Italio: La malkongresa kongreso


Estas malfacile en Esperanto precize difini la signifon de vortoj kun la prefikso “mal-”. Kion signifas “malkongresa kongreso”? Mi pensas, ke en ĉi tiu kunteksto ĝi aludas je trajtoj nekongruaj kun la tradicia bildo de kongresoj de eŭropaj landaj asocioj.

Unue, temas pri la loko. La 81a Itala Kongreso de Esperanto okazis en Fai della Paganella [fajdelapaganela] de la 23a ĝis la 30a de aŭgusto. Ĝi estas konata feri-loko en Norda Italujo en la mezo de la montoj Dolomitoj, karaj al ĉiuj ski-sportistoj. Unua malkongruo: esperantistoj kaj sportoj kutime ne kuniras.

Due, temas pri la partoprenantoj. Malgraŭ tio, ke EEU pluinformas ke la eŭropa kongreso de Esperanto okazis en Rijeka en julio, fakte ĝi okazis en Fai en aŭgusto. Aliĝis 220 homoj antaŭ la kongreso kaj pluraj surloke el preskaŭ ĉiuj landoj de Eŭropo kaj el ĉiuj kontinentoj, krom Afriko pro la konataj viz-problemoj. Fakte italaj partoprenantoj estis malpli ol la duono. La cetero estis ĉefe eŭropanoj, kiuj venis por ĝui internacian kongreson en bela feria etoso.

Trie, temas pri la programo. Ĝi kombinas la kutimajn tedetajn erojn (tio estas membrokunveno de la Itala Esperanto-Federacio, kunveno de la reprezentantoj de la grupoj ktp.) kun alispeca enhavo, pri kio konvenas diri ion pli detale.

En la programo ĉiam estas kursoj de Esperanto je pluraj niveloj kun internacie konataj instruistoj (Maria Butan kaj Rafael Mateos ĉi-jare). Finfine pluraj homoj venas por lerni aŭ por perfektigi sian Esperanton. Oni trovas altnivelajn kulturajn seminariojn. Ĉi-jare unu seminario estis pri la temo de la kongreso “Esperanto kaj novaj teknologioj”. Ĝin gvidis Ilona Koutny el la universitato en Poznano. La dua seminario estis unu el la AMO-seminarioj de UEA por plipretigi aktivulojn. Ĝin gvidis Stefan MacGill, vicprezidanto de UEA. Vi eble ne kredos, sed ambaŭ seminarioj havis multnombran kaj debateman publikon en ĉiuj sesioj.

Same interesata publiko partoprenis la prelegojn de la posttagmezo kaj eĉ pli la vesperajn programerojn. Specialaĵo de la italaj kongresoj la provo altiri gejunulojn per muzikaj prezentoj (ĉi-jare Ĵak Le Puil, JoMo kaj loka montara ĥoro Campanil bas) kaj ĉiujn per teatraj prezentoj (ĉi-jare Terura sonĝo, ĉeĥa spektaklo jam prezentita en UK, kaj Feliĉas ĉiuj, spektaklo de itala aktoraro, kiuj utiligas Esperanton kiel la lingvon de la enmigrintoj en spektaklo, kiu temas pri iliaj problemoj).

La nokta programo estas por junulara diboĉado. Kuraĝaj maljunuloj rajtas partopreni.

Al tio aldonu la libroservon kaj la libroprezentadon ĉiuvesperan.

Ni tamen forgesis la fortan punkton de la tuto: la ekskursojn. Ĉi-jare oni povis elekti inter montaj pejzaĝoj, rezervejoj kun ursoj kaj lupoj kaj aliaj bestoj ne kutimaj por urbanoj, batallokoj de la unua mondmilito kaj famaj art-riĉaj urboj de la regiono. Ĉiutage estis kelkaj ekskursoj kaj ili vokas al same granda publiko kiel la seminarioj. Mi ne aldonas “pli” por ne seniluziigi la gvidantojn de seminarioj.

Ĉar la urbeto estas malgranda, ĉiuj eksciis pri Esperanto, kaj kelkaj komercistoj provis saluti vin per “Bonan tagon” por altigi vian aĉetemon. La multenombraj banderoloj tra la urbocentro ne estis nerimarkitaj.

Sed kial mi tiom multe parolas al vi pri ĉi tiu kongreso? Simple por inviti vin al la venonta kongreso ĉe la Adriatika Maro en San Benetto del Tronto. Rigardu, post iom da tempo, ĉiam la paĝojn je la sama adreso http://kongreso.esperanto.it

Renato Corsetti

Fotoj de Ranieri Clerici

Ĉi tiu artikolo aperis en la oktobra kajero de La Ondo de Esperanto (2014).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2014, №10.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2014/09/240italio/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi