La unua Esperanto-kongreso en Irano

Irano

La unua Irana Esperanto-Kongreso (IREK1) okazis en Tehrano la 24–26an de marto kun pli ol cent partoprenantoj el Aŭstralio, Francio, Japanio, Koreio, Pollando kaj sep provincoj de Irano.

Dum la unua tago de la kongreso, kiun organizis kaj okazigis Irana Esperanto-Asocio (IREA) kun profesia helpo de Jasna Instituto, post kutimaj inaŭguraj programeroj estis legita mesaĝo de Mark Fettes, la prezidanto de UEA, kiu skribis, interalie:

En viaj manoj kuŝas la sorto kaj signifo de la unua Esperanto-kongreso en Irano, lando kun longa kaj glora historio, kiu ludas gravegan rolon en la disvolviĝo de la vasta regiono inter Eŭropo, Azio kaj Afriko. Temas pri regiono, kiun ankoraŭ minacas diversaj konfiktoj kaj militoj, kaj kie do urĝe necesas disvastigi tiun pacan spiriton, kiun portas la Esperanto-movado jam de sia naskiĝo.

Estraranoj de IREA raportis pri la aktivado de la asocio. La arta programo de la inaŭgura tago inkludis kvin komediajn teatraĵetojn kaj iranajn tradiciajn muzikaĵojn/kantojn de la grupo Vahe (Oazo), kies direktorino estas Niku Mamduhi, reĝisoro kaj denaska esperantistino. Fine de la unua tago okazis interkona vespero kaj aŭkcio.

La duan tagon komencis Lee Jungkee per prelego pri la Seula Kultur-Centro, kiun li fondis antaŭ 23 jaroj kaj ĝis nun okazigis 266 kursojn tie komencante novan kurson ĉiumonate. Ahmad Reza Mamduhi, IREA-vicprezidanto kaj la ĉefdelegito de UEA en Irano, prelegis pri “Irano kaj Esperanto”. Samtempe en alia salono de la hotelo Ŝahr, la kongresejo en la orienta parto de Tehrano, okazis perslingva prezentado de Esperanto.

Omid Rohanian, la irana KAEMano, prezentis raporteton kun kelkaj proponoj, reage al kiuj Lee Jungkee diris klarigojn kaj kuraĝigojn. Ŝirin Ahmadnia, irana sociologo kaj poetino, prelegis pri la stato de virinoj en Irano kaj potenciala helpo, kiun Esperanto povas fari por ilia prospero. Ŝi, kiel ekzemplon, priparolis sin: 16-jara ŝi lernis Esperanton kaj 23-jara partoprenis en la Pekina UK (1986), kaj poste ŝiaj poemoj aperis en prestiĝaj internaciaj gazetoj: Fonto, Heroldo de Esperanto kaj Monato.
Irano
La artaj programeroj de la dua kongresa tago inkluzivis komediajn teatraĵetojn pri la irana novjara sep-so-tablotuko (kun sep aĵoj kies nomoj en la persa komenciĝas per “s”) kaj muzikon kaj kantojn de Vahe.

D-ro So Gilsu interesoveke parolis pri la bezonataj ecoj de Internacia Lingvo – facileco, perfekteco kaj aplikebleco – kiujn Esperanto havas tre kontentige, kaj kiujn malhavas naciaj lingvoj kiel la angla. La lastan prelegon “Esperanto kaj tradukado” prezentis Golam-Reza Azar-Huŝang, irana verkisto kaj tradukisto.

Fine ĉiuj prelegintoj suriris la scenejon por respondi demandojn. Okazis viglaj kaj konstruaj diskutoj. Post tio la kongresa rezolucio estis laŭtlegita de d-ro Sayadpour kaj aprobita per aplaŭdado de kongresanoj.

Poste al ĉiuj eksterlandaj kongresanoj (el kiuj multaj donacis librojn al IREA), IREA-prezidanto, d-ro Keyhan Sayadpour sursceneje donacis ekzemplerojn de Versoj de Persoj (originalaj poemoj de irananoj en Esperanto) – por ili mem kaj por la bibliotekoj de iliaj Esperanto-Asocioj. Li ankaŭ disdonis honorajn kongresajn dankleterojn kaj memor-tabulojn.

La lasta kongresa tago estis dediĉita al ekskursoj al du vidindaĵoj de Tehrano: palaco Golestan kaj bazaro Taĝriŝ.

Ahmad Reza Mamduhi

Ĉi tiu artikolo aperis en la aprila-maja kajero de La Ondo de Esperanto (2014).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2014, №4–5.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2014/04/235irano/

6 komentoj pri “La unua Esperanto-kongreso en Irano”


  1. Mikelo59

    Koran gratulon kaj amikan saluton el Francio al ĉiuj! Mi esperas, ke tiun unuan sukcesan kongreson sekvos multaj aliaj.
    … kaj vivu Esperanto por pli paca Mondo!

  2. Reza Kheirkhah

    La kongreso estis granda sukceso ech multe pli ol oni atendis, kiel diras Prof. Lee Jungkee, estrarano de UEA, kiu mem partoprenis ghin. Cetere eksterlandaj partoprenantoj estis preskau chiuj loghigitaj che hejmo de Esperantistoj kaj ofte regalataj de samideanoj iranaj.
    La kongreso montris kapablon de Iranaj Esperantistoj en organizado kaj preparado.
    Estu ke tiaj kongresoj dauru.

  3. Paul Desailly

    LA UNUA NACIA KONGRESO DE ESPERATO EN IRANO
    (Enkonduko al mia artikolo nomita “HIPOKRITECO”)
    P. Desailly (Vidu p102 kaj 241 de ‘Jarlibro 2013’)
    Adelajdo, Aŭstralio la 20an de Aprilo 2014

    Antaŭ kelkaj semajnoj dulingve, en Esperanto kaj anglalingve, mi elektronike ekspedis al ĉiuj instituciaj tavoloj de Bahaismo (sendependa mond-religio je kiu kredas ses milionoj da adeptoj) du apartajn raportojn en kiuj mi pritraktas historian eventon en Esperantujo okazintan de la 24a ĝis la 26a de Marto 2014 – La Unua Irana Esperanto-Kongreso. Ambaŭ raportoj miaj vidigas impresojn de individua bahaano kiu nek havas nek volas ludi oficialan rolon en ajna institucio.

    Mia unua raporto de la 31a de Marto 2014, jam sufiĉe disvastigita, referencas (a) rimarkinde glatan facilecon pri ĉiuj miaj dum-kongresaj aktivecoj en Irano (b) la ĝentilecon kaj malavarecon de homoj tie (c) la altan kvaliton de parolata Esperanto inter iranaj samideanoj.

    Antaŭ ol jene provizi al la Esperantistaro la duan pli ampleksan raporton mi iom priskribu la administran sistemon de la bahaa religio ĉar ĝi estas unika kaj naskiĝis en Irano kie ĝi nun estas kontraŭ-leĝa spite al diversaj kaj long-daŭraj iniciatoj flanke de Unuiĝintaj Nacioj ĝiajn membrojn protekti:

    Oni ne rajtas nomi sin kandidato por estri bahaan institucion; reklamoj estas tute malpermesataj. La tuta bahaa komunumo de plenkreskuloj per sekreta baloto elektas naŭ instituciajn reprezentantojn kies decidoj nur post serioza kaj komun-estrara konsultado estas validaj. Se individua adepto kontraŭstaras decidon, ekzemple de Loka Bahaa Spirita Asembleo (miakaze, urbeto nomita Onkaparinga en la ŝtato Sud-Aŭstralio) li-ŝi rajtas apelacii al Regiona Bahaa Konsilantaro (Adelajdo); post tio se necese al Nacia Spirita Asembleo (Sidnejo); kaj finfine al la Universala Domo de Justeco (Hajfo, Israelo). La tuta procezo por elekti reprezentantojn kaj por eventuale oponi ties komunajn decidojn baziĝas sur demokratio kaj interkonsiliĝoj. Se post tiu plena procezo oni ankoraŭ rifuzas akcepti Hajfan dekreton oni por reteni unuecon de la tutmonda bahaanaro restu silenta kaj turnu sin preĝante al Dio, la Nekonebla Esenco. Grava punkto kuŝas en tio ke tute mankas ia ajn ekleziularo kiel ekzemple, imamoj, pastroj, rabenoj ks; tio signifas interalie ke nur la konsiloj, petoj kaj instrukcioj de la institucio mem estas aŭtoritataj kaj ke neniuj karismaj aŭ inteligentegaj institucianoj – kiel ekzemple, sekretario, kasisto aŭ salajrata bahaa oficisto – antaŭdiktas decidojn. Por religia sistemo kies solvoj estas ekstreme modernaj kaj kies demokrata aliro estas senprecedenta la avantaĝoj kristalklare batas koruptecon, nepotismon, demagogion ktp.. Portempa malavantaĝo tamen eble konsistas en tio, ke por decidon atingi kvorumo da almenaŭ kvin estraranoj devas konsultadi en mult-nombraj renkontiĝoj temporabaj. Resume, nur la komunaj decidoj de naŭ-persona demokrate elektita Asembleo gravas! Oni nepre do mature distingu inter eldiroj, agoj kaj eĉ la neagemado de famaj aŭ kleregaj bahaaj unuopuloj disde la decidoj de bahaa institucio mem. Ĉio ĉi estas intime ligita al la ĉefa principo-fundamento de la Bahaa Kredo: oni sendepende enketu pri la vero por si mem. Sed vera religio signifas tion, kio per esplorado gvidas al la certiĝo, sed ne tion kio simple bazas sur imito de la gepatra religio.

    Ĝuste pro la delikata enhavo de mia dua raporto, kiun mi nun ĉi–sube sendas al la Esperantistaro, kaj ĉar mi certe ne estas institucia tipo (mankas al mi tiuspecaj administraj spertoj, bona san-stato ktp) unuavice ricevis jam antaŭ sufiĉe longe HIPOKRITECO-n tiuj kvar koncernaj bahaaj institucioj – Loka, Regiona, Nacia kaj Internacia. Konsiderante ke neniu respondis, krom kelkaj aŭtomataj maŝin-respondoj, mi supozas – rilate ĝian publikan aperigon en la nuna momento – ke institucia malpermeso ne ekzistas malgraŭ la de mi menciitaj delikateco kaj graveco. Ne hezitu kontakti min por havigi anglalingvan tradukon por eventuale asisti vin ekinterkonsiliĝi kun bahaanoj en via lando ĉar multaj el ili bone parolas la lingvon de Shakespeare kaj apenaŭ rekonas la vorton ’Esperanto’, des malpli sian devon kiel unuopaj kredantoj studi kaj disvastigi la zamenhofan lingvon. Kaj. pri la vaste miskomprenataj rilatoj inter esperantistoj kaj bahaanoj en Irano ili scias preskaŭ nenion:

    “Tial ĉiu el ni devas studi tiun ĉi lingvon [Esperanto] kaj disvastigi ĝin laŭ sia eblo, por ke ĝi estu tagon post tago pli vaste konata, por ke ĝi estu akceptita de ĉiuj nacioj kaj registaroj de la mondo, kaj fariĝu parto de la programo en ĉiuj publikaj lernejoj. Mi esperas ke Esperanto estos akceptita kiel lingvo de ĉiuj estontaj internaciaj konferencoj kaj kongresoj, por ke ĉiuj homoj bezonos lerni nur du lingvojn: unue sian patrolingvon kaj due la lingvon internacian. Tiam perfekta harmonio estos starigita inter ĉiuj popoloj de la mondo.” Abdu’l-Baha, Parizo, 1913

    “Ni do ordonis al ĉiuj bahaanoj en la Oriento studadi ĉi tiun lingvon [Esperanto] tre zorge, kaj post nelonge ĝi disvastiĝos tra la tuta Oriento. Mi petas ankaŭ al vi, esperantistoj kaj ne-esperantistoj, energie klopodadi por la disvastigado kaj propagandado de ĉi tiu lingvo: ĉar ĝi akcelos la alvenon de tiu tago, tiu miljara tago, kiun antaŭdiris profetoj kaj viduloj, tiu tago en kiu, estas dirite, la lupo kaj la ŝafido trinkos el la sama fonto, la leono kaj la cervo sin paŝtos sur la sama herbejo. La signifo de ĉi tiu sankta Skribo estas, ke la batalantaj rasoj, militantaj nacioj, malamikaj religioj, alproksimiĝos unu al la alia en la spirito de amo, kaj kunligiĝos unu kun alia.” Abdu’l-Baha, Edinburgo, 1913.

    FOTO DE KONGRESANOJ ANTAU PALACO

    LA 1a IRANA ESPERANTO-KONGRESO, NAW RUZ 2014, PALACO-GOLESTAN TEHRANO

    Via aŭtoro estas la plej alta homo sur la foto. Pli ol 100 esperantistoj el 7 landoj kongresis.

    “HIPOKRITECO” la trian de Aprilo 2014

    “RELIGIO SIMILAS JE MEDIKAMENTO SED SE ĜI PLIIGAS LA MALSANON ESTUS PREFERE FORLASI ĜIN ENTUTE.” Baha’u’llah

    Ĝuste tiam kiam mi sen ia ajn problemo komforte estis partopreninta historian kongreson en Teherano la reĝimo tie kontraŭ sia propra konstitucio daŭrigas enkarcerigon de sep bahaaj estroj kaj samtempe montras al okcidentaj landoj du-vizaĝan reproksimigon (rapprochement). (Vidu mian raporton de la 31a de Marto al la esperantistaro en kiu mi suspektas kaŝitan intencon pri ne-kutima facileco pri ĉiuj miaj dum-kongresaj aktivecoj en Irano.) La nivelo de hipokriteco flanke de teologiaj politikistoj en Irano estas nun sen-mezura. Ĉe la akceptejo de iuj bankoj mi vidis ĉe la pordo invit-afiŝon kun foto de riĉega ajatolo por bonvenigi klientojn nome de karitataj organizaĵoj.

    “Redonu al Cezaro [Ŝaho] la propraĵon de Cezaro, kaj al Dio la propraĵon de Dio.”
    Jesuo Kristo. (Jesuo Kristo laŭ Islamo estas Di-sendita Profeto.)

    Ke ne malmultaj imamoj, mulaoj, ajatoloj ktp en la registaro abundege riĉigas sin kaj konstruigas maŭzoleojn por sin glori je altega kosto de la homamasoj ne plu estas sekreto.

    ——————————————————-

    LAŬ PERSPEKTIVO DE NE-BAHAA PROFESORO JEN HISTORIA SKIZETO PRI INTERALIE BAHAAJ AKTIVECOJ EN IRANO DUM 74 JAROJ, RAPORTITA PER KOMENTOJ DE INDIVIDUA ADEPTO DE BAHAISMO, Paul Desailly 3-4-2014:

    Ĉiuj ekstraktoj, t.e. blu-fonaj paragrafoj, estas elĉerpitaj de LA DUA LINGVO : Esperanto-Persa Lerno-Libro (2006) verkita de M. H. Saheb-Zamani, Ph.D (MHSZ) el eseo nomita Esperanto – Ŝoko, kaj Kontraŭ-Ŝoko (ĉirkaŭ 1984)

    ATAI Publishing. 3/1 Second Gandi Street. Tehran http://MHSZ.blogfa.com

    (1) En Irano jam antaŭ la unua mond-milito granda Esperanto-ondo komenciĝis kiu de la ĉef-urbo penetris en Tabrizo-n, Raŝto-n, Arako-n, ktp ĝis 1933.

    FOTO DE KOMENCANTOJ EN IRANO ANTAU 100 JAROJ

    Esperanto-klaso kaj festo en Persio, Teherano, dum la unua mondmilito.

    n-ro 1. Bahman Mirza, princo.
    n-ro 2. Mohammad Yazdi.
    n-ro 3. Maniehair Khan.
    n-ro 4. Solem, juda Eo-instruisto kiu renkontiĝis kun ‘Abdu’l-Baha en Parizo.

    Jen refoje, kiel montras la fotografaĵo kiu kompreneble ne aperas en la verko de M. H. Saheb-Zamani, bahaaj virinoj en Islama lando montras la vojon kaj lernas Esperanton.

    (2) Vidu mian dulingvan raporton de la 31a de Marto en kiu mi referencas al rimarkinda erao antau proksimume tri jardekoj kiam 675 Esperanto-instruistoj aprobitaj de la registaro profesie eklaboris por Esperantigi ĉiujn lernejojn en Irano. Alidirite, bone dokumentita grandega ondo, unika en Esperantujo, okazis ĵus antaŭ kaj tuj post la 1979a Irana Revolucio; ĝia subita sed triste efemera sukceso, ankorau pridiskutata en Nov-Jorko, Roterdamo kaj aliloke, evidentigas (a) kiom rapide kunigita socio la lingvan antaustaton povas aliigi kaj (b) la rolon de influaj unuopuloj:

    (MHSZ:)Grand-parte, kun la leviĝo de Nazi-reĝimo en Germanio, ankoraŭ tiama por-nazia eks-reĝo [Ŝaho], Reza Pahlavi (1875-1942, malpermesis Esperanton kun diversaj stigmatoj kaj akuzoj – interalie, ke la lingvo estas la propagandilo de Bahaanoj, do, anti-islama! Ĉar ankaŭ kelke da tro entusiasmaj Bahaanoj – kompreneble, ne ĉiuj – malatente al (a) tut-enda Neŭtraleco de Esperanto, aparte en la Tria Mondo, kaj (b) la ĝisfunde religia sinteno de la plejmulto de iranaj islamanoj, faris – kaj ankoraŭ faras – tion! Vole-ne-vole, ili disponigis al la diktatora, por nazia, kaj ŝajn-islamo-subtena registaro tiama, ĉia-ajn pretekston por kondamni Esperanton. La nigra ombro de tiaj venenaj antaŭ juĝoj, ankoraŭ sufokante, restas kaj forte malhelpas nin – ekzemple, en 1982, dum ĉio ĝuste ŝajnadis favora al Esperanto, kaj eĉ la Ministerio pri Edukado jam dissendis rekomend-cirkuleron pri la lernado de IL (Internacia Lingvo), subite iu nekonata fantomo malfermis malice sian konspiran dosieron delonge jam forgesitan, kaj alsendis fotokopion de iu bahaana propagandilo, kun pri-Esperanta rubriko de 1916 al la Ministro de Edukado demandante lin: “Ĉu vi estas la Ministro de Islama Revolucio, aŭ Bahaisma subtenanto?“ La fotokopio, kvazaŭ eksplode, funkciis, ek-ellasis ĉen-reagan kontraŭ-ŝokon kontraŭ Esperanto! Neantaŭ pensebla bremsego de antaŭ 65 jaroj, agis kun revolucia febro denove anti-movade. Tranokte Esperanto ŝajnis io tabua, kontraŭ-revolucia, komploto cionisma kaj bahaisma. Eĉ, nura simpatio al Esperanto fariĝis vivo-danĝera!

    (MHSZ:)Tial, la mis-utiligado de Esperanto, kiel propagandilo en la manoj de kelkaj maldiskretaj ekstremistoj inter la anoj de iu religia kredo, kontraŭ la kredo de plimulto de islamanoj, ege bedaŭrinde, aŭtunigis la verdan printempon de Esperanto en sia dua ondo en Irano.

    Ĉu bahaaj esperantistoj tra la mondo ĝuste rimarkas kvar paĝojn poste en brile inteligenta eseo iomete pli mildan elirpunkton de la sama Doktoro pri Psikologio pro ties uzo de la vorto “onidiron“?

    (MHSZ:)Kiel jam dirite, oni ankaŭ re-aktualigis la malnovan fi-celan onidiron, kiu atribuis Esperanton al iu kontraŭ islama religia sekto ĝenerale malŝatata, por kondamni, kaj saboti la movadon.

    (MHSZ:) Vintre de 1982, en kelkaj gazetoj, aperis artikoloj kun severaj akuzoj kaj atakoj al la Esperanto-Movado, kiujn karakterizis la manko de la nomoj de verkintoj. En la oficiala organo de la t.n. Revolucia Gardistaro (ŝtata instanco), dum la atakoj, oni eĉ nomis la esperanto-movadon la rimedo de la Internacia Cionismo, kaj nomis la pionirojn de la movado kontraŭ-revoluciaj agantoj en Irano (je 6-3-82). Endas rimarkigi aparte, en tiamaj cirkonstancoj de la lando, eĉ malpli severaj akuzoj, povus kaŭzi tro simple persekutadon kaj ekzekutadon.

    (MHSZ:)Dum multaj monatoj Esperanto, kaj ŝajne esperantisto, efektive iĝis inkub-sonĝo por multaj personoj. Fakte, eĉ nura esprimo de simpatio al Esperanto fariĝis vivo-danĝera. Sekve, miloj da komencantoj forlasis la kursojn. La movadaj aktivadoj ĉesis kaj limiĝis al hejmaj rondoj.

    Memevidentiĝas laŭ mi ke la Sinjoro la profesoron dotis per fortega intelekto pro lia kuraĝo. Samkiel ni ĉiuj li eraras de tempo al tempo sed malgraŭ tio la unua plej admirata virto de Baha’u’llah estas kuraĝo kaj entusiasmo. Ie Abdu’l-Baha klarigis ke kuraĝo kaj entusiasmo estas paralelaj virtoj. Mistere kaj mirakle la situacio pliboniĝas je la fino de 1982:

    (MHSZ:)Danke al la senĉesa persisto, batalo, agmaniero, trafaj kaj pravigaj reagoj de MHSZ, finfine la movado transpasis la gravan krizon, se ne-tute la malfavoran atmosferon. Konsiderante la kondiĉojn, saviĝo el ne-direblaj danĝeroj, estis kvazaŭ miraklo, ankoraŭ ne kontentige klarigebla afero, eĉ laŭ MHSZ mem; ekzemple, ne longe post la atakoj ek-aperis en iu tre radikale dekstra revolucia ĵurnalo (Sobhe-Azadegan 18-8-82), iu absolute por-Esperanto artikolo, kun la bildo de Zamenhof! la verkinto, simile al tiuj tra-mallumaj atakintaj fantomoj, [kontraŭ Bahaismo i.a.] restis – kaj ankoraŭ restas – mistere en nebulo. Tiun-ĉi ne-atenditan subtenon al Esperanto, oni nur povus konsideri – laŭ la nuntempa irana religia ardo, kaj dirmaniero – kiel dian favoron, aŭ eble gracon senditan el nevideblaj helpoj de Imamoj – la islamaj sanktuloj.

