Komentoj pri: La subfakoj de merkatiko, aplikataj al la Esperanto-movadoj (3)

De: Lu Wunsch-Rolshoven
Vi skribas, Dennis, ke “nia problemo estas, ke ni ankoraŭ ne sukcesis altiri la profesiulojn kiuj kapablas informi al ekstera publiko pri Esperanto kaj kontakti ĵurnalojn, revuojn, radiostaciojn kaj televidojn.” Poste vi tamen citas min kaj aliajn, kiuj jes evidente kapablas informi la eksteran mondon kaj specife amaskomunikilojn pri Esperanto.

Ni rigardu la demandon, kial ekzemple mi ne faras tion tiom multe kaj ofte, kiom mi povus. Nu, tio kostas tempon. Laste mi informis pri la Germana Esperanto-Kongreso en Erfurt kaj verŝajne atingis unu milionon da kontaktoj per televido, radio kaj gazetoj; eble mi uzis dudek ĝis kvardek laborhorojn por tio, se sumigi ĉion de A ĝis Z. Feliĉe la landa asocio interkonsentis pagon por tio (eble en la profesia merkato tia laboro havus pli konsiderindan honorarion ol tre bonvoleme konsentis la volontula asocio, sed mi certe neniel volas plendi, eĉ malpli post eble cento da tiaj laboroj faritaj senpage…). Mia problemo estas simpla: Se mi uzus pli de mia persona tempo por tiaj agadoj, miaj vivenspezoj malaltiĝus, ĉar mankus la tempo enspezi aliloke… Do mi simple ne deziras fari tion

Mi do formulus: “Nia problemo estas, ke niaj asocioj ankoraŭ ne decidis uzi parton de la membrokotizoj (la revo estus dek procentoj) por la disvastigo de Esperanto, specife por gazetaraj kontaktoj, por pagi la labortempon de sukcesaj gazetaraj komisiitoj.”

De: Lu Wunsch-Rolshoven
Multan dankon pro la bela kaj interesa artikolo (kiun mi pro feria tempo… legas nur nun).

Mi konsentas pri enketoj. Mi faris dekon da ili en Facebook, kelkaj ĉefe interesaj por merkatiko kaj gazetara laboro; listigo ĉe https://www.facebook.com/notes/lu-wunsch-rolshoven/enketoj-%C4%89e-httpswwwfacebookcomesperantoland/4562979193145

Gravaj rezultoj (laŭ la enketoj kompreneble…):

- Triono de la E-parolantoj eklernis en la aĝo 14-18, plia triono inter 19 kaj 29. Jen laŭaĝe la kernaj celgrupoj (respondis proks. 400 homoj).

- Inter matematikistoj eblas trovi dekoble pli da E-parolantoj ol inter mezumaj studofinintoj. Pliaj altaj partoj ĉe fizikistoj, programistoj… Kaj ĉe lingvo-studintoj kaj plurlingvuloj.

Mi cetere _ne_ opinias, ke necesas enketi ĉe 600 homoj; tiaĵon ni kapablas nek financi nek fari; tamen ankaŭ ni bezonas iajn ideojn pri la realo.

Oni tamen prefere konsciu, ke la rezulto ĉe enketo inter 30 homoj (tiom mi konsilus, tio estas laŭtempe farebla tasko) havas facile 5-procentan fido-intervalon de proksimume +-15 %. Tio signifas pli malpli: Se vi faras 20 tiajn enketojn kun 30 homoj kaj havas ĉiam ekzemple rezulton kiel mi – 60 procentoj de la demanditaj studentoj scias, kio estas Esperanto -, vi konsciu, ke en 19 el tiuj enketoj la vera proporcio de ĉiuj homoj de la granda grupo, tuta universitato, estas inter proks. 45 kaj 75 procentoj; en unu el la 20 enketoj eĉ pli for. Tio certe ne estas tute preciza rezulto, sed ja iom uzebla por havi unuan ideon kaj sur tio bazi vian laboron. (Ekzemple vi povas post la enketo komenci varbadi kaj post tri monatoj vi refoje demandas. Se tiam la rezulto estas ekz. 75 procentoj, tiam vi plej verŝajne vere atingis progreson

De: Roland Rotsaert
Mi intencas dum la venontaj monatoj krei aŭ kompletigi la gravajn esperantajn Vikipedio-paĝojn pri mia urbo/regiono kun helpo de la aŭtomataj tradukoj de WikiTrans (http://epo.wikitrans.net/). Tion mi faros unualoke prepare al la vizitoj okaze de la venontjara UK en Lille, sed mi esperas ke pli ofta apero de ‘Esperanto’ en la lingvoversioj malrekte havos iun pozitivan influon. Mi vidu post unu jaro…