Literatura konkurso Liro-2013

En la pasinta jaro la organizantoj de Liro ŝanĝis la koncepton de la konkurso kaj lasis en ĝi nur la tradukojn. La nova juĝkomisiono de Liro-2013 (Edmund Grimley Evans, Nikolaj Gudskov, Aleksander Korĵenkov, Valentin Melnikov, Wolfgang Kirschstein) ricevis ses konkursaĵojn, po tri en ĉiu branĉo. (En Liro-2012 partoprenis 23 konkursaĵoj, sed nur kvin en la du tradukaj branĉoj.)

La 18an de januaro 2014 la juĝkomisiono anoncis la rezulton de Liro-2013.

Traduko el la angla: The McWilliamses and the burglar alarm de Mark Twain.

Laŭreato: Russ Williams (Pollando).

Laŭda mencio: Falk Tippmann (Germanio).

Traduko el la rusa: Ne verj sebe de Miĥail Lermontov.

Laŭreato: Ludmila Novikova (Ruslando).

Laŭda mencio: Aleksandro Mitin (Ruslando).

La laŭreatoj de Liro-2013 ricevos diplomojn kaj libropremiojn. Konforme al la regularo la organizantoj ĝis la 1a de januaro 2016 havas ekskluzivan rajton publikigi la ricevitajn konkursaĵojn en La Ondo de Esperanto, libroforme kaj elektronike.

Gratulon al la laŭreatoj!
Dankon al la partoprenintoj!

Halina Gorecka
sekretario de Liro-2013

Detalaj informoj pri la antaŭaj konkursoj.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Halina Gorecka, Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

6 Responses to Literatura konkurso Liro-2013

  1. Kial Andreas Kuenzli ne povas respondi? Cxu li estas cenzurata en “La Ondo…”? 😮

  2. Andreas, cxu nenion indas traduki ankaux ecx el la germana lingvo? 😮

  3. Andreas Kuenzli, cxu ekzistas nenio tradukinda el aliaj lingvoj, ol la angla? 😮

  4. Andreas, cxu vi permesas traduki nur el la angla? 😮

  5. A. Künzli diras:

    Ho mia dio – ankorau unu kontrau-angla maniulo, kiu ech protestas kontrau traduko de beletra teksto el la angla lingvo. Shajnas, ke tiu Eseranto-movado farighis komplete freneza – forigu ghin en la psikiatrejon, prefere hodiau ol morgau!!!

    Krom tio, tiuj homoj havas ankorau la “afablecon” resti anonimaj. Oni devus sendi ilin al IK-14 en Parca (Mordvio), se oni trovus ilian identecon. Tie ili eble farighus “aliaj homoj” (“normalaj”), sub la eduka gvido de koloneloj Kuprijanov kaj Kulagin, kies edifajn instruojn ili povus traduki al Esperanto, por mortigi la enuon, rekte el la rusa lingvo.

    De mia flanko tiuj homoj kiel tiu Trapasanto havas la plenplenan malrespekton kaj rifuzon.

  6. Trapasanto diras:

    Kial chiam traduko el la angla? Chu aliaj literaturoj ne ekzistas? Aux vi subtenas anglan kiel tutmondan lingvon?

Komentado estas fermita.