Komentoj pri: Skotlando: Reagoj pri la referendumo

De: Ed Robertson
Permesu al mi komenti kiel enlandano kiu travivis la la kampanjon en Skotlando mem. Jes, oni povas ĝoji, ke multrilate la procedo estis vera sekvinda modelo de interregistara konsento kaj manko de perforto.

Tamen, al mi la kampanjo mem ne sentiĝis tiel justa aŭ demokratia:

- Analizo de la TV-dissendoj dum la jaro antaŭ la referendumo montris 3:2-proporcian favoron kontraŭ sendependiĝo (http://www.medialens.org/index.php/alerts/alert-archive/2014/759-scotlandshire-bbc-scotland-coverage-of-the-independence-referendum.html)

- Ĉiuj tagĵurnaloj malfavoris sendependiĝon (ne tre surprize, ĉar ĉiuj tagĵurnaloj kiuj havas disvastiĝon en Skotlando havas posedantojn kiuj ne loĝas en Skotlando). Nur unu ĉiusemajna ĵurnalo, “Sunday Herald” subtenis sendependiĝon.

- La kampanjo por sendependiĝo frontis la potencon de la plej sperta imperiisma potenco en la historio de la homaro. La oficialaj prononcoj de la brita registaro (ekz. pri la valuto, EU-membreco ktp) estis majstre koreografitaj, kaj la reguloj pri financadlimoj por propagando estis kalkuladoj je tut-britia bazo. La Brita Laborista Partio certe pagis anojn el Anglio por ke ili venu al Skotlando por kampanji, kaj ĉeesti mitingojn kaj kunvenoj. La brita registaro invitis eksterlandajn registarojn prononci kontraŭ skota sendependiĝo.

- Estis kontraŭleĝa monitorado de perpoŝtaj balotiloj por permesi al la NE-flanko alĝustigi la temperaturon de sia kampanjo.

Kaj fine la lastminuta majstra frapo: pretendata interkonsento (“promeso”!) inter la ĉefoj de la tri plej grandaj tut-britiaj partioj pri aŭtonomio por Skotlando ene de tutbrita federacio, kiu efektiviĝos “pli baldaŭ kaj pli sendanĝere ol sendependiĝo”, kiu kaŭzis sufiĉan procentaĵon (precipe inter maljunuloj) allogiĝi al voĉdono por NE.

Kompreneble tiu promeso neniam plenumiĝos. Tri semajnojn post la rezulto, Skotlando daŭre bolas politike. Membreco en la ĉefa por-sendependiĝa partio SNP KVARobliĝis depost la referendumo, kaj la SNP estas nur parto la bildo. Daŭre estas manifestacioj, kunvenoj, kampanjoj. La temo ankoraŭ ne estas finita.