Disfalas regnoj ŝoke, / Pasas gentoj kaj lingvoj

Leopardi, Giacomo. Kantoj / Tradukis el la itala, notoj Nicolino Rossi. – Napoli: Rolando Editore, 2012. – 208 p.

LeopardiLa Esperanta Vikipedio instruas, ke Giacomo Leopardi estas unu el la plej gravaj verkistoj de la itala literaturo, sed apenaŭ konata eksterlande. Tio povas ŝanĝiĝi, ĉar danke al Nicolino Rossi ni havas nun elstaran eldonon de la Kantoj de Leopardi.
Sed kial ni legu la versojn de iu italo, kiu mortis iam en la 19a jarcento? En la genio de Leopardi jam kuŝas la burĝono de lia tragedio. Li profundiĝis en sciencoj, sorbis lingvojn, voris librojn – kaj ruinigis siajn okulojn, ĉar ĉio okazis ĉe kandela lumo. Liaj pensoj celis al senlimeco, sed li estis kvazaŭ kaptita en la limoj de sia ne tro sana korpo, de la province politikaj baroj kaj rigidaj pensmanieroj. Ni aŭdu la voĉon de Leopardi mem. Jen la kanto La infinito:

Ĉiam karis al mi ĉi mont’ ermita,
kaj tiu heĝo, kiu egan parton
de l’ fora horizont’ al vido baras.
Sed side prigvatante, vastsenliman
spacon preter ĉi tiu, kaj arkanajn
silentojn, kaj kvieton profundegan
mi ĉe la pens’ imagas; ke apenaŭ
la koro ne ektimas. Kaj se l’ venton
mi aŭdas flustri tra l’ branĉar’, mi tiun
infinitan silenton al ĉi voĉo
prikomparas; kaj pensas pri l’ eterno,
kaj pri l’ mortaj epokoj, kaj la nuna
kaj viva, kaj son’ ĝia. Jen tra tiu
ĉi senlimec’ fordronas penso mia
kaj ŝipperei dolĉas en ĉi maro.

Nicolino Rossi konstatas, ke Leopardi ĉiam rakontis sin mem. Leopardi tamen ne universaligas siajn proprajn spertojn, sed “La pensoj, la sentoj, la kormovoj de Leopardi ŝajnas, ekde la origino, universalaj. La alvokiteco sin nepre identigi kun la homa naturo, ĉi inklino, kiu estas samtempe kaj malfeliĉo kaj eco, estas en la poeto instinkta estmaniero kunnaskita, spontana, naturega…”

La libron komencas skiza kronologio pri la viveventoj kaj la verkaro de Leopardi. Rossi muntas la biografion el citaĵoj de leteroj kaj similaj samtempaj fontoj. Tiamaniere Rossi sukcese povas montri la ligon inter la verko kaj vivo de Leopardi.

Ĉiu el la kantoj havas krome etan enkondukon, kiu klarigas kiam Leopardi verkis ĝin, kaj kian pozicion ĝi havas en la verkaro de Leopardi. Krome ankaŭ estas helpo por plene kompreni kaj aprezi la foje densajn tekstojn de Leopardi.

Espereble Vikipedio baldaŭ devos ŝanĝi la frazon pri la relativa nekonateco de Leopardi ekster Italio.

Wolfgang Kirschstein

Ĉi tiu recenzo aperis en la aprila-maja kajero de La Ondo de Esperanto (2014).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2014, №4–5.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2014/06/recenzo-36/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Kulturo, Recenzoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi