Nia trezoro: Umberto Eco

Umberto Eco ne estas esperantisto: li nek parolas la lingvon, nek havis okazon ĝin apogi iamaniere. Sed li estas interesa persono kiu povus esti la modelo de tio kion esperantistoj dezirus el la goja intelektularo. Forte engaĝita en la junulara katolika movado, dum la universitata studado pri Tomaso el Akvino li forlasas ĝin kaj la religian kredon entute. Lia filozofio rapide turniĝas al la interpretado de la signoj kaj li famiĝas kiel unu el la unuaj italaj fakuloj (fakte preskaŭ la sola) pri moderna semiologio, la scienco de komunikado pere de signoj, scienco antikva kiom filozofio, ekde Platono, Aristotelo kaj la helena stoika skolo. En la dudeka jarcento plej profundaj esploristoj, fakte iniciatintoj de diversaj aspektoj de semiologio estis usonano Charles Peirce (1839-1914), sviso Ferdinand de Saussure (1857-1913) kaj ĝuste Umberto Eco (1932).

Ĉi lasta startas de la filozofia teorio de Peirce kaj ĝin evoluigas al la analizo de la kulturo kaj al la maniero laŭ kiu oni perceptas ĝin. Tial laŭ li la pura teksto-strukturo estas nur parto de la komuniko, dum alia parto estas konfidita al la interpreto fare de la utiliganto, kaj tio trenas lin al aparta interesiĝo pri tradukado. Multajn fakajn librojn li verkis, sed la plej grandajn sukcesojn li tamen trafis per siaj romanoj: La nomo de la rozo (1980) estis tradukita en 47 lingvojn kaj vendita en 30 milionoj da ekzempleroj; La pendolo de Foucault (1988) konfirmis la grandan sukceson de la unua romano, kvankam ne atingante tiel pintajn rekordojn.

EcoLia esploro pri la signifo trenis lin al la interesiĝo pri la “perfekteco” de lingvo, kun ampleksa studo de la provoj pri kreado de tia lingvo ekde la mezepoko. En 1993 aperas La serĉado de la perfekta lingvo en la eŭropa kulturo1, historia, popularscienca verko kiu ne estis tiom atentata de la kritiko kaj kiu daŭre ne apartenas al lia plej fama produktado: tamen ĝi atingis konsiderindan eldonnombron, trenate de la sukcesoj en la romana ĝenro. La verko estas interesa ĉar ĝi signas netan rekonsideron pri la internacilingva demando. La komenca aliro de Eco al la temo estis skeptika: kiel adepto de la ĝenerala lingvistika skolo, la ideo pri lingvo konstruita ĉetable estis rigardata en Italio sen intereso, kvazaŭ temus pri ludo de originaluloj. Antipode, por doni plian forton al la finaj konkludoj la frontpaĝa frazo estas ĉerpita el verko de Francesco Soave, Konsideroj rilate al la starigo de universala lingvo (1774), kiu tiel tekstas: Mi certe neniam volos konsili al vi sekvi la bizaran penson, kiu enkapiĝis al vi, revi pri universala lingvo. La kavalkado de Eco daŭras tra la tuta historio de la homa specio komencante de Adamo: kiun lingvon al li parolis Dio? en kiu lingvo li donis la nomojn al la bestoj? kialingve li parolis al Eva? Ĉar ja mencioj pri la lingvo aperas en Genezo, ĉe ĉapitroj 2, 10, 11. Pli konkrete kaj dokumentite, Eco esploras la lastajn okcent jarojn spure al la serĉintoj de lingvo perfekta: la provoj de Ramon Llull en la dektria jarcento, de Komensky kaj de multaj aliaj, kiuj serĉas tra la logiko la bazajn principojn, sed… ne trovas; tamen iliaj serĉadoj laŭgrade grimpas monton kiu alproksimiĝas al la celo.

De lingva perfekteco al lingvo tuthomara la paŝo estas mallonga: se oni trovas lingvon perfektan, bazitan sur logiko, do ĝi estas same (kaj facile) alirebla de ĉiuj, kvankam ne estas tuŝita la problemo, ĉu logiko estas egala por ĉiuj homoj, ĉu la koncepto pri realo estas komuna, ĉu konceptoj pri certeco, probablo, decideblo estas subtavolo absolute ĝenerala. En la verko nur dek kvin paĝoj estas dediĉitaj al la internaciaj helpaj lingvoj, kaj ene de ili iom pli ol ses al Esperanto. La zamenhofa kreaĵo estas rigardata kun estimo, ne kiel provo sed kiel realaĵo: estas rakontite pri la judeco, pri la hilelismo, pri la klopodo kaŝi la fakton, ke la unua celo de la komuna lingvo estis por unuigi la judojn, kiuj tiam, pro la diversaj persekutoj ĉiulokaj, estis konsiderantaj la ideon denove kuniĝi en unu teritorion kun unu lingvo. Estas menciita la vasta apogo al Esperanto fare de renomaj sciencistoj; nu, entute eble ĝi estas la plej legita itala verko kiu science-historie donas precizajn kaj ekvilibrajn informojn pri Esperanto.

Sed la “meritoj” de Eco vidataj de la esperantistoj ne konsistas nur el tiu kelko da paĝoj. En tuj posta intervjuo, farita en Parizo okaze de la franca eldono de la lbro, li enfokusigas la rolon de internacia artefarita lingvo, kaj li taksas Esperanton kiel la nuran sukcesan, laŭ du vidpunktoj. Unu estas la traduka: Eco estis impresita pri la kvanto de tradukoj kaj konkludis, ke se en Esperanto oni povas esprimi ĉion kion la granduloj esprimis en siaj etnaj lingvoj, do ĝi tute taŭgas por esti tuthomara, kvankam ankoraŭ vidata kiel helpa, kiel pontolingvo. Ĝis ĉi tiu punkto li aprezis la celon de Zamenhof kiu revis pri kolekto de ĉefverkoj el la diversaj lingvoj. Sed dum la esplorado de la tradukoj, Eco alproksimiĝis ankaŭ al la personeco de Zamenhof kaj al lia interhoma religio. Stimulo estis la lekcioj de li donitaj el la Eŭropa Katedro de la “Collège de France“, kio kaŭzis intervjuon fare de István Ertl, tiam redaktoro de la UEA-revuo, kaj François Lo Jacomo, pariza lingvisto membro de la Akademio de Esperanto. Tiu intervjuo estis plurfoje komplete aŭ resume eldonita, kaj kiel Esperanto-dokumento de UEA n. 32E, kaj en la UEA-gazeto, kaj, en la originala franca, kiel Umberto Eco, l’espéranto et le plurilinguisme de l’avenire2. Tiu intervjuo startas de la konsideroj pri la tradukado, kiu, antikva kiel la homo, nur en la pasinta jarcento estis traktata detale kiel filozofia problemo pli ol kiel simple lingva aŭ literatura. La transiro al dulingvaj aŭ plurlingvaj familioj puŝas la temon al la graveco de la familia lingvo kompare al tiu de la medio. Sed Eco agnoskas la emocian rilaton al la lingvo, kaj li agnoskas, ke la rilato al Esperanto baziĝas sur la ideologia fono sur kiu ĝi naskiĝis kaj ankoraj vivas: la justeco inter la popoloj, el kiu la esperantistoj estas tre sentemaj pri la lingva aspekto. En tiu intervjuo Eco konfesas, ke li pasis de indiferenteco al intereso: li startis de la koncepto de Whorf, ke ĉiu lingvo kuntrenas iun specifan koncepton kaj interpreton de la mondo, kaj ke tio ne eblas en internacia lingvo, ĝuste ĉar internacia, kie ne konfrontiĝas interpretoj malsamaj unu de la alia. Due, li startis de la koncepto, ke artefarita lingvo ne eblas, ne povas funkcii, sed poste li rimarkis, ke, se oni ne scius ke Esperanto estas artefarita, oni povus ĝin kredi natura.3

Je la demando, ĉu Esperanto kuntrenas sian propan mondpercepton Eco respondas, ke tion rajtas diri nur tiuj kiuj konas kaj praktikas la lingvon, sed li havas la impreson ke Esperanto povas iĝi ia Honkongo de la lingvoj, kie la renkontiĝo estas ebla sen iu trudo de unu al la alia. En la lastaj ses monatoj da esplorado, Eco rimarkas, ke malantaŭ Esperanto estas iu “religio”, kio klarigas, kial Esperanto sukcesis male al aliaj projektoj. La personoj ne konas la vivantan elanon kiu estas sub la lingvo, kaj li estis fascinita pli multe de la biografio de Zamenhof ol de la gramatiko.

En registraĵo ĉe la Radikala Radio li diras, ke Esperanto estas ĉefverko. Jen do sciencisto, kiu transiris de indiferenteco al intereso, de nekono al informiĝo, de skeptikeco al estimo.

Carlo Minnaja

Notoj

1. En Esperanta traduko de Daniele Mistretta: La serĉado de la perfekta lingvo, Edistudio, 1994, kun antaŭparolo de Humphrey Tonkin. En tiu traduko estas uzata la termino “semiotiko” kiel samsignifa al “semiologio”.

2. Language Problems and Language Planning, 18, 2, 1994, p. 87-112.

3. En la tempo de la intervjuo, 20.1.1993, la koncepto pri artefariteco de lingvo kontraste kun natureco, estis ankoraŭ iom primitiva, kaj la terminoj uzataj de Eco en la intervjuo estas influataj de tiu proksimumeco.

Ĉi tiu artikolo aperis en la aprila-maja kajero de La Ondo de Esperanto (2014).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2014, №4–5.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2014/06/trezoro/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Nia trezoro kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

9 Responses to Nia trezoro: Umberto Eco

  1. Pardonu. La fia softvaro prenis mian skizon…..
    Eble administranto povas nuligi la antauaxn sensencan.

    En la libro “Gespräche mit Umberto Eco aus drei Jahrzehnten” (paroladoj kun U.E. el tri jardekoj) de Thomas Stauder el la jaro 2004 troviĝas sur paĝo 201 detaloj pri la San Marina engaĝigo. Estas interesa, ke ankaŭ la eminentulo Eco devis rezigi kontraŭ la lokaj instancoj.

    Li raportas pri ideo el la studenta movado de la 60-aj jaroj, fondi “liberan universitato”, en kiu la studentoj difinas la aferon (similan ideon mi prezentis kompreneble senrezulte al prof. Frank, tiam nesciante pri la ideo de Eco).

    Fine de la 1980aj jaroj li instalis “Centro Internazionale di Studi Semiotici” kun doktorigo en historio. Ekde 1995 Eco ne plu estas aktiva en San Marino rilate la fondo de universitato, sed la “Centro..” regule kaj foje jare organizis kunvenojn.

    Laŭ la tempo, komenco de la 1990aj jaroj, la aktiveco de Eco kongruis kun la aktivecoj de AIS, sed evidente sen la emo kunlabori de ambaŭ flankoj.

    Mi ne deziras juĝi la reputacio de la “anoj de naciaj kaj internaciaj akademioj”, kiu prelegis en AIS-konferncoj. Ĉiukaze ili ne havis la varban efikon de Eco – ne dirante pri la intelekta ĝuo.

    Sed prave, Eco, Minnaja kaj mi estas dinsosaŭroj, kiuj baldaŭ forestas. Restas nur plori pri perdita ŝanco.

    Menciindas, ke la Universitato de San Marino (www.unirsm.sm) fakte ekzistas (Università degli Studi della Repubblica di San Marino) kaj havas retpaĝon en la angla (honto!).

    Promisplena informo estas, ke la anglalingva listo de Universitoj de San Marino ankaŭ mencias AIS

    https://en.wikipedia.org/wiki/List_of_universities_in_San_Marino

    kun ligo al paĝo, kiu indus aktualigon. Tie troviĝas la informo, ke la registaro de San Marino perdis la intereson pri AIS pro fondo de propra universitato fine de la 1980aj jaroj – kiam Eco kunlaboris.

  2. Carlo Minnaja diras:

    Responde al la demandoj de s-ro Schnell.
    Unberto Eco neniam entreprenis konkretajn esplorprojektojn en San Marino; lia cheesto tie estis ege rapidpasa. Mi parolis kun li unu fojon che oficiala akcepto che la du shtatestroj, kun reciproka estimo.
    La statuto de AIS ne antauvidas honorajn membrojn.
    Prelegis en la AIS-konferencoj anoj de naciaj kaj internaciaj akademioj, ne nepris la partopreno ghuste de Eco por havi altan nivelon.
    Mi ne audacas certi pri preferoj de kontaktoj fare de Eco; se tamen uzi la senkauze malshatan epiteton ‘dinosauro’, mi memorigas ke Eco estas mem 82-jara.

  3. Estus pli efike, se vi pezentus dokomenton, per kiu Eco pruvas sian ŝaton kaj altestimon de la movadanaj Esperantistoj.

    Estas interesa detalo, ke vi (persone? kiom ofte? kiucele?) renkontis lin en San Marino, sed videble sen daŭripovaj rezultoj. Li neniam estis honora membro de AIS aŭ invitita kiel ĉefpreleganto al konferenco. Supozeble ankaŭ ne okazis komunajj esplorprojektoj kun Esperantistoj, kiujn Eco per sia faka aŭtoritato facile povus iniciati.

    Mi certas, ke por Eco estis multe pli interesa, se kontaktus lin junaj, freŝaj Esperantist(in)oj, ne la dinosaŭroj de la movado.

    Jes, mia komento montras la malestimon al la plej multaj gvidaj Esperantistoj. Sed mencii mankojn kaj erarojn estas la plej granda tabuo en Esperantujo. Ĉio estas bela, bona, sukcesa….

  4. carlo minnaja diras:

    Mi petis pri dokumentoj, kie Eco montrus neshaton al esperantistoj. Menciu, se ili ekzistus; fakte ili ne ekzistas. Kun Eco ni rilatis tute kolege kaj kun reciproka estimo kiam li estis (mallonge) en San Marino. Via supra respondo montras vian neshaton, ne la (neeksistantan) lian.

  5. De kie mi deduktas?

    Eco estas klera, inteligenta kaj multflanke interesita persono. Inter Esperantistoj li nur povis konatiĝi al viroj de mallarĝa pensomaniero kaj burokratoj (mi evitas citi la aliajn titolojn, kiujn s-ro Künzli atribuas al la Movadanoj).

    Mi siatempe miris, ke Eco eĉ estris universitatan strukturon en San Marino, kie samtempe Esperantistoj provis ludi universitaton (AIS). Pri kontaktoj aŭ kunlaboro mi nenion rimarkis. Semantiko kaj Interlingvistiko cetere ne estas malproksimaj fakoj.

    Post lia libro pri planlingvoj la kontaktoj kun Eco stagnis. Estas mia supozo, ke li ne vidis intelektan stimulon en la rilato kun esperantistoj (Almenaŭ la interlingvistikuloj devus serĉi la kontakton).

    Aliflanke por la tipa movada funkciulo aŭ redaktanto de eta bulteno (ne por mi) liaj konsiloj estis provokaj. Li ne diris tion, kion la movadaj fukciuloj deziras aŭskulti: ke ĉiu estas bela, bona, ke Esperanto estas la plej perfekta solvo de la lingva problemo, ke estas forta politika premo kontraŭ Esperanto, ktp.

    Herezuloj kutime estas ignorataj, ĉu famkonataj, ĉu simplaj plebanoj, kiel mi.

  6. Carlo Minnaja diras:

    De kie s-ro Schnell deduktas, ke prof. Eco ne alte taksas la reprezentantojn (de la Movado) kiujn li ekkonis? Se estas deklaroj, artikloj, libroj de Eco tiutemaj, mi volonte ekscius. Mia artikolo baziĝas sur tio kio aperis publike.

  7. Gratulojn! Dum la lastaj 20 jaroj la Esperantistoj sukcesis ignori la spertojn, konkludojn kaj la konsilojn de Umberto Eco. Kaj Minnaja evitas ecx tusxi la fakton, ke Eco simpatias kun Esperanto (la lingvo), sed ne alte taksas la reprezentantojn (la Movado), kiujn li ekkonis.
    Tial Eco estas ege klera kaj simpatia persono.

  8. Martin Schäffer diras:

    Kie oni povas trovi la menciitajn intervjuojn en la reto? Certe ili povus esti tre utilaj en diskutoj.

  9. Kirilo diras:

    Kaj danke al la senlaca laboro ekde la apero de “La serĉado de la perfekta lingvo” fare de tiaj niaj samideanoj, kiuj pensas, ke skribado de kiom eble plej multe da primitivpropagandaj leteroj al eminentuloj gvidos al la Fina Venko, hodiaŭ Eco ne plu volas aŭdi ion ajn pri Esperanto. Gratulon!

Respondi