Post karnavalo, bikinoj en Esperanto

BikinoŜajnas ke Esperanto jam atingis statuson de normala lingvo, taŭga por ĉiuj avenuoj de la vivo, eĉ plej frivolaj. En la pasinta numero de La Ondo ni raportis pri la utiligo de nia lingvo por kanti en karnavalaj festivaloj en la sudo de Hispanio. Nun ni povas informi pri nova atingo: eblas anonci bikinojn per Esperanto.

Firmao radikiĝinta en Barcelono, nomata Catbikinis, plurlingvigis sian retejon http://www.catbikinis.com/, kaj inkludis inter la lingvojn uzatajn ankaŭ Esperanton. Ĉiuj sekcioj kun informoj pri la varoj kaj entrepreno mem estas legeblaj en nia lingvo. La nivelo de la lingvo estas tute profesia, ne farita per aŭtomata tradukilo. Pri ĝi zorgis la barcelona aktivulo Karles Berga.

La respondeculo de la firmao, Joan Artés, kun kiu ni kontaktis sekve al la informo pri la iniciato, rakontis ke de la komenco la retejo estis fasonita kiel multlingva. Unue komenciĝante per la angla, kataluna kaj hispana, kaj poste kvazaŭ per kuncentraj cirkloj, pliampleksante sinsekve al aliaj lingvoj, ĝis la alveno al Esperanto (prioritate antaŭ ekzemple la ĉina kaj la araba).

La unua kontakto de la entreprenisto kun Esperanto estis lia koincido en aŭlo de kvartala kulturcentro, kie ankaŭ okazis kunvenoj de esperantistoj organizitaj ĉirkaŭ la Barcelona Esperanto-Centro. Lia sinteno al la lingvo estas tute plena de simpatio, kaj li havas inter siaj planoj iam lerni la lingvon. Li certe admiras la pasion per kiu la esperantistoj ligiĝas al la lingvo.

BikinoFakte, kvankam li ŝanĝis karieron por sin dediĉi al la dizajno kaj la komercado per la reto, lia vivovojo rilatas pli rekte al la lingvoj. Li studis filologion ŝemidan, specialiĝinte pri hebrea kaj arameaj lingvoj, kaj konas plurajn aliaj lingvojn. Li laboris kiel oficiala tradukisto, ankaŭ inter lingvoj de Hispanio (kastilia, galega kaj kataluna), kaj kiel eldonisto, korektisto kaj aŭtoro.

Li komentis ke li ja esperas ricevi mendojn, kiel en ajna alia kazo, eĉ se li malkonas la proporcion de junaj knabinoj (la celgrupo de ilia varo) troviĝantaj en la internacia esperantista komunumo, kaj ĉu inter ili troviĝas signifa procento da nudistoj aŭ similaj (oni devas mencii ke la vestopecoj kiujn ili faras estas ja tre malgrandaj, tiel ke oni povas paroli pri mikrobikinoj). Ĉiukaze li ne tro zorgas pri tio ĉar, li asertas, “mi faris rilate al bikinoj la samon kiel multaj esperantistoj en sia veto pri la lingvo; fari kion mi ŝatas, kun karaktero pli romantika ol ekonomia. Ĉar mi kredas ke en tiu ĉi mondo la aferoj plej interesaj estas tiuj farataj pro plezuro, vokiĝo aŭ konvinko, multe super la mera ekonomia profito, kaj kompreneble sendepende de tio kion opinias aliaj (ĉiam avidaj kritiki tiun kiu elektas fari kion ili mem ne kuraĝas)”

José Antonio del Barrio

Ĉi tiu artikolo aperis en la aprila-maja kajero de La Ondo de Esperanto (2014).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2014, №4–5.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2014/04/bikinoj/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al Post karnavalo, bikinoj en Esperanto1

  1. Gecxjo diras:

    Do jam proksimigxas al tio, ke gxenerale nenion surmetu. Nudismo cxie!

    Interese kiom da gektarojn necesas priplugi, au kiom da panbulkojn baki por acxeti 2,68 cm^2 da tiu artsxtofajxo? 😉

Respondi