Bjalistoko, Ukrainio kaj Eŭropo

Vide el Bruselo
Monto Ajudag en Krimeo
La krizo en Ukrainio ĉiam pli pensigas min pri Bjalistoko. Kompreneble, ĉiu esperantisto scias pri la kreinto de nia lingvo Ludoviko Zamenhof. Ni ankaŭ scias, ke la tiama Bjalistoko estis urbo multlingva kaj multetna. Pli ol cent jarojn poste la urbo perdis tian multetnan econ. Ne plu aŭdiĝas multe de belarusa, rusa, germana kaj jida lingvoj, sed pli kaj pli nur la pola. Eĉ la loka pola dialekto ŝajne perdas siajn ecojn. Ŝajne la granda orientdevena vortprovizo de la loka dialekto sukcese malaperas pro kreskanta unueciĝo de la pola lingvo.

Pro la trista historio de Bjalistoko ligiĝas mia penso al unu el la plej grandaj timoj por la nuna relative paca kaj prospera okcidenta Eŭropo. Kion fari, se nacioj denove komencas interbatali? Estas nepenseble, ke Germanio konkerus germanlingvajn teritoriojn en Aŭstrio, Belgio, Danlando, Francio, Italio, Svislando, Ĉeĥio, Luksemburgio, Pollando kaj Kaliningrada regiono de Ruslando. Ankaŭ neniu pensas, ke Francio konkerus franclingvajn teritoriojn en Belgio, Italio kaj Svislando.

La listo de Eŭropaj nacioj aŭ samlingvanoj, kiuj vivas en pluraj landoj estas longa. Svedoj vivas ankaŭ en Finnlando, kaj finnoj en Svedio. Danoj vivas ankaŭ en Germanio, kaj italoj en Svislando. Hungaroj vivas ne nur en Hungario, sed ankaŭ en Slovakio, Ukrainio, Serbio, Kroatio, Slovenio kaj Rumanio. Sed post la dua mondmilito ĝenerale akceptiĝis, ke ne plu multe ŝanĝiĝos la landlimoj en Eŭropo, krom en la trista kaj sanga okazo de la sudokcidenta Balkanio. Ankoraŭ oni ne akceptas internacie la novajn landlimojn en Azerbajĝano, Kartvelio, Kipro, kaj nun – Krimeo.

La anekso (aŭ unuiĝo, laŭ la Ruslanda vidpunkto) de Krimeo kaj la timo, ke vasta teritorio en suda kaj orienta Ukrainio baldaŭ povos iĝi ruslanda, ŝanĝis la rilatojn inter homoj kaj politikistoj en la Eŭropa Unio kaj Ruslando. Oni timas la estontajn agadojn de Ruslando, ekzemple, en Belarusio kaj en la baltaj landoj. La sekvoj de tiuj timoj en EU baldaŭ aperos.

Unue, pli kaj pli malfacilos por ruslandanoj vojaĝi en EU. Ne plu temas pri senviza eniro por ruslandaj civitanoj. Ekonomie, science kaj kulture estos malpli da kontaktoj. Esperantistoj estis inter la unuaj, kiuj spertis la malfacilaĵojn. La nunjara kaj 26a Aroma Jalto en majo estis nuligita. Ne estas verŝajne, ke ĉi tiu Esperanto-festivalo revenos al la belega Krimeo.

Aliflanke, Ruslando pli kaj pli turnas orienten kaj serĉas ligojn kun kreskantaj ekonomioj kiel Ĉinio kaj Barato.

Dafydd ab Iago
Krimeo

Partoprenantoj de la someraj esperantistaj renkontiĝoj en Tarĥankun kun plezuro vizitas la naturan basenon Kaliko de Amo en Atleŝ. Ĝi estos vizitebla ankaŭ dum la sekva renkontiĝo, planita en Krimeo por la 1–10a de julio. (La foton sendis Jefim Zajdman)

Ĉi tiu artikolo aperis en la junia kajero de La Ondo de Esperanto (2014).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2014, №6.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2014/05/bruselo-12/

  1. Komentoj mankas

Vi devas registriĝi por komenti.