Premio Deguĉi al Stano Marček

Premio Onisaburo Deguĉi, “la esperantista pacpremio”, estis starigita per donaco de Oomoto en 1987 kaj estas aljuĝata ĉiujare. Ĝi konsistas el diplomo kaj monsumo de 2000 eŭroj.

Laŭ sia regularo la Premio Deguĉi estas asignata pro meritoj en la utiligo de Esperanto kiel rimedo por monda paco kaj homara feliĉo, konforme al la idearo de d-ro Zamenhof kaj al instruoj de Onisaburo Deguĉi, kaj pro kontribuo al la celo de UEA kreskigi inter siaj membroj fortikan senton de solidareco kaj disvolvi ĉe ili komprenon kaj estimon por aliaj popoloj.

Per decido de la Estraro de UEA la Premio Deguĉi de la jaro 2014 estis aljuĝita al Stano Marček el Slovakio pro lia longtempa agado kiel instruisto de Esperanto en multaj landoj kaj pro lia ĵurnalisma agado kiel redaktoro de multaj Esperanto-gazetoj. Dum la anonco pri la decido de la Estraro en la Solena Fermo de la 99a Universala Kongreso en Bonaero, aparte elstarigita estis la eksterordinara sukceso de lia lernolibro Esperanto per rekta metodo, aperinta jam en 34 nacilingvaj eldonoj. La libro estas akompanata de modernaj metodikaj helpiloj kaj didaktika materialo.

Ĉar Stano Marček ne povis partopreni la kongreson en Bonaero, la premio estos transdonita al li en alia Esperanto-renkontiĝo post la UK.

Gazetaraj Komunikoj de UEA, 2014, №551

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi