Duobla Ondo en aprilo

La Ondo de EsperantoLa pasintjata triobliĝo de la poreksterlanda poŝta tarifo en Pollando devigas nin presigi La Ondon de Esperanto en Pollando, sed ekspedi (krom al Pollando kaj Ruslando) el Litovio. Tio savis la revuon, sed la suma kosto de la produktado kaj ekspedo nun estas je 30% pli alta ol antaŭe.

Ĉar la 10-procenta altigo de la baza abonprezo (de 38 al 42 eŭroj) ne povas kovri la deficiton, la sekva kajero de La Ondo de Esperanto estos duobla (aprilo-majo). Ni dissendos ĝin la 11an de aprilo. Ni petas viajn pardonon kaj komprenemon.

LOdE

Ĉi tiu artikolo aperis en la marta kajero de La Ondo de Esperanto (2014).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2014, №3.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2014/03/ondo-2/

Se vi ŝatas la tekston, rakontu pri ĝi:
  • Facebook
  • Добавить ВКонтакте заметку об этой странице
  • Twitter
  • LiveJournal
  • Одноклассники
  • MySpace
  • Digg
  • В закладки Google
  • LinkedIn
  • Reddit
  • Яндекс.Закладки
  • email
  • Add to favorites
  1. Komentoj mankas

Vi devas registriĝi por komenti.



Bad Behavior has blocked 846 access attempts in the last 7 days.