48a Boatado en la Ignalina lagaro

La junulara Esperanto-klubo Juneco (Vilno, Litovio) ekde la 30a de majo ĝis la 1a de junio organizos la 48-an Boatadon en la Ignalina distrikto en la Nacia parko de Aŭkŝtajtio.

Dum tri tagoj ni ekskursos kaj traboatos pli ol 20 lagojn kaj lagetojn, riverojn kaj riveretojn. Ni vizitos muelejon de Ginučiai, kie okazos akvaj proceduroj sub la akvofala duŝo; sur insulo de lago Baluošas ni festos la naskiĝtagojn de naskiĝintoj en majo kaj junio, okazos nokta promenado al la monto Ladakalnis kaj baptado de unufojaj boatadantoj. En la baptado povos partopreni ĉiuj jam baptitaj partoprenantoj. Ludoj, kantoj, lignofajro, varma vespermanĝo, bela naturo atendos vin ĉiuvespere en tendarlokoj. La detalan tagordon ĉiu partoprenanto ricevos surloke. Preparu kulturan programon por internacia vespero.

Dum la Boatado viajn orelojn ĝojigos nur Esperantaj vortoj, ĉar aliaj lingvoj estos malpermesitaj kaj tion gardos la sekreta Verda policisto.
Boatado
La kolektiĝo de la partoprenantoj okazos la 30an de majo matene en la urbeto Palūšė, situanta je 5 km okcidenten de Ignalina sur la bordo de la lago Lūšiai. Eblas veni la 29an de majo vespere, kai noktumi tie ĉe la lago en tendo. El Vilno al Ignalina veturas trajnoj kaj busoj. La malfermo okazos la 30an de majo je la 12a horo en Paluŝe ĉe la boatluejo.
Boatado
Pliajn informojn pri la programo, kondiĉoj kaj aliĝo petu ĉe:
Marijus Dilba (prezidanto de Juneco): mardi@takas.lt, tel. +370 685 12244
Olga Strojeva: olga.strojeva@gmail.com, tel. +370 652 82374
Jolanta Dudėnaitė: jolanjo@gmail.com, tel. +370 684 98027

Marijus Dilba

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi