Jubilea kongreso de EEU

La deka jubilea kongreso de la Eŭropa Esperanto-Unio (EEU), okazonta la 6–12an de julio 2014 en Rijeka (Kroatio), diskutos pri la temo “Justa Eŭropo – justa lingva solvo en EU”, kion aparte substrekis en sia deklaro kroata ŝtatprezidanto Ivo Josipović, kiu aŭspicias la kongreson pro tio ke lia prezidanta programo ĉefe enhavis la celon realigi pli justan Kroation. Josipović diris ankaŭ, ke li mem subtenas Esperanton ĉar ĝiaj celoj, paco kaj amikeco, kongruas kun liaj politikaj kaj personaj celoj. Li invitis delegitaron de EEU al aparta akcepto kiun li faros en junio ĉi-jare.

Aliĝu do al la escepte interesa kongreso, kontribuu al vasta diskuto pri la ĉeftemo, pri kiu prelegos ankaŭ neesperantistaj fakuloj kaj superaj politikistoj.

Vi ne havos la okazon serioze partopreni en grava esperantista kunveno, kies rezultojn sekvos la ĝenerala ĵurnalistaro en Kroatio, sed ankaŭ vi povos ĝui la abundan kulturan programon: ĉiuvespere okazos koncerto aŭ teatra spektaklo, kaj dumtage estos pluraj ebloj viziti kulturhistoriaĵojn en Rijeka inkluzive de la nova moderne konstruita moskeo en Rijeka.

Venu do al bela mediteranea regiono, Adriatika marbordo kaj spertu belegan naturon en facile atingebla parto de Eŭropo. La tuttaga ekskurso gvidas vin al ĉarmega ĉirkaŭaĵo de Rijeka kaj vi povas aliĝi ankaŭ al kvartaga antaŭkongreso kies programon vidu ĉi tie:
http://eeu-kongreso.webnode.com/anta%C5%AD-kaj-postkongresoj/

Informoj pri la kongreso: http://eeu-kongreso.webnode.com/

Zlatko Tišljar

Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton:
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2014/03/rijeka-2/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi