“Ĉio estas tre malcerta, kaj ĝuste tio trankviligas min”

JanssonAntaŭ cent jaroj naskiĝis Tove Jansson.

La patro de Tove Jansson estis Viktor Jansson (1886-1958), Finnlanda skulptisto. Ŝia patrino estis Signe Hammarsten Jansson (1882-1970), filino de pastro el Svedio, artistino kiu faris desegnojn por gazetoj, ilustraĵojn kaj kovrilojn de libroj kaj poŝtmarkojn por la Finnlanda poŝto. La gepatroj renkontiĝis en Parizo, kie ili studis arton, geedziĝis en Svedio en 1913 kaj ekloĝis en Helsinko, ĉefurbo de Finnlando, kiu tiam estis sub Ruslanda regado. Tie naskiĝis Tove la 9an de aŭgusto 1914. Kiam ŝi havis tri-kvar jarojn, Finnlando iĝis sendependa, kaj la patro partoprenis ĉe la venkonta “blanka” flanko en la enlanda milito de Finnlando.

Tove kreskis kun du etaj fratoj en svedlingva artista familio. La somerojn ŝi ofte pasigis ĉe la geavoj sur la insulo Blidö en la Stokholma insularo, aŭ sur insulo en la Finna Golfo oriente de Helsinko; la ceteron de la jaro la familio loĝis en apartamento kun ateliero en la centro de Helsinko. Simile Tove kiel plenkreskulo vivos dum sia tuta vivo. Ŝia patro estis skulptisto, kiu tamen nur malregule povis kontribui mone al la familio. La ĉefan familian enspezon perlaboris ŝia patrino per siaj desegnoj. Tove dumvive konservis tre proksiman rilaton amikecan kaj kolegan al la patrino. La patron ŝi admiris, sed junaĝe ŝi ne eltenis liajn ideojn. Viktor Jansson tiam estis antikomunisto kaj antisemito, dum Tove estis fervora antifaŝisto kaj havis judajn kaj maldekstremajn amikojn kaj amantojn.

Tove jam infanaĝe kaj junaĝe talente desegnis, sed ankaŭ verkis rakontojn. 16-jara ŝi ekstudis pentradon kaj desegnadon en la ĉefa arta lernejo de Svedio en Stokholmo, kie ankaŭ ŝia patrino estis edukita. 19-jara ŝi elektis plustudi en Helsinko por povi helpi al sia patrino desegne perlabori por la familio. Iom post iom ŝi iĝis same konata desegnistino kiel la patrino. Ŝi faris multajn ilustraĵojn por infanlibroj, sed ankaŭ satirajn desegnojn pri aktualaj temoj, interalie karikaturojn de Hitler kaj Stalin, kio kaŭzis al ŝi ĝenojn de la dummilita cenzuro.

En ŝiaj desegnoj baldaŭ aperis kelkaj fantaziaj figuroj, duone bestoj, duone homoj, kiuj iĝis ŝiaj karakterizaj rekoniloj. Unu el ili, la snorko, poste nomota Mumintrolo (la nomon donis ŝia onklo Einar Hammarsten), iĝis ŝia kvazaŭa identigilo. En la mezo kaj fino de la 1930aj jaroj ŝi precipe studis kaj praktikis pentradon, dum samtempa pangajnado per gazetaj desegnoj kaj libro-ilustraĵoj. En 1940 kaj 1943 okazis en Helsinko artekspozicioj kun ŝiaj bildoj. De 1934 ĝis 1940 ŝi verkis ok novelojn, kiuj aperis en diversaj Finnlandaj gazetoj svedlingvaj.

Kvankam hodiaŭ plej konata pro sia verkado, ŝi dumvive okupiĝis pri pentroarto kaj ilustrado. Ŝi faris ilustraĵojn interalie por La hobito de Tolkien kaj por Alico en Mirlando de Carroll. Dum granda parto de sia vivo ŝi rigardis sin antaŭ ĉio pentroartisto. Interalie ŝi faris plurajn grandajn murpentraĵojn en diversaj publikaj konstruaĵoj de Finnlando.

Dum la milita tempo de 1939 ĝis 1945 ŝi denove ekverkis por infanoj. Jen ŝi komencis krei tiun apartan mondon, kiu iom post iom iĝos Muminvalo, kaj loĝigis en ĝi kelkajn figurojn ĉirkaŭ la centra rolo de Mumintrolo. Ĉiuj ŝiaj infanlibroj estas riĉe ilustritaj de Tove mem.

La unua libro La etaj troloj kaj la granda inundo estis preta en majo 1944 kaj aperis en 1945. Ĝi estas fabelo, kiu paŭsas plurajn klasikajn verkojn por infanoj, kaj la verko ne estis reeldonita post 1945. Sed ŝi tuj pluis per nova aventuro kun la figuroj el Muminvalo, kaj jam en 1946 aperis Kometo en Muminvalo, kiu estas tre sendependa drama kreaĵo pri minacanta katastrofo, aventuro kiu baldaŭ iĝis fama kaj “klasika” infanlibro de tiu speco, kiu fascinas ankaŭ plenkreskulojn. Same kiel postaj verkoj, ĝi aperis en alilingvaj tradukoj.

Poste sekvis en 1948 Ĉapelo de sorĉisto, kiu uzas fantazion kaj magion en maniero tre tipa de Tove Jansson. En 1950 sekvis Memoroj de Muminpatro, kiu parodias la figuron de aplomba patriarko fanfaronanta pri sia sovaĝa junaĝo, kaj en 1954 Somermeza dramo, kie la aŭtorino enkondukas ludon per roloj-rolantoj kaj certagrade uzas paralelajn ago-tavolojn. Tio estas sufiĉe komplikaj literaturaj rimedoj en infanlibro, tamen ŝi aplikas ilin en tre vigla kaj amuze burleska formo.

En 1957 aperis Vintro en Muminvalo, kiu uzas precipe sentojn, etosojn kaj imagojn pli ol agojn. Post ok jaroj, en 1965, sekvis La patro kaj la maro, kie la familio forlasas sian valon, ĉar Muminpatro volas sperti aventuron sur insulo. Ĉi tie la tavoloj por plenkreskuloj dominas super la infanlibra dimensio. Kaj fine, en 1970, aperis Malfrue novembre, melankolia adiaŭo al Muminvalo, kie iasence ĉefrolas la tuta familio de Mumintrolo, kvankam tiu familio mem ne ĉeestas en la rakonto. La verko aperis samjare kiam mortis la patrino de Tove Jansson.

Inter ĉiuj figuroj en Muminvalo – kaj da tiaj troviĝas pluraj dekoj – troviĝas du evidentaj portretoj. Muminpanjo estas Signe Hammarsten Jansson, la pseŭdonimo Ham, la patrino de Tove. Kaj Tu-tiki, kiu aperas en Muminvintro, estas la kunvivantino de Tove Jansson, la grafika artisto Tuulikki Pietilä. Certe en Muminpatro oni ankaŭ trovas iom da ironia karikaturo pri ŝia patro, la granda skulptisto, kaj ankaŭ aliaj proksimuloj donis trajtojn al kelkaj figuroj. Sed la plej multaj el ili ludas rolon enkarnigi apartan homan trajton. Tamen la figuroj ne iĝas unudimensiaj, kio pruvas la majstrecon de la aŭtorino. Tove Jansson vidis kaj vidigis la homecon en ĉiu reduktita tipo de sia svarmanta galerio.

MuminvaloLa supra listo de verkoj pri Muminvalo enhavas rakontojn (romanojn) ilustritajn. Krome aperis novelaro Muminvalo (orig. Det osynliga barnet, 1962; Esperanta traduko de Eckhard Bick, 1984), kaj kelkaj belegaj bildlibroj por infanetoj kun versoj, precipe: Kio sekvis jen? (1952) kaj Kiu konsolos la kniton? (1960). Krome Tove Jansson kreis bildstrian rakonton pri Mumintrolo, kiun poste daŭrigis ŝia frato Lars Jansson. Surbaze de la Mumin-rakontoj ŝi kreis ankaŭ teatraĵojn.

Inter la figuroj de Muminvalo troviĝas interalie Mumintrolo mem, figuro naiva, fidema, iom inhibicioplena. Plue: Muminpatrino, prizorgema sed permesema, praktika, prudenta, la ĉefa figuro de sekureco. Muminpatro, malpraktika, fantaziema, egocentra, dorlotita. Eta Mim, gaja, malica sed ne malbonvola, aminda, nenion timas, absolute sincera, malhipokrita, ŝatas danĝerojn. Filifjonkino, neŭroza, timeganta, sensukcese ema plenumi ĉiujn konvenciajn devojn. Gafsino, sukcesa kaj sekura konvenciulino. Hemuloj, plene okupitaj de sia propra manio, tedaj kolektantoj, apenaŭ rimarkas aliulojn, malmulte pensas, tamen ne intence malicas. Morho, soleca, timiga, sopiras je varmo kaj eble kompanio, sed frostigas kaj fortimigas tiujn se ŝi atingas ilin. Snif, malgranda, malkuraĝa, enviema, tre amas posedaĵojn. Snorkfraŭlino, sentema, vantema, romantika, koketa, kiu tamen faras inteligentaĵojn. Snufmumriko, kiu amas liberecon, ne zorgas pri posedaĵoj aŭ komforto, malamas regulojn kaj malpermesojn, konas la mondon dank’ al sia vagado. Tu-tiki, malsentimentala, sendependa, afereca, kiu klopodas instigi Mumintrolon liberiĝi de sia panjo kaj de ĉio kutima kaj sekura.

Tove Jansson mem asertis, ke ŝi ne verkis tiel multe por infanoj, kiel por si mem. Ŝi deklaris, ke “en ĉiu infanlibro devus troviĝi vojo, kie la aŭtoro haltas, sed la infano povas pluiri”. Ŝajnas tamen klare, ke la unuaj Mumin-verkoj direktiĝas ĉefe al infanoj, dum la lastaj enhavas pli multe da eroj por plenkreskuloj aŭ adoleskuloj, kiujn okupas demandoj pri la ekzistado.

En 1968 aperis la novelaro Filino de skulptisto, kie ŝi rakontas pri sia infanaĝo. Post la morto de la patrino en 1970, Tove Jansson verkis preskaŭ nur por plenkreskuloj. En 1971–72 ŝi faris okmonatan vojaĝon ĉirkaŭ la mondo kun sia koramikino (de 1956) Tuulikki Pietilä. Dum tiu ŝi verkis novelojn, interalie de Somera libro, kiu aperis en 1972. Ĝi belege prezentas la rilaton inter knabineto kaj ŝia avino. La roluloj estas evidente inspiritaj de ŝiaj patrino kaj nevino.

Aliaj novelaroj estas Aŭskultantino (1971), Pupdomo kaj aliaj rakontoj (1978) kaj Vojaĝo kun malpeza pakaĵo (1987). Ŝi verkis ankaŭ kelkajn romanojn, kiel Sunurbo (1974) kaj Honesta trompisto (1982).

Ĉiuj tekstoj de Tove Jansson havas karakterize malsentimentalan tonon, ian trajton de indulga afereco. Kiam iu persono aŭ figuro okaze iĝas tro regata de siaj emocioj aŭ revoj, ĉiam iu pretas por rekonduki lin aŭ ŝin al la sobraj realaĵoj. Ĉi tiu trajto estas esence sama en la plenkreskulaj verkoj, en la infanrakontoj kaj eĉ en la bildrakontoj por infanetoj. La rilato inter fantazio kaj realo, aŭ inter arta kreado kaj ĉiutaga vivo, estas ofta temo en ŝiaj verkoj. Alia oftaĵo estas la dilemo inter sociaj kaj familiaj rilatoj unuflanke, kaj aliflanke bezonoj kaj deziroj de la individuo. Kelkfoje senteblas minacantaj katastrofoj, kiujn oni travivas aŭ evitas relative stoike. Ĉe multaj el ŝiaj figuroj aperas homa obsedo je io specifa, kelkfoje ankaŭ malkapablo interkompreniĝi kun aliuloj.

La amrilatoj de Tove Jansson ludis gravan rolon ankaŭ en ŝia laboro. La unuaj koramikoj estis ankaŭ ŝiaj kolegoj en la pentroarto. Alia, la maldekstra politikisto Atos Wirtanen, stimulis ŝian verkadon. Kiam ŝi unuafoje 32-jara enamiĝis al virino, la teatra reĝisorino Vivica Bandler, ŝi komencis verki ankaŭ por teatro kaj filmo, kaj pli malfrue ankaŭ por televido kaj radio. Fine la rilato al Tuulikki Pietilä signifis, ke ŝi ekverkis plejparte por plenkreskuloj.

Se oni serĉus moton de Tove Jansson, ĝi eble povus esti diraĵo de Tu-tiki en Muminvintro: “Ĉio estas tre malcerta, kaj ĝuste tio trankviligas min”.

En la lastaj jardekoj ŝi ricevis amason da literaturaj premioj, en Nordio kaj alilande. Surbaze de la figuroj en Muminvalo kreskis tutmonda komerca industrio, kvankam la aŭtoro klopodis bremsi ĝin.

De 1965 ĝis 1992 Tove kaj Tuulikki pasigis ĉiun someron en eta domo sur la ŝero Klovharun en la Finna golfo. Somere de 2001 forpasis Tove Jansson.

Sten Johansson

Ĉi tiu artikolo aperis en la aŭgusta-septembra kajero de La Ondo de Esperanto (2014).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2014, №8–9.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2014/08/jansson/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Kulturo, Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi