La unua SES ekster Slovakio

sesr

La gvidantoj de E@I kaj MASI, Peter Baláž kaj Irina Gonĉarova, bone kunlaboris dum la preparado kaj surloke por sukcesigi la unuan SES ekster Slovakio (Foto: Julia Samsonova)

87 partoprenantoj el dek landoj (Ruslando 57, Francio 10, Germanio 7, Slovakio 5, Belgio 2; Ĉinio, Danlando, Hungario, Pollando, Svedio, Tajlando po 1) partoprenis la unuan ruslandan SES, kiu okazis la 17–25an de aŭgusto en Koltiŝevo, proksime de Moskvo. Ĝi estis ankaŭ la unua Somera Esperanto-Studado ekster Slovakio, kie SES startis en la jaro 2007 je la centjariĝo de Esperanto en Slovakio (ekde la eldono de la unua lernolibro por slovakoj en 1907).

Antaŭtagmeze la instruistoj en sep grupoj zorgis pri la plibonigo de la lingvonivelo de la venintoj. La specifaĵo de la ruslanda SES estis kurso de la rusa lingvo, kiu trovis siajn interesiĝantojn, kiuj per Esperanto dum unu semajno lernis la rusan.

La posttagmeza programo estis, kiel kutime, plena je prelegoj, manlaboroj, sportoj, ekskursoj, ktp. Vespere okazis koncertoj, gufujo, filmoj kaj tabloludoj. La gufuja programo estas riĉigita per “poetaj vesperoj”, dum kiuj oni konatiĝis kun la verkoj de Puŝkin, Lermontov, Blok kaj aliaj rusaj verkistoj.

En la koncerta programo ne povis manki tradiciaj ruslandaj bardaj kantoj, kiujn prezentis, interalie, Mikaelo Povorin kaj Mikaelo Bronŝtejn. Sian bonegan programon faris ankaŭ Kimo el Danlando, kiu post 25 jaroj revenis al Rusio por koncertumi, kaj la unuan vesperon dancigis ĉiujn per siaj rapidaj kaj kantaj dancoj kaj la duan tagon ĝuigis la publikon per sia gufuja koncerto.

La unuan fojon okazis antaŭkongreso, kiun ĉefe eksterlandanoj povis pasigi en Moskvo, malkovrante la vidindaĵojn de la ĉefurbo de la plej granda lando en la mondo.

Kia do estis la unua ruslanda SES? Por la organizantoj certe interesa sperto, malgraŭ la politika situacio, kiu timigis aŭ malhelpis al pluraj veni ĉi tien. La ejo montriĝis tre taŭga, kun pluraj luksaĵoj (ekzemple, propra lago kaj senpaga baseno por naĝi), kun bela naturo ĉie ĉirkaŭe, romantikaj laŭboj kaj diversaj sportejoj. Ĉu la ruslanda SES iĝos tradicia? Eble jes, tion decidos kelkaj faktoroj, kiel tempo, organiza energio, sed ankaŭ interesiĝo de ruslandaj esperantistoj, kiuj tamen venis en malpli granda kvanto, ol la organizantoj esperis.

Ĉu sekvos SESoj en aliaj landoj? Eble jes, tion montros la tempo kaj ebloj; tre gravas bona loka organiza teamo kaj taŭgaj surlokaj kondiĉoj.

Peter Baláž
SES-kunorganizanto
E@I-kunordiganto

Legu ankaŭ:
Matthieu Desplantes: SES el la vidpunkto de kunorganizanto

Ĉi tiu artikolo aperis en la aŭgusta-septembra kajero de La Ondo de Esperanto (2014).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2014, №8–9.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2014/08/ses-5/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

3 Responses to La unua SES ekster Slovakio

  1. Mikaelo Povorin diras:

    Mi partoprenis la rusian SES dum kelkaj tagoj. Estis bonege! Verdire, vintre, kiam mi aliĝis, mi rilatis al tio sufiĉe skeptike: somera studejo ja ne estas tendaro. Sed dum SES mi konvinkiĝis, ke la etoso estas bonega, la progamo altnivela kaj tre riĉa. Vere estos domaĝe, se tio okazis en Rusio la unuan kaj lastan fojon. Mi jam nun pensas: ĉu veni sekvasomere al slovakia SES?..

  2. Saluton, kara Zlatko!

    Pro la financaj perdoj SES en Rusio kunlabore kun la E@I apenaŭ iĝos tradicia. Bedaŭrinde. Sed mi kiel la ĉefa loka organizanto de la instruado kaj programo, vidinte feliĉon kaj plenan kontenton de la partoprenintoj kaj kuntravivinte la bonagan etoson en la mez-vasta amika medio, tre ŝatus daŭrigon de la afero. Necesas serĉi kaj trovi la eblecojn…

  3. Zlatko diras:

    La problemo pri kiu mi interesighas kaj en la artikolo aperas nenio estas: Kiel realigeblas tiel richa programo kun tiel malmultaj partoprenantoj el financa vidpunkto? Necesas pagi alvenon kaj restadon por almenau 20 programplenumantoj kaj pagi aliajn organizkostojn. Tio simple ne eblas per 70 alighkotizoj.
    Mi mem trovas la principon de SESoj eksterordinare bona kaj pensis kiel organizi ion similan en Kroatio au Slovenio, sed renkontas chi tiun financan problemon, kiun certe havos chiu organizanto en la komenco.

Respondi