La tria lerneja LF en Kaluga

Kaliga

En la solena malfermo. Dekstre sidas Miĥail Haminskij (MEA MASI) – prezentanto de la itala, portugala kaj ukraina lingvoj. (Foto: Julia Samsonova)

La 1an de marto 2014 en la Ruslanda urbo Kaluga (160 km sud-okcidente de Moskvo) okazis la tria Lerneja Lingva Festivalo. Por la ŝatata evento al la gimnazio №24 venis pli ol tricent lingvemaj geknaboj el dudek lernejoj de la urbo. Estis prezentitaj 28 lingvoj kaj kvin metiejoj.

Irina Gonĉarova

Irina Gonĉarova prezentas Esperanton. (Foto: Julia Samsonova)

La festivalo imitas la strukturon de la Moskva lerneja LF. Dum la solena malfermo okazis la anoncoj de la programeroj far de la lingvoprezentantoj, dum la solena fermo – ĉarma koncerto kaj enmanigo de la diplomoj al ĉiuj program-kontribuintoj. Agrablas, ke la presita programo de la festivalo mencias, ke ĝin organizas la kleriga departemento de la urbo Kaluga kun subteno de la Moskva Esperanta Asocio “MASI”, kaj nur poste estas listigitaj la aliaj kunorganizantoj.

Ĉi-foje kvar venintaj masianoj faris sep lingvajn prezentojn, inter kiuj, tradicie, estis rakonto pri Esperanto – kiu ĉiam ricevas sian scivoleman publikon. Krom ni partoprenis ankoraŭ ses lingvoprezentantoj – ĉefe gestudentoj-lingvistoj de moskvaj universitatoj, la nunaj kaj estontaj steloj de la Moskvaj Lingvaj Festivaloj.

Irina Gonĉarova

Ĉi tiu artikolo aperis en la sekva kajero de La Ondo de Esperanto (2014).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2014, №4-5.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2014/03/masi-9/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi