SAT-kongreso, vidita de nesatano

Esperanto ne estas sekto nek geto ekster de la vivo! La historio de Esperanto ĉiuepoke estis en rekta ligiteco kun tio, kio estis okazanta en la mondo.

Do, se ekde la komenco kelkaj pensis Esperanton lingvo de komercistoj, aliaj volis uzi ĝin kiel komunikilon por internacia solidareco de la proletoj.

Kaj SAT (Sennacieca Asocio Tutmonda), naskiĝinta en 1921 kiel ne pora sed pera asocio, uzanta Esperanton kiel rimedon por kunigi diversspecajn maldekstrulajn esperantistojn, estis iam tiom potenca, ke ĝi havis pli da anoj ol la neŭtrala movado mem.

En 1933 duono de la germanaj esperantistoj estis komunistoj, sed komunistoj estis la unua homkategorio, kiun Hitlero sendis en la koncentrejojn. La sovetia komunista registaro unue uzis Esperanton kiel rimedon de propagando, sed poste konstatis, ke ne estis laŭ ilia intereso ebligi laboristojn sovetiajn komuniki senpere kun tiuj de la kapitalismaj landoj! Do ekde 1937 Stalino komencis mortpafigi esperantistojn je diversaj falsaj akuzoj.

Nun, post kvereloj, skismoj, repaciĝoj, SAT plu funkcias, sed, same kiel aliaj tradiciaj establoj maldekstraj, ĝi multe ŝrumpis de 5134 anoj en 1949 ĝis 603 anoj nun. El tiuj 603 eble kvindeko ĉeestis la 87an kongreson de SAT (maksimume 48 partoprenis la voĉdonojn), kaj iom forgesis siajn komencajn idealojn. Ĉi tiu kongreso okazis la 9–16an de aŭgusto en Francio, en la bela bretona urbo Dinan.

Mi pensis, ke mi, ne SATano, ne rajtos ĉeestis la internan kongreson de SAT, sed mi eksciis, ke ne SATanoj ja povas ĉeesti la laborkunsidojn, nur voĉdoni ili ne rajtis – tiuterene mi konstatis, ke la demokratio bone funkcias sine de SAT. Mi ankaŭ konstatis, ke kaj la prelegoj kaj la laborkunsidoj estis en ĉi tiu loko disciplinataj per la apero de tri koboldo-bildoj (bretonaj, kompreneble!) verda, oranga kaj fine ruĝa avertantaj pri la proksimiĝo kaj fino de la planita tempo, kaj tio funkciis! Bonorde!

Do mi diligente profitis la okazon kaj povis malkovri, kiel funkcias interne SAT (kaj ke ne plu ekzistas personaj problemoj, kiuj laŭdire plagis ĝin dum epoko), kaj ekkonis ties problemetojn kaj problemegojn. Pri ĉio tio mi ne parolos, nek detalos la disvolviĝon, nek la programon (unue ĝi troveblas en la reto, due por kongreso ne onta sed inta, kiu utilo?) – tio estus tro longe. Mi nur aludos kelkajn signifopezajn punktojn, elektitajn laŭ mia bontrovo.

Do, mi daŭrigas, krome kaj krone estas iu distra parto, kaj ŝajnas, ke almenaŭ duono de la partoprenantoj venis nur por la turisma kaj distra programo. Vizitoj ja estis bonkvalitaj. Kaj tiuokaze mi konstatis, ke paradokse la ununura momento, kiam mi aŭdis paroli pri klasbatalo, kaj pri la rolo de la tielnomata “tutmondiĝo”: utiligata de la investantoj por maksimumigi la ekspluatadon de homoj kaj siajn profitojn, estis el la buŝo franclingva de la prezentistino en la vizito de eksa ŝtonminejo de granito en Le Hinglé! Cetere mi ekvidis de ties remparoj la belan urbon Dinan, kaj perditan funde de arbaro, fine de longa rubusoberoriĉa pado, belegan, sorĉan lokon, kiu ludonas loĝejojn por turistoj, kaj kiun mi tre rekomendas: tio estas mirinda paradizo! (Mi ĵuras, ke mi ne ricevis ŝmirmonon, nek estas akciulo en ĝi!)

Do en tiu distra parto enestis ankaŭ teatro – tre originala teatraĵo, pri la imperiestro Karakalo, ege burleska kaj plena je vortludoj (tiom komplikaj, ke ili ĉiufoje haltigis la prezentadon – kun subita rigidiĝo kaj senmoviĝo de la aktoroj dumtempe! – kaj zorge montris la tekston sur ekrano, por ke la spektantoj povu pli bone kompreni ilin.

Foto de <B>José Maria Salguero<D>Mi malkovris, ke Miguel Fernández, specialisto pri la hispana poezio, kaj mem poeto, ankaŭ scipovas kanti flamenco-stile tre bele kaj efekte! Li ankaŭ kantis plurajn hispanajn kantojn Esperante. Unu el ili elvokis Madridon de 1936-39 kaj ties popolon respublikanan kuraĝe rezistantan sub la bomboj de la faŝistoj, kanto kiu ne povis manki elvoki la aktualaĵojn! sufiĉus anstataŭigi Madridon per Doneck aŭ Lugansk.

Ankaŭ en la prelegoj mi vidis timigan grafikaĵon, kiu montris du kurbojn: tiun de la hektaroj bezonataj por nutri la kreskontan homaron, kaj tiun de la restantaj kultiveblaj hektaroj, malaltiĝantan, kaj -ĝontan, pro dezertigo, erozio, subbetonigo, kaj, vi divenas, ke baldaŭ la kurboj kruciĝos… En la sama prelego, oni kalkulis, ke pro sia ekonomia kresko, en 2030 sola Ĉinio bezonos la tutaĵon de la teraj riĉfontoj… Ne necesas aldoni, ke ni iras rekte al 3a mondmilito! Kaj tial okazas ekde nun aferoj, kiel tiuj nun en Ukraino.

Mi eksciis, ke inter la ĉeftemoj de la venontaj numeroj de Sennaciulo estos “Ukraino”, kaj ke pri tiu en SAT “la opinioj estas diversaj kaj kontraŭaj”. Nu, tio mirigas min, ĉar kiel SAT-ano, kiu ajn estas ties tendenco, povus havi bonan opinion pri la Kievaj puĉistoj: ekstremdekstruloj venintaj al la potenco helpe de la usonaj sekretservoj, submetitaj al malsocialaj planoj de Internacia Mon-Fonduso, kaj bombantaj terorisme la loĝantojn de Doneck kaj Lugansk?

Foje la lingva kono ne estis bona; ekzemple, vidante du virojn interkisi por saluto (kio cetere estas en certaj familioj kaj certaj regionoj tute tradicia kaj banala), iu miriĝe diris “Du homoj, kiuj interkisas!” Min ŝokis pigraj francismoj kiel promocio anstataŭ akcelo, aŭ transmisio anstataŭ transdono.

En la libroservo mi bedaŭrinde ne trovis la tre interesajn librojn, kiujn eldonis (107 titoloj!) alia maldekstrula esperantista societo: Monda Asembleo Socia, el kiuj mi revis aĉeti kelkajn.

Mi vidis diversajn personojn, pli aŭ malpli konatajn de SAT.

La ĉeestintoj estis tre plimulte francoj, nur 25% venis de aliaj landoj! 12 hispanoj, unu serbino, nur kvar britoj. Unu paro venis el … Aŭstralio! Jen fervoraj SAT-anoj!

Kaj la lastan tagon mi vidis, ke venis en la kongresejon viro el Islando (ja kun la islanda flago sur la sako), kiu estis vera sozio de Zamenhof! Halucine! Mi ne scias, ĉu intence, sed mi konjektas, ke li iom kokete helpis la naturon, sed kaj la barbo, kaj la lipharoj, la vizaĝo, la okulvitroj, eĉ la kalvaĵo estis tiuj de Zamenhof! Kaj eble la plej mirinda afero estis, ke neniu ŝajnis mirigita.

La venonta kongreso okazos en Nitra, Slovakio.

Roland Platteau

La kongresa grupfoto de José Maria Salguero

Ĉi tiu artikolo aperis en la oktobra kajero de La Ondo de Esperanto (2014).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2014, №10.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2014/09/240sat/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

9 Responses to SAT-kongreso, vidita de nesatano

  1. Vinko Markovo diras:

    Pri la venonta SAT-Kongreso en Nitro, la aliĝilo estas plenigebla ĉe:

    http://sat.ikso.net/aligxilo.php

  2. HENRY Bruno diras:

    Ankaù laù mia memoro partoprenis unu virino el Madagaskaro, unu turko kaj ĉinino kun franca edzo kiu vivas inter Ĉinio kaj Francio.

  3. Pedro Sanz diras:

    Kaj jen iuj prelegoj el la prikomentata lasta SAT-kongreso:
    http://satesperanto.org/Nova-artikolo,2736.html

  4. Pedro Sanz diras:

    Preter la distordoj okazigitaj de la ideologi-plenaj okulvitroj de la obseda kritikemulo Roland, vi povas trarigardi la jutuban kanalon de SATeH por iom pli objektive alproksimiĝi al la realo rilate al la lastaj kongresoj de SAT:
    https://www.youtube.com/user/satehejo

  5. Boris A. Zozulja diras:

    Al A. Kuenzli kaj al la aliaj
    —————————–
    Kara kaj estimata senjoro Kuenzli!

