Ĉu Bruselo decidos pri klimato?

Vide el Bruselo

La EU-balotoj montris, ke kreskis partioj kaj politikistoj, kiuj kontraŭas la ideon de Eŭropo, kaj ankaŭ tiuj, kiuj kontraŭas kelkajn bazajn ideojn de homaj rajtoj. La Eŭropa Parlamento (EP) devos ankoraŭfoje bonvenigi Marie Le Pen, gvidantinon de la Nacia Fronto, kiu atingis 25% da voĉoj en Francio. Ŝi volas konstrui ekstremdekstrularan politikan partion en Eŭropo. La brita kontraŭeŭropa Sendependa Partio (UKIP) atingis 27.5% – antaŭ aliaj britaj partioj. La ĉefo de UKIP Nigel Farage volas, ke Britio forlasu la Eŭropan Union (EU).

Tamen la esperantistoj povas esti kontentaj pri la rezulto de Eŭropo-Demokratio-Esperanto, kiu atingis 33 mil 115 voĉojn en Francio kompare al 28 945 en 2009 kaj 25 259 en 2004.

Post la elektoj EU estos malpli ambicia. Unu el la plej gravaj defioj povas esti senresponda – la minaco de klimata ŝanĝiĝo. En oktobro la gvidantoj de EU-landoj planas decidi pri la politiko pri klimato kaj energio. Jam komence de la jaro la Eŭropa Komisiono proponis 40-procentan redukton de forcejaj efikaj gasoj kaj uzadon de pli da renovigebla energio.

Kvankam facilas interkonsenti pri komunaj komunikoj, ne estas facile por la 28 EU-landoj interkonsenti pri novaj leĝoj. Nun Eŭropaj gvidantoj ŝajnas malpli decidemaj pri novaj rimedoj por redukti la uzadon de la fosiliaj (mineralaj) brulaĵoj.

Colin Roche, kampanjanto por Amikoj de la Tero Eŭropo, timas, ke la gvidantoj nun puŝas “malpurajn” fosiliajn energiojn sub la preteksto de energia sekureco. “La sola vojo al energia sekureco estas rompi la dominadon de importitaj fosiliaj brulaĵoj”, – diras Roche. Li ankaŭ alvokas la EU-landojn al evoluigo de propra, pura kaj renovigebla energio.

Laŭ Roche, la EU-propono por klimata kaj energia politiko por 2030 jam estas “danĝere netaŭga”. Roche diras, ke Eŭropo elspezas miliardojn da eŭroj ĉiujare, importante tergason kaj nafton. Li volas, ke EU tranĉu forcejajn gasojn per almenaŭ 60% ĝis 2030, reduktu la uzon de energio je 50% kaj pliigu la parton de renovigeblaĵoj al 45%.

Dafydd ab Iago

Ĝi estas artikolo el la julia kajero de La Ondo de Esperanto (2014).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2014, №7.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2014/06/bruselo-13/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Mondo, Vide el Bruselo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

2 Responses to Ĉu Bruselo decidos pri klimato?

  1. Uborosk diras:

    Mi nomiĝas: Uborosk. Mi venas el Ĉinio, mi serĉas Esperanto_ parolantoj en internacia komerco. Bonvolu kontakti min, dankon!
    Mia poŝto: uborosk@126.com

  2. Mi ne komprenas, kial oni povas esti kontenta per la E-D-E fantomo, kiu nur sukcesis aperi en unu lando (francio). La Esperantistoj en aliaj landoj (prave!) ne sentis la bezonon por “Esperanto-partio”.

    Menciindas, ke en germanio alia ekologio partio sukcesis gaijnu segxon en la parlamento: ÖDP (Ökologisch Demokratische Partei). Bedauxrinde tro malfrue estis komunikata, ke la partio akceptis favoran aldonon pri Esperanto en sia balotprogramo. La partio estas aparte interesa, cxar gxi ne nur parolas, sed provas nun kaj hodiaux realigi, kiu eblas. Ekzemple la mangxo dum la partiaj kunvenoj kaj estraraj kunsidoj estas senescepte vegetara. Aliaj partoj nur ploras pri la sufero de la bestoj kaj la sekvoj de la bredado por la klimato.

    Mi esperas ricevi similajn raportojn pri la menuoj dum la diversaj Esperanto-kongresoj kaj -seminarioj, kie oni ne nur fanfaronas pri “dauxripovo”, sed agas.

Respondi