Esperanto triumfas en karnavalo

Muzikbando, nomata Esperanto kaj utiliganta motivojn rilatajn al la Internacia Lingvo, partoprenis dum la Karnavala sezono en diversaj festivaloj de la okcidenta Andaluzio, en Hispanio. Temas pri speciala speco de grupo, nomata “comparsa” en la hispana, tipa de tiu celebrado, kiu maskas sin kaj kantas satirajn pecojn en ofte tre spektataj konkursoj.

Unu tia grupo, devenanta el urbo proksima al Sevilo, Mairena del Alcor, ĉi-jare utiligis Esperanton kiel bazon de sia masko kaj siaj spektakloj. Ili estis vestitaj verde, kun blankaj steloj, kaj altaj ĉapoj kun vortoj en Esperanto. La scenejo montris tutmondajn figurojn, kaj flagojn de Esperanto kaj diversaj landoj, kun la vorto “Esperanto” en grandaj literoj. Jam de la komenco oni salutis en Esperanto, kaj ankaŭ parto de la kantado kaj de la krioj estis en tiu ĉi lingvo. La vortoj kaj prononcado ne estis tute ĝustaj, ĉar la partoprenantoj ne estas mem esperantistoj, kvankam probable malmultaj surlokaj spektantoj tion rimarkis.

La apero de tiu bando tute surprizis la esperantistojn en Hispanio. Oni unue rimarkis ĝin kiam ĝia unua spektaklo en la urbo La Rinconada aperis en Youtube. Ni sukcesis kontakti la grupon, kaj interparoli kun la verkisto de la pecoj kaj la muziko, José Manuel Marín, kiu klarigis ke li tute memstare orientiĝis, serĉis la tekstojn per aŭtomataj tradukiloj kaj pretigis la spektaklon, ĉar li simpatiis kun la ideoj pri universaleco kaj unuiĝo. Plejparto de la tekstoj rilatas al la politika aktualeco en Hispanio, kun satiraj aludoj al la sociaj problemoj, sed ankaŭ troviĝas tekstoj pri Esperanto kaj pri tiu universaleco. Nia lingvo estas menciata tute senĝene dum la tuta spektaklo, kvankam ofte en iom kripligita formo, por faciligi komprenon de hispanparolantoj.

La bando sukcesis akiri la trian premion en la festivalo de La Rinconada. Ĝi partoprenis ankaŭ postajn festivalojn, en aliaj apudsevilaj urboj, kaj ankaŭ en Onubo (sudokcidente de Hispanio), kies rezultojn ni ankoraŭ ne konas je la akceptolimo de la marta Ondo. Ĉiukaze, pluraj el tiuj spektakloj estas aŭskulteblaj en la reto, sekvante la vortojn“comparsa Esperanto”, aŭ per ligiloj en la retejo de Hispana Esperanto-Federacio.

José Antonio del Barrio

Ĉi tiu artikolo aperis en la marta kajero de La Ondo de Esperanto (2014).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2014, №3.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2014/02/233hispanio/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi