Komentoj pri: Ni estos juĝataj laŭ niaj kulturaj atingoj

De: Richard Schneller
Responde al viaj demandoj rilate kulturon kaj alireblon al ĝi, jen la enirpaĝon al CDELI: http://www.cdeli.org/

Esploru interesaĵojn en la maldekstra menuo sub Arkivaĵoj, Servoj kaj Aktivecoj. Ĉi tiu laboro estas plejparte volontula kun tamen materia helpo de la biblioteko.

De: dennis keefe
Resumo, 79 vortoj.  Detaloj, 313 vortoj.

Resumo:

Mi plene konsentas kun Profesoro Kiselman kaj Aleksander Korjenkvo pri la grava rolo de kulturo rilate Esperanton.   Aldone, mi demandas kiamaniere konkretigi la nocion kulturo (libroj, muziko, filmoj, ktp), kaj kiamaniere ni povas ene kaj ekstere utiligi kaj informadi pri nia kulturo: mezurado, kursoj, virtuala biblioteko, ktp.  Mi emfazas la rolon de profesiaj bibliotekistoj, kaj esprimas la deziron ke nia kulturo restu en CHIES manoj, kaj ke ghi ne ighu proprajho de manpleno de interretistoj, kun pasvortoj kaj datenbazoj.

Detaloj:

En la intervjuo inter Aleksander Korjenkvo kaj Christer Kiselman eble la plej interesa rimarko estas ghuste tiu kiu estigis la titolon: “Ni estos jughataj lau niaj kuturaj atingoj.”   Kiel menciite dum la intervjuo, tiuj vortoj aperas ankau interrete, kaj chi tie mi aldonas fonton: http://www2.math.uu.se/~kiselman/unuasaluto2013.html

Pri la graveco de kulturo kaj Esperanto, mi profunde, ech entuziasme konsentas.   Sed kio, konkrete, estas tia kulturo? (libroj originalaj kaj tradukitaj, muzikajhoj, teatrajhoj, filmoj dublitaj kaj ne, blogoj, radio-elsendoj, revuoj paperaj kaj retaj. . . .)?

Kiel meti kulturon en kursojn por la Esperantistoj?  (Ni havas kursojn pri gramatiko, sed mankas, kruele mankas, kursoj pri la kultura flanko de Esperanto, speciale en kursoj loke atingeblaj).

Kiom tiu kulturo ampleksas?  (Kiom da libroj kaj kiom da paghoj, ekzemple?)

Chu ni ne devas laueble mezuri tion? (Sen mezurado kiu ajn povas diri ion ajn al ni mem, al la gazetaro).

Kiom ghi kreskas chiujardeke, chiujare?  (Tio helpas kaj por historia kompreno kaj por merkatika informado).

Kiel ni povas alloge kaj konvinke montri tion al EKSTERA publiko? (sen blufado kaj mistifiko).

Kia estus la rolo, por plifaciligi la utiligadon de chiuj, de virtuala biblioteko en tiu montrado? (normalaj homoj ne interesighas pri longa vojagho al fora, fizika biblioteko).

Kiaj povus esti la roloj de niaj, kaj de ne-niaj, bibliotekistoj? (bona estrado de biblioteko bezonas fakulojn).

Kaj finfine, kiel garantii, ke nia kulturo estu kaj restu en la manoj de chiuj Esperantistoj, nunaj kaj venontaj, por ke Esperanto ne ighu simpla komerca varo en la manoj de manpleno de lertaj, tamen ankorau tro egocentraj interretistoj?

Pri la grava rolo de kulturo kaj la bonfarto de Esperanto, estas probable multe da Esperantistoj kiuj certe havas tre bonajn ideojn kaj opiniojn.    Mi donis kelkajn el miaj ideoj supre, sed estas aliaj homoj kiuj povas pli bone, pli detale, kaj pli bone informite paroli pri tiu grava temo: Kulturo kaj Esperanto.

Amike, Dennis Keefe