Esperanto plej gravas – kaj unue “Esperanto”

Vortoj de komitatano Z

Ne indas denove paroli pri la revuo de Valle, ĉar nenio nova direblas. La redaktoro de Esperanto daŭre diras, ke numeron post numero la revuo fariĝas pli bona kaj malaperas la infanmalsanoj de ĝia nova stilo. Verŝajne eĉ li mem ne plu kredas siajn promesojn. La direktoro jam alarmis la komitaton pri la malbone evoluanta membrostatistiko. La multe tamtamita reformo de la revuo ne lubrikis la statistikon, ĉar laŭ la informo de Buller al la komitato, komence de majo la revuo havis kelkdek abonantojn malpli ol unu jaron pli frue. Via kolumnisto do ne estas la sola, kiu malkontentas pri la piroteknikaĵo de Valle. Oni povas konsili al la estraro nur, ke ĝi denove ekserĉu novan redaktoron, ĉar la eksperimento kun Valle fiaskis. Agnoski sian eraron eĉ kreskigus respekton al la estraro, ĉar tiel ĝi montrus, ke ĝi serioze celas la bonon de la Asocio kaj ne blinde kredigas propran pravon, kiam malpravo evidentas al ĉiu.

La estraro sidas jam preskaŭ jaron, sed malfacilas vidi signojn pri komenco de pli bona periodo en UEA. Mark Fettes anoncis, ke la membrostatistiko estas la mezurilo pri la sukceso de lia estraro. Miraklo tamen necesos, por ke realiĝu la celo pri 10-procenta kresko de la membraro ĉiujare, kiel skribite en la Strategia Plano. Tamen ne kulpas nur la revuo, kies karnavala vesto ne allogas pli da membroj.

Esperantistoj membriĝas en UEA, ĉar kiel ĝia nomo diras, ĝi estas Esperanto-asocio en la monda skalo. Por Esperanto-asocio Esperanto estas la ĉefa afero. Se io alia ol Esperanto estus la ĉefa ekzistokialo kaj celo de UEA, ĝia nomo estus vortumita laŭ tiu alia afero. Laŭ la statuto de UEA la disvastigo de la uzado de Esperanto estas ĝia ĉefa celo, kvankam nur malmultaj legis la statuton kaj kredas populistojn kiel Renato Corsetti, por kiuj la unua celo de UEA estas disvastigi Esperanton. Tiu simplismo kaŭzis forvelkon de agadoj, kiuj ĝuste celis disvastigi la uzadon de Esperanto. Iam UEA klopodis instigi terminologian agadon, eĉ kun dungito en sia Terminologia Esperanto-Centro, sed de dudek jaroj oni ne plu aŭdas pri TEC. Antaŭ tridek jaroj UEA kaj ILEI lanĉis triŝtupan internacian ekzamensistemon, sed unu generacion poste la tria, supera ŝtupo plu mankas. Jen nur du ekzemploj pri neglektado de la kreo de kvalitaj kondiĉoj por pli vasta uzado de Esperanto.

Oni ofte ŝercas, ke ĉiuj diskutoj de esperantistoj pli aŭ malpli frue fariĝas disputoj pri lingvaj detaloj. Oni eĉ donis nomon al tiu fenomeno: “leĝo de Tonjo”, laŭ Tonjo del Barrio, kiu iam sprite skribis pri ĝi. Eblas ridi aŭ plendi pri tiu fenomeno, sed ankaŭ ĝi montras, kiom la lingvo gravas al esperantistoj. Tial estas kompreneble, ke UEA allogas ilin malpli, se ili sentas, ke aliaj aferoj gravas al UEA pli ol Esperanto. Kelkfoje oni volas fari el UEA asocion por homaj rajtoj ĝenerale, kiel Kep Enderby dum sia prezidanteco, aŭ por lingvaj rajtoj. Nun Mark Fettes artikolas pri daŭripova mondo kiel la vojo de UEA kaj pri la neceso alianciĝi kun aliaj fortoj, kiuj strebas por daŭripovo. Ĉio tio estas aferoj, pri kiuj indas paroli ankaŭ sur la forumoj de UEA, sed ne pli ol paroli. Ili restu flankaj temoj, kaj UEA evitu preni starpunkton pri ili. Temas ja pri sociaj kaj politikaj problemoj, pri kiuj esperantistoj same malsame opinias inter si kiel homoj ĝenerale. Eĉ pri lingvaj rajtoj ne povas ekzisti universale akceptita esperantista starpunkto.

Esperanto fariĝu denove la plej grava afero por UEA, kaj tiam disvastigo de Esperanto estu malpli grava ol la disvastigo de ĝia uzado. Tiu ĉefa celo precipe signifas kvalitan kreskon de la Esperanto-komunumo – kaj de la individua esperantisto – kaj nur duagrade ĝian nombran kreskon. El ĝi tamen nature sekvos nombra kresko de UEA, kiam esperantistoj rimarkos, ke Esperanto gravas al UEA kaj ke ĝi unuavice servas al la lingvo kaj al siaj membroj. Plej urĝe ni tamen atendu de la estraro, ke ne nur Esperanto sed Esperanto gravas al ĝi. La revuo de UEA renaskiĝu kiel revuo, kiun oni denove povos montri al esperantistoj. Poste ĉio cetera iros de si mem, aŭ almenaŭ multe pli facile.

Komitatano Z

Legu kelkajn pli fruajn Vortojn de Komitatano Z:

Ricevinte la revuon de Valle
Atendante la revuon de Valle
Ĉu io nun estas nova?
Antaŭraporto el Rejkjaviko
De B al Buller
Al pli azia estonteco de UEA
Survoje al la Fettes-erao
Hundoj bojas, karavano vojas
Lingvaj dorsosakuloj

Ĉi tiu artikolo aperis en la junia kajero de La Ondo de Esperanto (2014).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2014, №6.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2014/05/kz-7/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Vortoj de Komitatano Z kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

12 Responses to Esperanto plej gravas – kaj unue “Esperanto”

  1. Markos Kramer diras:

    Ankaŭ al mi la nova revuo Esperanto plaĉas multe pli ol la antaŭa.

  2. Dennis Keefe: “Mi apartenas al tiaj Esperantistoj kiuj kredas, ke la plej bona maniero prezenti Esperanton al la ekstera mondo estas paroli pri ESPERANTO.”

    Mi tamen apartenas al tiaj Esperantistoj, kiuj kredas, ke la plej bona maniero prezenti Esperanton al la ekstera mondo estas fari per ghi ion prezentindan kaj utilan.

  3. Mi komentas por registri, ke al mi simple plachas la nova revuo Esperanto. Ghi estas moderna kaj viva kaj gaja – ne tiu antaua funebra sensuka paperaro, kiun petis de mi klopodon shati. La abonantaro neniam reprezentis la UEA-membraron! Tiu analizo estas fusha al mi… La membro malkreskis, char mi vidas neniun klopodon kreskigi ghin. Oni kritiku kaj laboru rekte al la problemo, ne per fantaziaj vershajne jhaluzaj analizoj. Mi aparte bedauras esti leginta tiun teskton, char por mi ghi estis tempoperdo. Bonshancon en la venontaj kolumnoj!

  4. dennis keefe diras:

    Mi legis kun granda intereso kaj aprobo la komentadon de Kolumnisto Z. Mi apartenas al tiaj Esperantistoj kiuj kredas, ke la plej bona maniero prezenti Esperanton al la ekstera mondo estas paroli pri ESPERANTO. Aldone, ni parolu pri la HOMOJ de Esperanto, kaj pri la sufiche profunda Esperanto-KULTURO.

    Mi esperas, ke ni revenos la homcentra parto de la Esperanto-Movadoj. Dum eble nun pli ol dek jaroj ni atendas miraklojn de la Interreto. Niaj interretaj ejoj naskighas, komplikighas, kaj sendas al ni naskighdatrevenajn bondezirojn. Mankas pensado, mankas kulturo, mankas homcentra movado. Lokaj, homaj, viglaj kluboj en urboj au ech urbo-kvaraloj gravas.

    Homcentra movado estas ankau kulturo-centra movado, chu ne? Niaj verkoj, libroj, kaj artoj, muziko, radio-elsendoj kaj filmoj povas ighi bona kerno de venonta movado. Ne verkoj de 2 minutoj, au 200 vortoj. Pensu pri la lasta prezentado de Humphrey Tonkin en Roterdamo che UEA pri la poemaro de Marjorie Boulton. Ke la listo de furoro-libroj en la revuo Esperanto konsistighu el multe pli ampleksaj libroj, kulturaj libroj, kaj ne el broshuretoj kaj poshlibroj.

    Kelkaj scias, ke mi ofte skribas pri la avantaghoj apliki principojn de Merkatiko al la Esperanto-Movado, sed tio estas nur flanka afero; tio kio gravas estas la kvalito, unuaflanke, kaj la kvanto, aliflanke, de nia homa, esperanta kaj internacia kulturo.

    Chu nia kulturo vidighas sur papiruso, pergameno au elektronike nubigitaaj palimsestoj, tio ne tiom gravas. Chiaj metodoj por registri Esperanto-kulturon shanghighos kaj povos kapturnighe eksmodighi. Kompreneble, ni rapide adaptighu al chiaj novaj komuniko-sistemoj, sed ni faru tion profundo-pense kaj celstrebe, ne genuo-reage.

    Tio kio gravas estas la homoj, la ideoj kaj la kulturo de Esperanto. Pensu pri verkoj, originaj kaj tradukitaj; pensu pri homoj kiuj lernas pri ili, pri homoj kiuj pli profunde studas tiujn verkojn kaj interparolas pri ili; kaj pensu pri vasta, celstreba informado por enkonduki ne-esperantistojn al la lingvo Esperanto. Pensu pri lokaj Esperantistoj kun internaciaj kontaktoj. Esperanto, homcentra kaj kultura, unue. Iom da Merkatiko, diskrete, nealtrude kaj poste.

    Amike,

    Dennis Keefe

  5. Miranto diras:

    Kial esperanta C2-ekzameno iĝus mokkialo? Kaj mokkialo ĉe kiu? Alilingvaj C2-ekzamenoj ne estas mokkialo?

  6. Al s-ro Vjacheslav:

    Probable Komitatano Z aludis al la UEA/ILEI-ekzameno, kiu enhavas nur du shtupojn (kiujn lau LTSEC ekvivalentas al B1 kaj B2 en KEFR).

    La nivelo C2 ekzistas en LTSEC, sed ne che la ekzamenoj de ITK, kies eksterlanda gicheto estas UEA kaj edukado.net.

    Klarigo pri la sigloj en:
    http://www.esperantio.net/index.php?id=268
    http://www.esperantio.net/index.php?id=671
    http://www.esperantio.net/index.php?id=2261

  7. Vjaĉeslav diras:

    Pri kiu supera nivelo temas, ĉu C2?
    Espereble ĝi neniam aperos, ĉar aperinte ĝi iĝus nenio pli ol ankoraŭ unu mokkialo. Komence Esperanto estu uzata iom vaste en la nivelo C2 🙂

  8. Estas malhoneste juĝi la evoluon de UEA laŭ la abonantoj de la revuo. Eksteruloj (ne membroj aŭ abonantoj) tute ne havas eblecon ricevi aŭ legi la revuon!

    Mi nenion legis, ke ie en la mondo okazis publika prezento por Esperantistoj, kie ili povus trafoliumi la novan revuon kaj juĝi pri la enhavo kaj aspekto. Mi ankaŭ ne ricevis la informon, ke UEA disdonas prov-ekzemplerojn por varbi novajn legentojn kaj abonantojn.

    Ne estas miraklo, ke kelkaj homoj, kiuj ŝatis la kutiman enuigon, malabonas. Sed ĉu ili estas vera perdo?

    Sen efika varba strategio ekster la fermitaj rondoj de UEA la nova produkto ne atingos sian celgrupon. Certe estas bone, ne tuj per la unua numero komenci la varbadon ekstere. Indas atendi, ĝis la redaktoro akiris certajn sekurecon.

    Sed nun UEA urĝe devus konfronti la Esperantistaron kun sia nova produkto. Mi iam (kiel kutime vane) ofertis mian pretecon kunagi por ĉi tio nobla celo.

  9. Jens S. Larsen diras:

    Mi kredas ke komitatano Z iom tro akcentas la rolon de la revuo. Ĝi ankaŭ estu montrinda al eksteruloj, sed plej gravas ke ĝi informu la mebraron pri temoj interesaj al ĝi. La ekestinta kutimo informi iom detale pri elektita temo en ĉiu numero almenaŭ ŝajnas al mi tre aprobinda.

    Tamen, por altigi la membronombron en la hodiaŭaj kondiĉoj unuavice necesas kohera reta strategio (krom multo alia), sed tiun demandon komitatano Z tute ne tuŝas — kio eble rivelas relative altan aĝon.

  10. edvige ackermann diras:

    Cxi foje mi devas preskaux 100 procente subskribi la vortojn de la supra artikolo. Tamen restas al mi iom nebula la diferenco inter “disvastigo de Esperanto kaj disvastigo de ĝia uzado”, cxar la du temoj estas konsekvencaj, ambaux same gravaj kaj necesaj.

  11. ..por ke kresku ilia nombro.
    Amike
    Renato

  12. Mi konsentas, ke mi estas simplisto (mi ne konsentas, ke mi estas popolisto, sed tio estas alia rakonto), sed eble komitatano Z volos agnoski, ke li estas malsimplisto. Nun laŭ li oni devos atenti la kvaliton de esperantistoj por ke kresku ilian nombron. La ideo ŝajnas iom aŭdaca.

    Amike

    Renato

Respondi