    Mi tre atente legis cxiujn Viajn korespondajxojn. Kaj jen estas la demando.
    Kial Vi opinias, ke nur Viaj pensoj estas certaj kaj veraj, sed la opinioj de aliaj homoj estas stultaj kaj malveraj. Tio memorigas al mi la sxercan vortaron de la fama franca verkisto Stendal (Stendhal; Marie-Henri Beyle). En la vortaro estas la vorto “stultulo”, kaj la klarigo – cxiu alipensanta (disidento). Sxajnas al mi, ke Via opinio estas la sama. Cxiuj homoj, kiuj pensas ne tiel, kiel Vi, estas stultuloj! Por bone orientigxi en iu situacio necesas bone scii la historion kaj antauxhistorion de la evento. Mi konkludos, ke Vi kaj tiuj jxurnalistoj, pri kiuj Vi aludas, nek scias, nek komprenas la historion! Iu poeto skribis: “La plej dangxeras duonscio, al historio diras “ci”!” Por pritaksi situacion (ne, ne en la tuta mondo, tio ne estas por Viaj pensfortoj!), sed almenau – en Ukrainio, necesas studi la historion de Ukrainio.
    Mi estas ukraino. Kaj mi estis edukita je la sento malamega al rusoj kaj kaj moskovanoj (moskaloj). Miaj prauloj estas kozakoj el Zaporijxje’. Mia avo, kiam iomete drinketis, diris al mi: “Bogdan Hxmelnickij fordrinkis Ukrainion por Rusio!” (Andreas, interalie, cxu Vi scias, kiu estis B. Hxmelnickij? Mi estas certa, ke Vi ne scias tiun eminentan homom.). Tamen estante sobra, mia avo diris: “Versxajne aligxo al Rusio estis plej!, plej(!) bona varianto por Ukrainio”. Pri tio ne scias kaj tion ne komprenas la okcidentaj ukrainoj (zapadencoj). Sed mia multsuferanta Patrujo tion plene spertis. Nur kun Rusio Ukrainio sukcesis konservi sian kulturon, religion kaj la lingvon (kvankam iuj oficistoj el Rusio kune kun ukrainaj oficistoj! provis subpremi kaj kulturon, kaj la lingvon, sed tio ne estis gxenerala politiko de la rusiaj caroj).
    Dume mi haltas.

    Nun pri Via atako kontrau Esperanto.
    Perdinte pere de Esperanto propagandi la ideojn, truditaj al Vi flank’ de Usono (mi suspektas, ke Vi estas pripagita agento de usonaj speciaj servoj; SED NUR SUSPEKTAS!) Vi lavangis koton kontrau Esperanto! Vi akuzis esperantistojn, ke ili deziras nur sin distri per Esp-to, ne volas serioze okupigxi pri Esp-to kaj gxenererale cxiuj estas stultaj!
    Sed, cxu tiu diskuto per la lingvo Esperanto pri eventoj en Ukrainio ne estis utila? Jes, gxi ne estis utila por Vi persone, sed aliajn homojn la diskuto igis ekpensi, igis komenci analizi la politikon en la mondo.
    Do, kara kaj estimata Andreas, la lingvo esperanto estas utila kaj bezonata instrumento ecx por nuna vivo!

    Andreas, Vi alvokas bojkoti la “Ondon de Esperanto”. Dum iu sekvanta renkontigxo mi donacos al Vi skotcxon (der Klebeband (la germana), Adhesive tape (la angla), Nastro adesivo (la itala), Ruban adhésif (la franca), Клейка стрічка (la ukraina)) por ke Vi povu glui busxojn al cxiuj, kies opiniojn Vi ne aprobas. Kvankam Via opinio por mi estas abomena, mi cxiam estas preta auskulti Vin kaj diskuti kun Vi, kaj nenian intencos glui Vian busxon!

    Amike,
    Via alipensanta samideano
    Boris A. Zozulja

  6. Per interreto ne estas granda problemo informiĝi per ne-okcidentaj informrimedoj, por Ruslando ekzemple tra RIA Novosti (http://de.ria.ru/).

  7. Dieter Rooke diras:

    En svislando oni nur povas legi propagandon de okcidentaj amasmedioj.

  8. Richard Schneller diras:

    Ne mirigas ke komunisttendenca raportanto transprenas por La Ondo de Esperanto preskau lauvorte la oficialan propagandon de la rusiaj amasmedioj rilate Ukrainion.

  9. Hilary Chapman diras:

    Du kongresanoj ne ĉiam havas la samajn spertojn. Ĉi tiu vigla raporto ellasis kelkajn – por mi – gravajn flankon de la Kongreso. La verkinto ne menciis la vere plenan programon kiun oni trovis en belaspekta kongresa libro. Li ne menciis sesiojn kiujn prezentis lokaj entuzismuloj kaj aktivuloj “por pli bona mondo”. Dank’al interpretisto mi eksciis pri projekto kuraĝigi infanojn kreskigi legomojn eĉ en apartamentoj. Mankas mencio pri kontaktoj kun la ekstera socio. Ekzemple Lena Louarn, bretona politikisto kaj defendantino de la bretona lingvo alparolis la kongresanojn pri la lingva situacio en Bretonio. La grupo Kapriol’! prezentis kantojn kaj dancmelodiojn sur publika placo en Dinano, kaj esperantistoj, lokaj homoj kaj feriantoj kune dancis.

    La verkinto plene pravas pri limigitaj mencioj pri klasbatalo – krom en historia kunteksto.Vinko Markov ja uzis la vorton « malsamideanoj » por priparoli SATanojn dum la fina sesio.
    La organizintoj, laǔ mi, bone laboris kaj ili sukcesis provizi riĉan programon taǔgan kaj por turismemaj homoj kaj por tiuj kiuj serĉis prelegojn.

Respondi