Tria Tutmonda Konferenco pri Instruado de Esperanto

La unua Tutmonda Konferenco pri Instruado de Esperanto okazis en Ĝenevo, Svislando, en 1922, la dua en Prago, Ĉeĥoslovakio, en 1927.

Tia evento devas esti lanĉita de ŝtato. La invito iras al ĉiuj ŝtatoj de la mondo. Ĉar en Svislando la kantonoj estas ŝtatoj, ne nepras turni sin al Berno. Apogante sin sur la du rezolucioj de UNESKO kaj sur leĝpropono favora al Esperanto aprobita en 2009, la kantono Neuchâtel decidis inviti ĉiujn ŝtatojn; en la kantono troviĝas la ĉefurbo Neuchâtel kaj la urbo La Chaux-de-Fonds, kie ekzistas CDELI, grava arkivejo pri planlingvoj. En tiuj du urboj okazos la Kolokvo de la 13a ĝis la 16a de majo 2015.

Tiu agado kaŭzos, ke en ĉiu ŝtato de la mondo venos al la registaro invitletero. Do la registaro devos esplori, informiĝi, ĉu Esperanto estas instruata sur ĝia teritorio. Tio estas unu el la plej pozitivaj aferoj en tiu kolokvo.

Tiu konferenco celas analizi la nunan staton de la instruado de Esperanto en la mondo kaj la eblojn firmigi ĝian agnoskon kaj disvastigon en la diversaj instrusistemoj. La organiza komitato intencas inviti lokajn fakulojn, por ebligi interŝanĝojn inter movaduloj kaj la ĝenerala publiko.

ILEI estas la organizanto de la konferenco.

Lingva aspekto: se la prelego estos en la franca, la projekciigita teksto sur ekrano aperos en Esperanto kaj inverse.

Tutcerte multaj esperantistoj partoprenos por sekvi tiajn altnivealajn interŝanĝojn. Ĉu la ŝtatoj sendos edukministron el la ĉefurbo aŭ sendos kulturan ataŝeon, kiu dum la tuta jaro loĝas en Berno, nenio certas. Ĉu ili entute interesiĝos pri tiu evento, eble, eble ne. Tamen la invito jam efikos informcele.

Mireille Grosjean
Prezidanto de ILEI
Prezidanto de la Kolokva Organiza Komitato

Ĉi tiu artikolo aperos en la sekva kajero de La Ondo de Esperanto (2014).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2014, №4-5.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2014/03/ilei-6/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al Tria Tutmonda Konferenco pri Instruado de Esperanto1

  1. Valdas BANAITIS diras:

    Kaj tion oni anoncas post la jubilea deklaro “Mia sagho post 50 jaroj da instruado de Esperanto”, kiun Zlatko Tishljar publikigis Oktobre 2012? Jam temp’ esta’ rekonsciighi kaj reorienti la falsdirektan fosadon de nia sulko. Zamenhof ja tute ne intencis instruadon, sed per sia fatala pseudofaciligo 16-regula misgvide kondamnis Esperanton al eterna (kronika) komencantozo. Post 7 gweneracio la nombro de esperantoj ne superas tiun de islandoj…

Respondi