĝi devos plu resti io speciala, ne nur unu inter multaj. Pli efika varbado, distribuado de aliĝiloj kaj donacado al Fondaĵo Canuto povos iom helpi, sed rezultos nur portempaj fruktoj, se en la komitato oni primokas la klopodojn por Nobel-premio, ĉar “UEA ne meritas ĝin”, kaj se trejnisto de AMO-seminario deklaras en retforumo, ke UEA ne estas necesa.

Komitatano Z

Legu kelkajn pli fruajn Vortojn de Komitatano Z:

Esperanto plej gravas – kaj unue Esperanto
Ricevinte la revuon de Valle
Atendante la revuon de Valle
Ĉu io nun estas nova?
Antaŭraporto el Rejkjaviko
De B al Buller
Al pli azia estonteco de UEA
Survoje al la Fettes-erao
Hundoj bojas, karavano vojas
Lingvaj dorsosakuloj

Ĉi tiu artikolo aperis en la oktobra kajero de La Ondo de Esperanto (2014).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2014, №10.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2014/10/kz-8/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Vortoj de Komitatano Z kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al Fieron sentu ni interne1

  1. La senhontaj laŭdoj de komitatanoj Z supozigas, ke li intertempe mem sukcesis esti ano de la “koterio” (kiel la silentigita Künzli kutimis diri) kaj pro tio mankas nun kritika voĉo.

    Mi ne estas konvinkita, ke la “strategio” de la UEA-estraro estas tiom elstara. Mia ĉefa kritiko estas, ke la estraro deziras “eduki” la membrojn kaj aktivuloj por realigi la planojn. Ne estas loko, kie okazas la kunordigo de la multaj ekzistantaj projektoj, kiuj ofte ne scias pri aliaj.

    Eble la “ĝemelurboj” povas estis ekzemplo, kiel preferinde ne funkciu. Intertempe la ĝemelurba bulteno estas reduktita al fanfaronado pri aktivecoj de la “ĉefoj” kaj eminentuloj. Interŝanĝo de spertoj de la aktivuloj en la ĝemelurboj ne okazas.

    Ankaŭ la nuna estraro de UEA preferes ŝvebi en ĉielaj nuboj. Tiel ĝi pli kaj pli perdas la fidon de la bazo.

    Certe estas grupo de longajaraj kaj maljunaj UEA-membroj, kiuj pro tradicio kaj kutimo apogas la grandan organizon. Ili regas la diskuton per siaj temoj kaj interesoj. Sed mankas argumentoj, kial pli juna Esperanto-parolanto aliĝu al la granda tutmonda organizo. Ili nur krias: “Subtenu nin, abono la revuon, donacu monon!”

    Sed kion vi ricevas?

Respondi