    (MHSZ:)Konklude, oni, eble provizore, povus diri, ke en revolucia Irano, unuaonde ek-trakuris iu Esperanto-Ŝoko tro favora, kaj tuj poste, reage frapis ege malfavoran Esperantan Kontraŭ-Ŝokon: Esperanto unuavice renkontis supermezuran bonvenon, kaj ankaŭ ne-antaŭvideblan antagonismon. Tia delira stato, kompreneble mallong-tempe, por la evoluo de ĉiu kultura afero ŝajnas tute ne sana. Sed, ĉu longtempe, probable tio, kiel iu dialektika proceso, povus iam esti utila al Esperanto? Ĉiuokaze, en Irano, antaŭ 1975, el ĉiu 100,000 edukitaj irananoj, apenaŭ troviĝis 10 personoj, kiuj iam aŭdis simple eĉ nur la nomon de la Internacia Lingvo. Sed, sekve de tiuj agoniplene tajfuneskaj epizodoj – por, kaj kontraŭ Esperanto – nuntempe jam ne troviĝas eĉ eble 10 personoj el tiuj 100,000 irananoj, kiuj ne aŭdis, aŭ plej eble, ne scias, minimume, iom pri “la lingvo supernacia – Esperanto”! Tio estas, la evidenta, la trans-iro de la absoluta ne-sciado al la relativa sciado!?

    Kelkajn paragrafojn MHSZ rezervis por (a) klarigi la oficialan situacion ekzistantan ĝis eĉ la nuna tempo en 2014: t.e. – ne favora, kaj ne tre antagonisma kaj por (b) rekomendi la eldonadon de unu baza scienco-teknika teksto-libro Esperant-lingva, de man-libroj pri diversfakaj enciklopedioj ktp survoje al la unua Universala Universitato Esperantlingva.

    (MHSZ:)Resume, kio okazis al Esperanto en Irano, povus tre facile okazi aliloke en la vasta Tria Mondo. Ĉi-tie, en la Tria Mondo, la amase soifanta junularo por progreso serĉas pli facilan ilon por sia celo. Se Esperanto ne povus kontentigi ilin, kaj restos kiel la kluba lingvo, tiel do, oni ja nek povus riproĉi la akuzantojn, nek kondamni la kabeiĝantajn amasojn.

    En la nuna Irano ĉiu dua homo estas junulo inter kies vicoj senlaboreco abundas.
    Ankoraŭ delikataj por la Bahaa Esperanto-Ligo kaj por la tuta esperantistaro de tiu generacio estas niaj inter-rilatoj. Daŭrigota historio!

  4. Giorgio Silfer

    En la kajero 2 de “Homarane” (20l3) – “Minoraj kredoj kaj nia lingvo”, redaktis Bertil Nilsson – vi trovas ampleksan historiografian studon de Giorgio Silfer pri bahaismo kaj esperanto: “De la Tabuleto de Ishrakat ghis la nuntempa bahaa esperantismo”.

  5. Paul Desailly

    Kara Giorgio

    Bv provizi pliajn detalojn
    Ekz, kiom kostas?
    En kiuj libroservoj oni povas acheti?
    Chu ekzistas recenzoj?

    Amike

    Paulo

    PS Lau ‘Encylopedia Britannica’ en iu ‘Jarlibro’ de tiu prestigha fonto Bahaismo estas lau geografia takso la dua plej vaste dissemita religio en la mondo. Sep milionoj da adeptoj apenau meritas epiteton ‘minora’. Agadoj de bahaaj stabanoj che la UN en Nov-Jorko kaj aliloke jam de 1945 atestas pri aldona faceto de bahaa ‘malminora’ sukceso

  6. Giorgio Silfer

    Bonvolu kontakti la eldonejo, Kooperativon de Literatura Foiro:

    lf-koop@esperantio.net

Vi devas registriĝi por komenti.