Volapuko havas novan Cifal!

La 1an de majo la Volapuka movado ekhavis sian okan Cifal (prezidanton): Hermann Philipps, kiu loĝas en Bonn (Germanujo) transprenas la bridon de Brian Bishop (Anglujo).

La nomo Volapük (kion Zamenhof esperantigis Volapuko) signifas “monda lingvo”. Ĝi estis la unua internacia lingvo, parolata inter homoj de multegaj nacioj. Johann Martin Schleyer (1831-1912), germana pastro, la unua Cifal, kreis la lingvon en 1879. Subtenantoj baldaŭ havis movadon tra Eŭropo. Post dek jaroj estis anoj ĉie, ekzemple en Japanujo, Ĉinujo, Afriko, Usono, Aŭstralio. Estis pli ol 250 kluboj, pli ol 50 revuoj, kaj pli ol 500 eldonaĵoj. Ĝi estis tiel populara, ke du vaporŝipoj en Rejno nomiĝis Volapük. Multaj el la unuaj esperantistoj estis antaŭe entuziasmaj volapukistoj.

La Volapuka movado malfortiĝis post la morto de Schleyer, ĝis en 1931 d-ro Arie de Jong eldonis gramatikon kaj vortaron, kaj restarigis la lingvon. Li ankaŭ fondis internacian revuon, kiu aperis ĝis la 1960aj jaroj.

Brian Bishop, la sepa Cifal ekde 1984, starigis novan Zänabür Volapüka (Centra Oficejo pri Volapuko) por kunigi kaj disponigi ĉiuspecajn Volapukajn materialojn, inter kiuj multaj eroj estis hereditaj de antaŭaj prezidantoj. La havaĵo de la Centra Oficejo nun restas ĉe la biblioteko Butler de la Esperanto-Asocio de Britio. Krome, troviĝas multaj volapukaĵoj en la Bavara Ŝtata Biblioteko en Munkeno, en la Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno kaj aliloke. Reinhard Haupenthal eldonas multajn librojn pri kaj en la lingvo ĉe sia Iltis Verlag. Post la centjara datreveno de Volapuko en 1979, Ralph Midgley fondis novan organon Vög Volapüka (Voĉo de Volapuko). En 2007 la movado oficialiĝis kiel Sog Bevünetik Volapüka (Internacia Societo de Volapuko).

Brian Bishop

Ĉi tiu artikolo aperis en la junia kajero de La Ondo de Esperanto (2014).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2014, №6.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2014/05/volapuko/

Se vi ŝatas la tekston, rakontu pri ĝi:
  • Facebook
  • Добавить ВКонтакте заметку об этой странице
  • Twitter
  • LiveJournal
  • Одноклассники
  • MySpace
  • Digg
  • В закладки Google
  • LinkedIn
  • Reddit
  • Яндекс.Закладки
  • email
  • Add to favorites

10 komentoj pri “Volapuko havas novan Cifal!”


  1. Grigorij Arosev

    Ĉu la idiotoj ankoraŭ ekzistas? Subita neatenditaĵo.

  2. Valdas BANAITIS

    Ankau damludo estas pli fascilas kaj populara ol shako. Sendube ambau havos sian muzeon, chio cetera ekzistis.
    Nun modas SUDOKU.

  3. Roland Rotsaert

    Leginte la artikolon mi konstatas ke ili ĉefe kolektas la paperan heredaĵon de la lingvo. Pro tio ili meritas almenaŭ nian respekton.

  4. N. Dube

    “Ĉu la idiotoj ankoraŭ ekzistas?” demandas Grigorij Arosev. Verŝajne tiel ankaŭ iuj homoj demandas pri la Esperanto-movado kiam ili aŭdas, ke ĝi daŭre ekzistas! Estus pli bone, se ni evitus tiajn priskribojn por anoj de aliaj planlingvoj.

  5. Mikaelo

    Jes, ne decas ofendi volapukistojn. Kial do “idiotoj”? Oni diras, ke volapuko estas malfacila lingvo. Do, ĉar ili ĝis nun sukcesas iel uzi ĝin kaj eĉ oficialiĝis antaŭ relative nelonge, ni estimu ilin.

  6. Tuomo Grundström

    Neniam dece iun ofendi. Nian respekton meritas homoj, kiuj interesigxas kaj okupigxas pri komunlingva afero. Ekzistas iuj volapukistoj, pli multaj idistoj kaj anoj de kelkaj aliaj projektoj. Anstatux moki, ni amiku kun ili kaj bonvenigu al niaj arangxoj.

  7. Grigorij Arosev

    Esperanto kiel lingvo (ne la movado!) estas en sia simpleco kristale genia invento de Zamenhof. Pro tio estas strange nomi nin idiotoj pro tio, ke ni uzas simplan kaj samtempe elegantan, kaj eĉ relative popularan lingvon. Sed – se iu volas estimi volapükistoj, faru. Mi vidas neniun kauzon estimi tiujn homojn kiel volapükistoj. Probable ĉiuj ili estas bonegaj homoj, amikoj, familianoj, profesiuloj siafake, sed uzante volapükon, ili montras sin de la idiota flanko.

  8. Hermann Philipps

    Kara frati in spirito!

    Pardonez, ke me ne skribas Esperanto, nam me ne parlernis ol. Me tamen esperas, ke vi povas komprenar mea texto en Ido, quale me povas komprenar Esperanto skribita pro mea savo di ta decendanto di via linguo.
    Me volas klarigar, ke Volapükisti ja de longe ne plus probas linguale konquestar la mondo. Ni praktikas, kultivas, gardas e konservas heredajo kulturala, quale altra homi ankore kultivas la Latina o la Helena.
    Ni ne esas via konkurencanti. Ni estimas la Volapük precize pro lua partikularaji. Ed ol certe esas defio intelektala. Por interesati, videz http://www.volapuk.evertype.com.

    Kon saluti kordiala,
    Ko glids ladöfik,

    Hermann Philipps
    Cifal soga bevünetik Volapüka

  9. Emanuelo

    Mi tradukas al Esperanton la mesaĝo de la S-ro Philipps, kaj poste mi aldonas komenteton.

    “Karaj amikoj en spirito!

    Pardonu ke mi ne skribas en Esperanto, ĉar mi ne lernis paroli ĝin. Mi tamen esperas, ke vi povas kompreni mian tekston en Ido, kiel mi povas kompreni skribitan Esperanton pro mia kono de tiu ido de via lingvo. Mi volas klarigi, ke Volapukistoj ja de longe ne plu provas konkeri lingve la mondon. Ni praktikas, kultivas, zorgas kaj konservas kulturan heredaĵon, kiel aliaj gehomoj ankaŭ kultivas Latinon aŭ Helenan. Ni ne estas viajn rivalojn. Ni estimas Volapukon precize pro ĝiaj apartaĵoj. Kaj tio certe estas intelekta defio. Por interesataj, vidu http://www.volapuk.evertype.com.

    Kun koraj salutoj,
    Ko glids ladöfik,

    Hermann Philipps
    Cifal soga bevünetik Volapüka”

    Mi (Emanuelo, mi ne plu tradukas la mesaĝon de la S-ro Philipps) estas Esperantisto. Mi kredas kaj luktas por ke Esperanto fariĝas dua lingvo de l’ homar’. Sed mi ne volas truddevigi aliajn gehomojn nek kredi ke Esperanto estas la plej bona artefarita lingvo, nek eĉ ke la mondo necesas artefaritan lingvon. Se aliaj preferas Idon aŭ Interlingvaon – aŭ eĉ Volapukon – ili rajtas pensi kaj agi tiele. La insultoj insultas tiujn, kiuj diras ilin.

    Due, eĉ se mi estas Esperantisto, mi lernas Volapukon. Ĝi estas interesa lingvo, kaj, kiel diris bone la Ĉifalo, “intelekta defio”! Ĉu mi estas do perfidulo? Mi esperas ke ne. Mi lernis iom da Ido, kaj iom da Loĵbano. Mi kreas ankaŭ mian propran lingvon, geloto (plezurcele, ne por anstataŭigi Esperanton). Mi kredas ke tio ne faras el mi pli malbonan Esperantiston, kaj eĉ male. Dank’ al tiuj lernadoj, mi estas pli bona Esperantisto!

    Amike,
    Emanuelo
    http://che-emanuelo.blogspot.com

  10. Emanuelo

    Mi eraris: la salutvortoj de la S-ro Philipps ne estas “Karaj amikoj en spirito” sed ja “Karaj fratoj en spirito”.

Vi devas registriĝi por komenti.



Bad Behavior has blocked 850 access attempts in the last 7 days.