ISAE senpage disponigas sian revuon en la reto

Scienca RevuoLa Internacia Scienca Asocio Esperanta (ISAE) ĵus havebligis ampleksan arkivon de sia periodaĵo Scienca Revuo. Ekde nun haveblas senpage en la reto pli ol 60 jaroj da arkivaĵoj, t. e. ĉirkaŭ 2000 artikoloj, kiuj aperis dum la jaroj 1949–2014. Aperintaj artikoloj estis skanitaj kadre de kunlaboro inter ISAE kaj la Interkultura Centro Herzberg (ICH, http://ic-herzberg.de). Ili haveblas en PDF-formo laŭ la permesilo CC BY-ND. Serĉilo en la retejo ebligas al oni trovi artikolon laŭ, ekzemple, verkanto de la artikolo aŭ titolo. La arkivo atingeblas per la sekva ligilo: https://scienca-revuo.info/issue/archive

Eldonita de ISAE, Scienca Revuo estas grava kaj tradicia periodaĵo priscienca en Esperanto. Ĝi publikigas sciencajn artikolojn en Esperanto, kovrantajn ĉiajn fakojn kaj flanke de la scienca enhavo ankaŭ enhavas sekcion pri terminologio, pri scienco kaj socio kaj pri la rilato inter scienco kaj Esperanto. Scienca Revuo aperas ekde 1949 kaj estas daŭrigo de revuo fondita en 1904 kiel Internacia Scienca Revuo.

ISAE fondiĝis en la jaro 1906 (1907*) kaj estas la unua esperantlingva asocio, en kiu fakuloj el ĉiuj sciencaj kampoj, profesiaj aŭ amatoraj, kaj interesatoj pri sciencaj aferoj unuiĝis al mondvasta scienca asocio, uzantaj la internacian lingvon Esperanto en scienco kaj teĥniko. Ekde 2013 ISAE estas oficiale registrita kiel asocio ĉe la Nederlanda komerca ĉambro, kun sidejo en Roterdamo.

ISAE daŭre serĉas verkantojn kaj provlegantojn por diversaj fakoj. Kiu emus fake verki aŭ alimaniere subteni la sciencan agadon de la asocio vizitu la paĝon: https://scienca-revuo.info/about/journalSponsorship

La Estraro de ISAE
José Antonio Vergara
Johannes Mueller
Mélanie Maradan
Francesco Maurelli
Alga Guernieri

* La 31an de aŭgusto 1906 kadre de la 2a UK en Ĝenevo okazis kunveno de E-sciencistoj, kie oni diskutis pri la fondo de esperantista sciencista asocio. Ĉi tiu asocio estis fondita unu jaron poste, la 15an de aŭgusto 1907, kadre de la 3a UK en Kembriĝo. Legu pli en la artikolo de Wera Blanke Kiam estiĝis ISAE? (Scienca Revuo, 2006, №3) represita en Blanke W. Pri terminologia laboro en Esperanto (Nov-Jorko: Mondial. 2013).

Ĉi tiu artikolo aperos en la junia kajero de La Ondo de Esperanto (2014).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2014, №6.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2014/04/isae/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

3 Responses to ISAE senpage disponigas sian revuon en la reto

  1. dennis keefe diras:

    Mi volas tutkore danki al la homoj kiuj planis kaj realigis la metadon de centoj da artikoloj de la SCIENCA REVUO de Esperanto. Dankon al ISAE, dankon al Herzberg! Ili disponigis centojn da interesaj verkajhoj, libere, senpage. Krome, uzantoj NE bezonas registrighi kaj krei tre ghenan pasvorton. Krom tio, la tuto estas sub la licenco Krea Komunajho, do aliaj homoj povas utiligi la verkojn. Ni komencas vidi pli bone la veran spiriton de internaciaj Esperantistoj.

    Nun staras nova, bona kolekto de utiligeblaj verkoj en Esperanto, sed ankorau restas alia grava pasho. Nome, la starigo de Biblioteko de Esperanto, kiu celas kunmeti chiun informon, chiun kuturajhon je nia dispono en Esperanto kaj, eventuale, ankau pri Esperanto. Sinjoro Richard Schneller antau ne multe da tagoj en la Balta Ondo eklistigis la retejon por CDELI http://www.cdeli.org Mirinda ejo, sed ankau multloke farenda.

    Mi pensas, ke la kreado de Esperanto-Kulturo (libroj, muziko, teatrajhoj, filmoj, sondokumentoj, scienco, ktp) devas esti laueble la kerno de strategio de Esperanto. Sed, kune kun tiu celo devas ekzisti laueble efika kaj profesia alstrebo al la kreado de BIBLIOTEKO de ESPERANTO kiu utile, konvinke kaj agrable montras tiun kulturon al la tuta mondo.

    Tia laboro estos parte la laboro de bibliotekistoj, ene kaj ekstere de la Esperanto-Movadoj. Mi esperas, ke nun, post dek jaroj da vanaj provoj, oni ne pensas, ke teknologio estas la mirinda solvilo de tia defio. Homoj, inteligentaj, el diversaj kulturoj, kaj bonkoraj, devas alighi al la kreado de Biblioteko de Esperanto. Teknologio, kial chiam, ludas sian rolon kiel helpanto; teknologio estas la servisto de la Esperanto-Movadoj, kaj ne inverse.

    Dennis Keefe

  2. AlKo diras:

    Dankon pro la atentigo. Mi korektis la ligon. Ĉu nun en ordo?

  3. Mikelo59 diras:

    Bedaŭrinde ne funkcias la ligilo por atingi la arkivon…

Respondi